Tomaso de Akvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Tomaso el Akvino)
Sankta
Tomaso de Akvino
Doktoro de la Eklezio
Altara artaĵo en Ascoli Piceno, Italio, fare de Carlo Crivelli (15-a jarcento)
Altara artaĵo en Ascoli Piceno, Italio, fare de Carlo Crivelli (15-a jarcento)
Persona informo
Thomas Aquinos
Naskiĝo 28-a de januaro 1225
en Roccasecca, Akvino,  Reĝlando Sicilio
Morto 7-an de marto 1274 (1274-03-07)
en Monaĥejo Fossanova,  Papa Ŝtato
Tombo Church of the Jacobins vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj Mezepoka latino • Medieval Italian • latina vd
Loĝloko Aquino vd
Alma mater Universitato de Parizo • Universitato de Napolo vd
Memorigilo Tomaso de Akvino
Familio
Patro patro de Tomaso de Akvino vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo itala teologo kaj filozofo
Laborkampo filozofioteologio vd
Verkado
Temoj Tomismo, okcidenta skolastikismo
Verkoj Sumo Teologia
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en Katolikismo, Anglikanismo, Luteranismo
Kanonizo 1323 de papo Johano la 22-a
Festotago 28-a de januaro
Atributoj La Sumo Teologia, modelo de preĝejo, suno sur brusto de dominikana frato
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tomaso de AkvinoTomaso la Akvinano (latine Thomas AquinasThomas de Aquino, genitive Thomae AquinatisThomae de Aquino; naskiĝis la 28-an de januaro 1225 en la kastelo de Roccasecca apud Akvino, mortis la 7-an de marto 1274 en Fossanova), la "Anĝela Doktoro", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de Tomismo aŭ okcidenta skolastikismo ene de kiu li estis konata ankaŭ kiel Doctor Angelicus (Anĝela Doktoro) kaj Doctor Communis.[1] Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio de Aristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo. Li priskribis sian unuigitan sistemon en sia majstra verko, Sumo Teologia, en kiu li klarigas kristanismon laŭ la filozofiaj ideoj de Aristotelo. Kiel Aŭgusteno kombinis Platonon kun la Biblio, tiel same Tomaso kombinis Aristotelon kun ĝi.[2][3] La uzo de antikvaj libroj (anstataŭ iaspeca scienco) kiel fonto de vero estis tre tipa por lia epoko.

Sankta Tomaso ankaŭ estas unu el la ĉefaj sanktuloj de la Katolika Eklezio. La Eklezio sanktuligis lin je 1323 kaj nomis lin Doktoro de la Eklezio je 1567. Lia festotago estas la 28-a de januaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tomaso de Akvino naskiĝis en la nuna itala provinco Frosinone, kiel la sepa filo de Landulfo, ĉefo de unu el la plej potencaj familioj de suda Italio. Lia onklo estis imperiestro Frederiko Barbarossa, kaj lia patrino estis grafino el norda Francio.

Ekvivo (1225–1244)[redakti | redakti fonton]

Tomaso de Akvino naskiĝis plej verŝajne en la kastelo de Roccasecca, ĉirkaŭ 6 km norde de Akvino, kontrolita tiam de la Reĝlando Sicilio (en nuntempo Latio, Italio), ĉirkaŭ 1225,[4] Laŭ kelkaj fakuloj, li naskiĝis en la kastelo de sia patro, Landulfo de Akvino, en la plej pova branĉo de la familio, kaj Landulfo de Akvino estis riĉa homo. Kiel kavaliro je la servo de la imperiestro Frederiko la 2-a, Landulfo de Akvino tenis la titolon de miles.[5] La patrino de Tomaso, Teodora, apartenis al la Rossi branĉo de Napola familio Caracciolo.[6] La frato de Landulfo Sinibaldo estis abato de Monte Cassino, nome la plej malnova monaĥejo de la Benediktanoj. Kun la ceteraj filoj de la familio li sekvis militistan karieron,[7] sed la familio intencis, ke Tomaso sukcedu sian onklon en la abatecon;[8] tio estus estinta normala kariervojo por pli juna filo de suditala nobela familio.[9]

