Sankta Maŭrico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Sankta Maŭrico en Svislando. Pri la kristana sanktulo vidu la tekston Maŭrico.
Sankta Maŭrico
Blazono de Sankta Maŭrico
Vilaĝcentro en 2005
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Komunumaro Supra Engadino
Koordinatoj  46° 29′ 52″ N 9° 50′ 18″ O / 46.49778 °N, 9.83833 °O / 46.49778; 9.83833 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 52″ N 9° 50′ 18″ O / 46.49778 °N, 9.83833 °O / 46.49778; 9.83833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4928 (31-a de decembro 2018)
Areo 28,96 km²
Alteco 1822 m super marnivelo
Poŝtkodo 7500
Komunumkodo 3787
Mapo de Sankta Maŭrico

Sankta Maŭrico (romanĉe San Murezzan, germane Sankt Moritz, france Saint-Moritz, itale San Maurizio) estas komunumo en Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Malojo en la kantono Grizono kaj estas unu el la plej famaj ripozejoj kaj lokoj de vintraj sportoj en la Alpoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sankta Maŭrico havis 5119 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Ĝi konsistas el tri partoj, kiuj pro la monteca regiono situas je malsamaj altecoj:

  • Dorf ( "vilaĝo", oriente, 1822 m),
  • Bad ("banejo", centre, 1773 m),
  • Champfèr (okcidente, 1825 m), kiu tamen parte apartenas al Silvaplano.

La kvartalo Bad situas ĉe okcidenta bordo de la Lago de Sankta Maŭrico, kies nivelo estas ĉe 1768 m. La lagon trafluas rivero Inn, kies valo tie ĉi nomiĝas Engadino.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu laŭiras la svisan parton de rivero Eno. Pro la malvasteco de la valo la vojo devas sekvi la bordon de la lago. Per tiu vojo oni atingas norde Zernez aŭ kantonan ĉefvojon n-ro 29 al Berninopasejo. Sude oni venas al Malojopasejo kaj Juliopasejo, kondukantaj al Italio respektive al Koiro en la valo de Rejno.

La Retia Fervojo atingas Sanktan Maŭricon kaj finiĝas ĉe la lago. Per ĝi oni atingas norde la tutan Engadinon, krome la urbojn Koiro kaj Klosters kaj la fervojon al Tirano en Italio.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

historia foto de 1929: "feriantaj infanoj sunbaniĝas en bankalsonoj dum skikurado"

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sankta Maŭrico estas altnivela turisma urbeto kun multaj okazoj por vintra sporto. En la urbo famiĝis la sporta disciplino de bobado. Dum 1928 kaj 1948 ĝi gastigis la 2-an resp. 5-an Vintrajn Olimpikojn, dum 1934, 1974 kaj 2003 la Alpajn Ski-Ĉampionadojn.

Rekonilo de San Murezzan estas la "oblikva turo", restaĵo de iama kirko de Sankta Maŭrico el la 12-a jarcento, malkonstruita en 1890. La kvar-eĝa turo altas 33 metrojn kaj havas oblikvecon de 5,5°.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj en Sankta Maŭrico
Lingvoj Censo 1980 Censo 1990 Censo 2000
Nombro Elcento Nombro Elcento Nombro Elcento
germana 3092 52,41 % 3186 58,72 % 3286 58,79 %
romanĉa 569 9,64 % 338 6,23 % 264 4,72 %
itala 1608 27,25 % 1157 21,32 % 1220 21,83 %
Loĝantoj 5900 100 % 5426 100 % 5589 100 %

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]