Sankta Semajno en Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Semajno en Seviljo)
Procesiantoj
Kristo de la Krono.

Sevilo havas du precipajn festojn kiuj okazas ambaŭ dum la printempo, kaj ambaŭ ankaŭ daŭras dum 7 tagoj. Tiuj du grandaj kaj mondfamaj festoj estas la Sankta Semajno kaj la Foiro de Aprilo.

La Sankta Semajno en Sevilo estas katolika festo kiu rememoras, per gravaj artaj skulptaĵoj, ĉefe en strata ekspozicio, la pasio kaj morto de Jesuo Kristo. Ĉi tiu religia manifestacio okazas dum la printempo, kiam Sevilo oni vestas per siaj plej bonodoraj floroj: "la oranĝfloro". Por Sevilanoj estas tre amata festo kaj la urbo plene partoprenas ĝin. Kvankam estas festo tre vizitata de fremduloj el la tuta mondo, kiuj ĉiam estas bonvenitaj, sevilanoj scias ke estas festo de Sevilo por Sevilanoj. Ĉi tiu Sankta Semajno estas monde fama kaj agnoskita, sed ne ĉiam estas bone komprenata ĉar por tio oni bezonas pli bone koni la specialan idiosinkrazion de tiuj kiuj subtenas tian paradoksan feston.

La Sankta Semajno efektive rememoras, religie, la Pasio kaj Morto de Jesuo, do teorie devus esti trista kaj funebra okazaĵo, kiel okazas en mutaj aliaj urboj el Hispanio, sed male, en Sevilo ŝajnas tute ĝoja kaj gaja festo. Sevilanoj pratempe lernis perfekte konjugacii tristecon kaj ĝojon, vivon kaj morton, kaj ambaŭ du vivesprimoj ĉiam iris kune en sia historio, kaj do en Sevilo ekzistas speciala neklarigebla edziniĝo inter ambaŭ du kontraŭdiraj sentoj. Sendube tiu kiu nur rimarkas unuflanke tiun feston, certe tute erariĝas kaj malprofitas la duonparton de la kuko.

Konsistas tiu festo en du ĉefaj partoj:

Unue, matene, oni vizitas la artajn skulptaĵojn en siaj religiaj temploj (katolikaj preĝejoj), kaj oni preĝas pie kaj silente. Estas pli serioza kaj spirita flanko de la festo.

Due, vespere kaj nokte, la malsamaj frataroj (pli ol 50 frataroj) elmetas tiujn sanktajn figurojn strate, por publike promeni ilin tra la belaj stratanguloj de la tuta urbo, atingante belegajn scenojn, vere valoraj kaj dinamikaj artismaj momentoj, kiuj tuj malaperos sed por ĉiam restos en la pupiloj kaj koroj de tiuj kiuj havis la sorton vivi ilin.

La Sankta Semajno temas do, pri la Vivo, Pasio, Mortigo kaj Reviviĝo de Jesuo Kristo, temoj kiujn estas prezentataj, per multaj Sanktegaj artaj skulptaĵoj reprezentante, precipe, al Nia Sinjoro (Jesuo Kristo) kaj la Virgulino, lia patrino Maria, kaj aliaj homoj kiuj partoprenas tiujn scenojn pri la morto kaj resurekto de Jesuo.

Ĉi tiuj benataj skulptaĵoj estas mostrataj sur grandaj kaj pezaj lignotronoj kiujn hispane nomiĝas "PASOS". La "Pasos" estas ankaŭ veraj artaj verkoj apartenantaj al la plej diversaj arkitektaj stiloj, riĉe ornamitaj per floroj, oro kaj arĝento, kaj ĝin estas ŝarĝitaj ŝultre kaj nuke per viroj.

La "Pasos" estas akompanataj strate de du vicoj de homoj kiu vestiĝas tipaj roboj, nomataj hispane “túnicas”, kaj ili portas kovritaj iliajn kapojn kaj vizaĝojn per “capirote y antifaz”. Ĉi tiuj pentofarantoj nomiĝas hispane "Nazarenos" memore de la urbo kie naskiĝis Jesuo: "Nazaret".

Estas kutimo ke la infanoj jam oni vestas “nazarene” ekde iliaj plej granda infaneco. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj nur viroj vestiĝas “nazarene”, sed lastatempe ankaŭ virinoj aneksiĝis al tiu tradicia kutimo, kaj tiel nuntempe ofte oni povas vidi la tutan familion partopreni aktive (ne nur spektante) ĉi tiun valoran tradicion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Almela Vinet, Francisco (2003). Historia de la Semana Santa en Sevilla: descripción de las cofradías que hacen estación durante la misma a la Santa Iglesia Catedral (1899). Ediciones Espuela de Plata (Editorial Renacimiento). ISBN 84-96133-04-4
  • Carrero Rodríguez, Juan (1981). Gran Diccionario de la Semana Santa. Editorial Almuzara. ISBN 84-88586-31-0
  • Martínez Kleiser, Luis (2003). La Semana Santa de Sevilla (1924). Ediciones Espuela de Plata (Editorial Renacimiento). ISBN 84-96133-05-2
  • Sánchez Herrero, José. La Semana Santa de Sevilla. Editorial Sílex. ISBN 84-7737-120-2
  • W. AA. (2003). Recuerda Semana Santa de Sevilla. Editorial Everest S.A. ISBN 84-241-0071-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.