Estante kvin-jaraĝa Tomaso komencis sian ekedukadon ĉe Monte Cassino, sed post la milita konflikto inter la imperiestro Frederiko la 2-a kaj la papo Gregorio la 9-a venis ĝis la abatejo komence de 1239, Landulfo kaj Theodora aligis Tomason en la studium generale (la Universitato de Napolo) establita de Frederiko en Napolo.[10] Tie, lia instruisto pri aritmetiko, geometrio, astronomio, kaj muziko estis Petro de Ibernio (de Irlando).[11] Plej verŝajne esis en tiu universitato kie Tomaso estis enkondukita al Aristotelo, Averroes kaj Maimonides, ĉiuj el kiuj estus influitaj lian teologian filozofion.[12] Dum sia studado en Napolo, Tomaso ankaŭ venis sub la influo de Johano de Sankta Juliano, dominikana predikisto en Napolo, kiu estis parto de la aktivaj klopodoj fare de la Dominikanoj por rekruti pirajn sekvantojn.[13]

La kastelo de Monte San Giovanni Campano.

Estante 19-jaraĝa, Tomaso decidis aliĝis al tiu Dominikana Ordeno. Tiu ŝanĝo de direkto de Tomaso tamen ne plaĉis al lia familio.[14] Kiel klopodo por eviti, ke Theodora intervenu en la elekto de Tomaso, la Dominikanoj demarŝis por translokigi Tomason al Romo, kaj el Romo, al Parizo.[15] Tamen, survoje al Romo, laŭ instrukcioj de Theodora, liaj fratoj kaptis lin kiam li estis trinkante el fonto kaj revenigis lin al siaj gepatroj en la kastelo de Monte San Giovanni Campano.[15]

Tomaso estis prizonulo dum preskaŭ unu jaro en la familiaj kasteloj de Monte San Giovanni kaj Roccasecca kiel klopodo por eviti, ke li ekhavu la Dominikanan veston kaj por trudi al li rezignon pri sia nova aspiro.[12] Politikaj aferoj malhelpis, ke la papo ordonu la liberigon de Tomaso, kio rezultis en la plilongdaŭrigo de la aresto de Tomaso.[16] Tomaso pasigis tiun tempon de proceso tutorante siajn fratinojn kaj komunikante kun membroj de la Dominikana Ordeno.[12]

Tomaso ricevas de anĝeloj mistikan zonon de pureco post sia pruvo de ĉasteco. Pentraĵo de Diego Velázquez.

Familianoj seniluziiĝis forkonvinki Tomason, kiu restis determinita aliĝi al la Dominikanoj. Iam du el liaj fratoj turnis sin al dungado de prostituitino kiu seksallogu lin, cele al forkoruptado. Kiel oni inkludis en la oficialaj registroj por lia kanonigo, Tomaso forigis ŝin svingante bruliĝantan bastonon — per kiu li pentris krucon surmure — kaj falis en mistikan ekstazon; du anĝeloj aperis al li kiem li dormis kaj diris, "Rigardu, ni zonas vin pro ordono de Dio per la zono de ĉasteco, kiu ekde nun neniam estos endanĝerita. Tio kion la homa forto ne povas atingi, tio estas nun kavigita al vi kiel ĉiela donaco." Ekde tiam, laŭ la ekleziaj registroj Tomaso ricevis la gracon de perfekta ĉasteco fare de Kristo, zono kiun li pluvestis ĝis la fino de sia vivo. Tiu zono estis havigita al la antikva monaĥejo de Vercelli en Piemonto, kaj estas nun en Chieri, proksime el Torino.[17][18]

Ĉirkaŭ 1244, konstatinte, ke ĉiuj ŝiaj klopodoj forkonvinki Tomaso estis malsukcesiĝintaj, Teodora klopodis por savi la dignon de la familio, aranĝante, ke Tomaso fuĝu nokte tra sia fenestro. En ŝia kompreno, sekreta fuĝo el mallibereco estis malpli damaĝa ol malferma kapitulaco al la Dominikanoj. Tomaso estis sendita unue al Napolo kaj poste al Romo por renkontiĝi tie kun Johano de Wildeshausen, Generala Mastro de la Dominikana Ordeno.[19]

Parizo, Kolonjo, Alberto la Granda, kaj unua Pariza profesorado (1245–1259)[redakti | redakti fonton]

Santo Tomás de Aquino (1650), de Murillo. Olepentraĵo sur tolaĵo. 96x68 cm.

