Sankta Tomaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sankta Tomaso, unua jarcento, juda masonisto kaj kristana martiro, estis unu el la dekdu apostoloj de Jesuo Kristo. Li ankaŭ estas nomita Tomaso Dubanta, ĉar li dubis pri la releviĝo de Jesuo ĝis li povis tuŝi liajn vundojn. Kaj alia nomo estas Tomaso Didimo ĉar li estis ĝemelo (laŭ unu fonto, la ĝemelo de Jesuo mem!). Tomaso en la siria kaj Didimo en la greka signifas "ĝemelo". Laŭ legendo, Tomaso predikis la evangelion al Persio kaj Hindio.

La du ĉefaj fontoj pri Tomaso estas la biblio, precipe la evangelio de Johano, kaj la Agoj de Tomaso, libro antikva kaj ne tute malvera, kiun rekonis manikeismo, sed ne katolikismo.

Tomaso laŭ la Biblio[redakti | redakti fonton]

Ekster la Evangelio de Johano, Tomaso estas menciita nur kiel unu el la Dekdu Apostoloj. Tamen en la libro de Johano estas kvar mencioj:

la versoj 11.16, 14.5, 20.24-29 kaj 21.2.

La tria kaj plej longa mencio estas la fama renkontiĝo inter la dubanta Tomaso kaj la relevigita Jesuo:

Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. La aliaj disĉiploj do diris al li: "Ni vidis la Sinjoron".

Sed li diris al ili: "Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos".

Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: "Paco al vi". Tiam li diris al Tomaso: "Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta".

Tomaso respondis al li kaj diris: "Mia Sinjoro kaj mia Dio".

Jesuo diris al li: "Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas".

- Johano 20.24-29

La Agoj de Tomaso[redakti | redakti fonton]

Post sia Releviĝo, Jesuo aperis al Tomaso kaj ordonis lin iri al Hindio por konstrui palacon por la reĝo, Gundoforo. La reĝo donis al li la monon pro konstruado kaj foriris al la provincoj. Dum la foresto de la reĝo, Tomaso predikis la evangelion kaj fordonis la monon al la malriĉuloj. Kiam la reĝo revenis kaj vidis nek palacon nek monon, li ĵetis Tomason en karceron kaj katenis lin. Tiam la frato de la reĝo, Gad, mortis kaj, post kelkaj tagoj, revenis el la mortintoj. Gad diris, ke la palaco konstruita de Tomaso estas en la ĉielo, palaco farita de oro, arĝento kaj juveloj. Tomaso mem klarigis: "En la ĉielo estas multaj palacoj, pretitaj de la komenco de tempo kaj ili estas gajnitaj per preĝado kaj donado de almozoj. Via riĉo povas iri tien antaŭ vi, sed ne sekvi vin poste."

La 12 gradoj de virto laŭ Tomaso:

  1. kredo al Dio, unu en esenco, tri en personoj
  2. bapto
  3. ĉasteco
  4. regado de avareco
  5. ne troe manĝu
  6. pentofarado
  7. bonagado
  8. malŝpara zorgado de fremdulo
  9. celi la volon de Dio kaj fari ĝin volonte
  10. ne fari tion, kion Dio ne volas
  11. amo de amikoj kaj malamikoj
  12. zorgeme fari ĉi ĉion

Tomaso vojaĝis tra Hindion, farinte miraklojn kaj predikinte la evangelion. Li konvertigis la noblajn kaj la malnoblajn. Unu noblinon, Migdomian, fratino de la reĝino, li konvertigis kaj ŝi rifuzis kuŝi kun sia edzo. Ŝi, laŭvice, konvertigis la reĝinon, kiu tiam ankaŭ ne kuŝis kun sia edzo, la reĝo mem. La reĝo koleriĝis kaj katenis Tomason, sed torturo kaj fajro estis senutilaj kontraŭ li. Tiam la reĝo ordonis Tomason preĝi al la dio, la Suno. Tomaso konsentis nur se la reĝo konvertiĝus se la idolo detruiĝis per la adoradon de Tomaso. Tomaso tiam adoris kaj la idolo ja detruiĝis, sed ĵus tiam la ĉefpastro mortigis lin per glavo. La kristanoj forportis la korpon kaj enterigis ĝin honore.

Poste, ĉirkaŭ 230, la korpo estis transdonita al Sirio, al la urbo Edeso, pro la peto de la imperiestro Aleksandro.Tie Abgaro, reĝo de la urbo, ricevis leteron skribitan de la mano de Jesuo. Poste, kiam ajn malamiko atakis la urbon, infano baptita staras sur la pordegoj de la urbo kaj legas la leteron. Per tio, kaj la merito de Tomaso, la malamiko aŭ foriras aŭ traktas por paco.

Ĉu la Agoj de Tomaso pravas, ĝi almenaŭ havas semojn de la vero: en Hindio en la jarcento I, ja estis reĝo, kies greka nomo estis Gondofero; en Hindio estas lokaj legendoj pri Tomaso; kaj la kristanismo de la Malabara marbordo de Hindio ja devenis de Sirio iafoje antaŭ la jarcento VIII.

Aŭgusteno, kvankam li estis unufoje manikeano, kredis, ke la Agoj estas fabela.

Laŭ Isidoro, Tomaso predikis la evangelion al la persoj, medoj, hirkanianoj kaj la baktrianoj kaj martiris en la Oriento.

Laŭ Krizostomo, Tomaso vojaĝis al la lando de la tri saĝuloj (kiuj vizitis Jesuon je lia naskiĝo) kaj tie predikis la evangelion—t.e, al Persio.

La evangelio de Tomaso[redakti | redakti fonton]

En la Biblio nur estas kvar evangelioj—la de Mateo, Marko, Luko kaj Johano -- sed multaj aliaj ekzistis. La katolika eklezio malakceptis tiujn aliajn evangeliojn kiel herezaj aŭ falsaj. Unu tia estas la evangelio de Tomaso. Partoj de la greka tekstoj estis eltrovitaj antaŭ cent jaroj, sed la tuta teksto en la kopta estis eltrovita en 1945 de la la biblioteko de Nag-Hamado. En la biblioteko estas multaj verkoj de gnostikismo, ne-katolika speco de kristanismo kiu floris dum la 2-a kaj 3-a jarcento, precipe en Egipto. Sed la evangelio de Tomaso mem ne estas gnostika sed pra-gnostika.

pli da informo…

Bibliografio[redakti | redakti fonton]