Sankta Nupto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sankta Nupto – en la greka lingvo ιερογαμία, ierogamía, aŭ ιερός γάμος, ierós gámos – estas antikva religia rito, kiu havis centran signifon en la religioj de la bronzepoko en okcidenta Azio kaj Eŭropo. Fono estis la mitologia unuiĝo de sankta paro. En la sumera- kaj babilonia religioj tiun ritan kuniĝon plenumis kaj vira kaj virina sacerdotoj, respektive la supera reganto de kulturo, de la dioj postenigita, kaj la supera sacerdotino. Ambaŭ altranguloj en tio reprezentis la viran kaj virinan ĉefajn diojn. Post la fino de la novbabilonia regno ne plu konatas virinaj altaj sacerdotoj.

Ankaŭ en la antikva greka mitologio la seksa kuniĝo inter dioj konatis kaj tie havis la nomojn ιερογαμίαιερός γάμος (vidu supre). Pli poste ankaŭ la mitologia seksa kuniĝo inter viraj (kaj pli malofte virinaj) dioj kun simplaj homoj nomatis tiel.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

En la mezopotamiaj kulturoj de Sumero, Asirio kaj Babilonio la Sankta Nupto havis signifan kultan rolon. Same ĝi konatis en la antikvaj religioj de Barato, antikva Egiptio kaj probable ankaŭ en Ĉinio. Rokaj pentraĵoj pruvas, ke ankaŭ la nordeŭropaj kulturoj de la bronzepoko konis tiun riton. Kaj ankaŭ pliaj kulturoj, ekzemple sur la insulo Timoro en sudorienta Azio, konis tian "sanktan nupton inter ĉielo kaj tero".

Templa prostituado[redakti | redakti fonton]

En pluraj kulturoj de okcidenta Azio kaj de ĉirkaŭ la Mediteranea Maro el tiu rito ekestis kutimoj de templa prostituado, kiu donis al simplaj homoj la eblecon sekse kuniĝi kun sacerdotinoj kaj tiel partopreni en la sankta rito.

Tamen ankaŭ en pluraj mediteraneaj antikvaj kulturoj ekestis la koncepto de virgaj sacerdotinoj, kiuj dediĉas sian vivon nur al la diaĵo al kiu ili servu. Tiu koncepto signifis bazan ŝanĝon de la religiaj ideoj, kiuj ja origine celis rite festi la fekundecon kaj la sanktan seksan pariĝon, el kiu ekestas nova vivo. En Helenio kaj Romio, ekzemple la pastrinoj de la diinoj Vesta kaj Afrodita estis virgaj, kaj post la antikva epoko, la kristanaj monaĥinoj transprenis la koncepton de virgaj "fianĉinoj de dio".