En Parizo, li studis sub Alberto la Granda (Albertus Magnus), la tiama plej granda filozofo de Eŭropo kaj ĉefa ĉampiono de Aristotelo. En Parizo, la verkoj de Aristotelo komencis esti disvastigitaj per latinaj tradukoj el la araba traduko (el la greka originalo). Estis en 1245 kiam Tomaso estis sendita studi en la Fakultsto de Artoj en la Universitato de Parizo, kie li estis ĉefe kun la tiama ĉefa Dominikana fakulo Alberto la Granda,[20] tima tenanto de la Profesoreco de Teologio en la Altlernejo de Sankta Jakobo en Parizo.[21] Tomaso iĝis la preferata studento de Alberto kaj sekvis lin al Kolonjo en 1248 kiam lin oni sendis instrui en la nova tiea studium generale en 1248,[20] Tomaso sekvis lin, malatentante la proponon de la papo Inocento la 4-a nomumi lin abato de Monte Cassino kiel Dominikano.[8] Alberto tiam nomumis la malpretan Tomason magister studentium (majstro de studentoj).[9] Ĉar li estis malrapida en maniero, dika en korpo kaj silentema, kelkaj el liaj kolegaj studentoj pensis, ke li estas malrapida. Sed Alberto profete asertis: "Vi nomas lin "muta bovo", sed en sia instruado iam li produktos tian krion ke ĝi estos aŭdata tra la tuta mondo."[8]

Tomaso instruis en Kolonjo kiel metilernanta profesoro (baccalaureus biblicus), instruante studentojn pri la libroj de la Malnova Testamento kaj verkante Expositio super Isaiam ad litteram (Laŭvorta komentario pri Isaia), Postilla super Ieremiam (Komentario pri Hieremia), kaj Postilla super Threnos (Komentario pri Lamentoj).[22]

Dum la 1250-aj jaroj Tomaso iĝis populara profesoro pri teologio en Parizo. Li prelegis brile, pensis klare kaj akre kaj stilis latinon simple sed ankoraŭ precize. Jam en 1252, li estis reveninta en Parizo por studi magistriĝon pri teologio. Li prelegis pri la Biblio kiel metilernanta profesoro, kaj iĝinte baccalaureus Sententiarum (fakulo pri Sentencoj)[23] li dediĉis siajn finajn tri studjarojn al komentado pri la Sentencoj de Petro Lombarda. En la unua el siaj kvar teologiaj sintezoj, Tomaso komponis amasan komentarion pri la Sentencoj, titolitan, Scriptum super libros Sententiarium (Komentario pri la Sentencoj). Krom siajn magistrajn verkojn, li verkis ankaŭ De ente et essentia (Pri esto kaj esenco) por siaj kolegaj dominikanoj en Parizo.[8]

Printempe 1256, Tomaso estis nomumita regomastro en teologio en Parizo kaj unu el liaj unuaj verkoj enposteniĝinte tiel estis Contra impugnantes Dei cultum et religionem (Kontraŭ atakantoj al adoro al Dio kaj al religio), defendante la almozordenojn, kiuj estis atakitaj de Vilhelmo de Saint-Amour.[24] Dum sia regotempo el 1256 ĝis 1259, Tomaso verkis nombrajn verkojn, kiel: Questiones disputatae de veritate (Disputitaj demandoj pri vero), kolekto de 29 disputitaj demandoj pri aspektoj pri fido kaj la homa kondiĉo[25] preparita por la publikaj universitataj debatoj kiujn li prezidis dum Karesmo kaj Advento;[26] Quaestiones quodlibetales (Kvodlibetaj demandoj), kolekto de siaj respondoj al demandoj faritaj al li fare de la akademia publiko;[25] kaj Expositio super librum Boethii De trinitate (Komentario pri la libro de Boetio De trinitate) kaj Expositio super librum Boethii De hebdomadibus (Komentario pri la libro de Boetio De hebdomadibus), komentarioj pri la verkoj de la 6a-jarcenta roma filozofo Boecio.[27] Ĉirkaŭ la fino de sia regotempo, Tomaso estis laborante pri unu el siaj plej famaj verkoj, Summa contra Gentiles.[28]

