Sankta Matiaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Mattias)
Sankta
Matiaso
Persona informo
Naskiĝo 1-a jarcento
en Judeo
Morto 80
en Jerusalemo
Mortis pro hommortigo • mortpuno vd
Mortis per ŝtonumadokrucumado vd
Tombo St. Matthias' Abbey vd
Religio kristanismojudismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj aramea vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo misiisto vd
Sanktulo
Festotago 14-a de marto, 24-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta MattiasMatiaso estas, laŭ ĉapitro 1 de La Agoj de la Apostoloj, apostolo elektita de la restantaj dek unu apostoloj por anstataŭi Judason Iskariotan. La koncerna teksto en la Londona Biblio estas:

23 Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo,[1] kaj Mattiason. 24 Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis, 25 por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko. 26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

Li ne estas menciita aliloke en la kanonaj libroj de la Biblio.

La nomo Mattias estas alia formo de la nomo Mateo.

La dekdua apostolo, elektita por anstataŭi Judason, nomiĝas Tolmai (formo de la nomo Bartolomeo) en iu siria teksto, kaj iuj fontoj identigas lin kun NatanaelZakĥeo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu pri tio la apartigilon sankta Justo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]