Sankta Radbodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Radboud broerenkerk zwolle.jpg

Radbodo au Radboud (antaŭ 850-917) estis episkopo de Utrecht, en nuna Nederlando.

Li estis nepo de la lasta samnoma Reĝo de la Frisoj. Li komencis siajn studojn sub gvido de sia onklo Gunthar, ĉefepiskopo de Kolonjo (Köln) de 850 ĝis lia detronigo en 863. Post 863 Radbodo daŭrigis siajn studojn en la kortuma lernejo de la okcidentfranka reĝo Karlo la Kalva (843-877), kies vikario li iĝis. Post la morto de Karolo li verŝajne iĝis benediktana monaĥo en la monaĥejo en Tours. En 899 Radbodo elektiĝis episkopo de Utrecht kun konsento de la imperiestro, Arnulfo de Karintio. Ĉar la vikingoj detruis la urbon Utrecht, li ne loĝis tie sed en Deventer, same kiel liaj antaŭuloj Hunger kaj Adalboldo la 1-a.

Kiel episkopo Radbodo estis la plej grava reprezentanto de la Orientfranka povo en norda Nederlando. Tamen en 911 la duklando Loreno, en kies teritorio situis la episkopujo Utrecht, transiris al la Okcidentfranka regno. Radbodo mortis je la 29-a de novembro 917 en Ootmarsum. Li entombiĝis en la Lebuïnuspreĝejo de Deventer. Dum la mezepoko la adorado de Radbodo kiel sanktulo estis limigita al la episkopujo Utrecht.

En Nederlando Radbodo estas la patrono de la katolika scienco. En 1905 fondiĝis la Sankta Radbodo-Fondaĵo cele al la antaŭenigo de katolika scienca edukado en Nederlando kaj speciale la fondo de katolika universitato. En 1923 la Katolika Universitato Nijmegen fondiĝis, en 1956 la apartenanta Sankta Radbodo-malsanulejo. Je la 1-a de septembro 2004 la universitato prenis la nomon Radboud Universitato Nijmegen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • F. Rädle, "Bischof Radbod von Utrecht", Die deutsche Literatur des Mittelalters: Verfasserlexikon, 2-a eld., vol. 7: 962-965
  • B. Ahlers, Die ältere Fassung der Vita Radbodi (Frankfurt-Bern, 1976)
  • M. Carasso-Kok, Repertorium van verhalende historische bronnen uit de Middeleeuwen (Den Haag, 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]