Marko (evangeliisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Marko la evangeliisto; pentrita de Andrea Mantegna, 1448
La martireco de sankta Marko, iluminacio de la 15-a-jarcenta manuskripto Les Très Riches Heures du duc de Berry

Sankta Marko la evangeliisto, laŭ la tradicio, estas aŭtoro de la evangelio laŭ Marko (kiu estas konsiderata la plej malnova kaj sendube plej mallonga de la evangelioj), kuzo de sankta Barnabaso, disĉiplo de sankta Paŭlo, kaj poste de sankta Petro. Li estas ankaŭ supozata la unua papo de Aleksandrio fare de kaj la orienta ortodoksa eklezio kaj de la kopta ortodoksa eklezio. Laŭ legendo li mortis martire dum la rego de imperiestro Trajano ĉirkaŭ la jaro 98.

La tradicia ikonografio rilatigas al sankta Marko la flugantan leonon (leono de sankta Marko).

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.heiligenlexikon.de/index.htm?BiographienM/Markus.htm

Ŝablono:Ĝermo-biografio