Sankta Paterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Paterno
Ikono pentrita por la ortodoksa asocioSankta Anna de Bretonujo
Ikono pentrita por la ortodoksa asocio
Sankta Anna de Bretonujo
Adorita en Romkatolika eklezio,
Orienta ortodoksa eklezio,
Anglikana komunumo
Festotago 15-a de Aprilo
v  d  r
Information icon.svg

Sankta Paterno bretone: Padern, estas unu el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon. Li fariĝis la unua episkopo de la episkopujo de Bro-Wened.

La bretona urbo Vannes estas unu el la etapoj de la pilgrimado Tro Breizh (turneo de Bretonujo), kiu estiĝis en la mezepoko.

Festo: la 15-a de Aprilo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Paterno naskiĝis en Bretonujo. Laŭ la pastro Herve Calvez,[1] lia patro nomiĝis Petranus kaj lia patrino Gwen. Ili estis el nobela familio. Kiam la infano estis edukita, la patro decidis retiriĝi kiel ermito en Irlando kaj la patrino kiel monaĥino.

Unua monaĥejo apud Vannes[redakti | redakti fonton]

Patern decidis imiti siajn gepatrojn. Apud Vannes li fondis monaĥejon, kaj predikis en la regiono. La reĝo Caradoc deziris pacigi kaj submeti la regionon. La loĝantaro akceptis, kondiĉe ke Paterno estos ordenita episkopo. Do, li proponis koncilion en Vannes.

Koncilio de Vannes[redakti | redakti fonton]

En 465, okazis koncilio kun Perpetuus, episkopo de Tours, Athenius, episkopo de Rennes, Nunechius, episkopo de Nantes kaj du aliaj episkopoj. Dum la kunveno, al kio li partoprenis, estis ordenita Patern. Post la ordeno, Caradoc donis al li sian palacon kaj monon por konstrui preĝejon dediĉita al sankta Petro.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Pluraj malpiuloj, kaj eĉ piuloj ekparolis kaj agadis kontraŭ li. Li decidis retiriĝi. La aŭtoro ne scias kie, sed tie li mortis.

Post la morto[redakti | redakti fonton]

Vitralo en la katedralo de Vannes. Maldekstre staras sankta Paterno

Periodo de granda sekeco alvenis en la regiono de Vannes. Kion fari ? Eble pro iliaj misagoj, Dio punis ilin. La loĝantoj de Vannes kunvenis kaj decidis ŝerci la korpon de Paterno kaj revenigi la relikvojn. Ili trovis la ĉerkon, malfermis ĝin sed ne sukcesis levi la korpon. Unu el la plej riĉaj de la sinjoroj promesis : « - Mi donos al Paterno la bienon, kiun mi rifuzis, kaj konstruigos preĝejon se mi povas elpreni kelkajn relikvojn . » Tuj ili povas levi la korpon, kaj ekde la momento, kiam ili revenigis la relikvojn, ekpluvis en Vannes.

Problemoj pri konfuzoj inter la 3 sanktuloj[redakti | redakti fonton]

Dum la 5-a kaj la 6-a jarcentoj vivis en Britujo kaj Bretonujo 3 sanktuloj, kiuj havis la saman nomon : sankta Patern el Vannes, sankta Padarn el Kimrujo kaj sankta Patern en Avranches en Normandio. Laŭ infobretagne.com [2] kelkajn certaĵojn ni povas havi.

Kion oni ne dubas pri sankta Paterno el Vannes[redakti | redakti fonton]

La episkopujo de Vannes

Li partoprenis en la koncilio de 465 kaj ek de tiu kunveno fariĝis episkopo. Modestus estis la sukcedanto de Paterno el Vannes kaj partoprenis la koncilion de Orleans en 511. Li naskiĝis en Bretonujo. Li estis en amikaj rilatoj kun Caradoc, kiu estris la enmigrantaron en la okcidenta parto de tiu regiono. Sendube li ne enmigris en Irlandon, nek li nek lia patro. Tiutempe, neniu aŭdacis enmigri en Irlandon aŭ Kimrujon. Tiuj landoj ne estis sekuraj. Li ne ekzilis en la teritorion de la frankoj, li bone interrilatis kun Kloviso la 1-a, kaj en 485, okazis akordo inter la frankoj de Clovis, kiuj posedis la orientan parton de la episkopujo.

Kion oni certas pri sankta Padarn el Kimrujo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Llanbadarn Fawr

Li estris la episkopujon de Lan-Badarn–VaurLlandadarn Fawr apud Aberystwyth. Tiu episkopujo, kiu enhavis la regionojn de Kardigan kaj Radnor, ekzistis ĝis la 18-a jarcento. Oni povas viziti ankoraŭ hodiaŭ multajn preĝejojn dediĉitajn al Padarn.

Tiu Padarn vivis dum la mezo de la 6-a jarcento.

Kion oni certas pri Patern el Avranches[redakti | redakti fonton]

Patern el Avranches vivis sub la regno de Childebert 1-a, la filo de Kloviso la 1-a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chanoine Herve Calvez « Les grands saints bretons » Ed. Arthaud 1935
  2. infobretagne.com