Sankta Roza (departemento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
SantaRosaGUAT.PNG

Sankta Roza (hispane Santa Rosa) estas departemento de la sudorienta regiono de Gvatemalo, ĝia departemeenta ĉefurbo estas Kuilapo (konata kiel la umbiliko de Ameriko ĉar ĝi situas en la centro de la kontinento). Ĝi havas limojn norde kun la departementoj Gvatemalo kaj Halapo; sude kun Pacifiko; oriente kun Hutiapo; kaj okcidente kun Eskvintlo.

Sankta Roza etendiĝas sur areo de 2.955 km², administre divitata en 14 municipoj kun ĉ. 301.370 loĝantoj.