Napolo, Orvieto, Romo (1259–1268)[redakti | redakti fonton]

Dum la 1260-aj jaroj Tomaso revenis al Italio kaj restis tie, precipe en Romo. Li rifuzis postenojn de ĉefepiskopo de Napolo kaj de abato de Monte Cassino, ĉar li deziris instrui. Komencinte en 1265, laŭ propono de la papo, li verkis sian komentarion pri Aristotelo, precipe pri Metafiziko, Fiziko, Pri animo, Etiko, Politiko, kaj la Antaŭa analitiko. En Romo li renkontis Vilhelmon de Moerbeke kaj instigis lin traduki Aristotelon el la originala greka en latinon. Ĝis tiam, Aristotelo estis ĉefe tradukita el la araba. Aristotelo estis enkondukita en Eŭropo pere de la araboj. La tradukoj de Vilhelmo estis tiel bonaj kaj laŭvortaj, ke Tomaso (kaj Danto) povis uzi ilin sen la greka.

Tomaso de Akvino prezentante liturgion por la Kristokorpa Festo al la papo Urbano la 4-a fare de Taddeo di Bartolo (1403).

En 1259, Tomaso finigis sian unuan profesortempon en la studium generale kaj lasis Parizon por ke aliuloj en sia ordeno povu akiri tiun instrusperton. Li revenis al Napolo kie li estis nomumita ĝenerala predikisto fare de la provinca kapitulo de 29a de Septembro 1260. Septembre 1261 li estis alvokita al Orvieto kiel konventa preleganto, kie li estis responsa pri la pastra formado de la monaĥoj nekapablaj ĉeesti en studium generale. En Orvieto, Tomaso kompletigis sian Summa contra Gentiles, verkis Catena aurea (Ora ĉeno),[29] kaj produktis verkojn por la papo Urbano la 4-a kaj la liturgio por la ĵus kreita Kristokorpa Festo kaj Contra errores graecorum (Kontraŭ eraroj de grekoj).[28] Kelkaj el la himnoj kiujn Tomaso verkis por la Kristokorpa Festo estas ankoraŭ kantataj, kiel la fama Pange lingua (kies antaŭlasta verso estas la konata Tantum ergo), kaj Panis angelicus. Modernaj fakuloj konfirmis, ke Tomaso ja estis la aŭtoro de tiuj tekstoj, kion kelkaj aliaj pridubis.[30]

Februare 1265, la ĵus elektita papo Klemento la 4-a alvokis Tomason al Romo por servi kiel papa teologo. Tiun saman jaron, li estis sendita de la Dominikana Kapitulo de Agnani[31] instrui en la studium] conventuale (konventa lernejo) de la Roma konvento Sankta Sabina, fondita en 1222.[32] Tiu studium de Sankta Sabina nun iĝis eksperimento por Dominikanoj, nome la unua studium provinciale de la Ordeno, intermeza lernejo inter studium conventuale kaj studium generale (altlernejo). Antaŭ tiu tempo, la Roma Provinco estis proponinta neniun specializitan edukadon ajnatipe, nek arton nek filozofion; nur simplaj konventaj lernejoj, kun ties bazaj kursoj pri teologio por loĝantaj monaĥoj, estis funkciantaj en Toskanio kaj en la sudo dum la unuaj kelkaj jardekoj de la vivo de la ordeno. La nova studium provinciale de Sankta Sabina estis pli antaŭeniga lernejo por la ordena provinco.[33] Tolomeo da Lucca, partnero kaj frua biografo de Tomaso, rakontis, ke en la studium de Sankta Sabina Tomaso instruis la tutan gamon de filozofiaj studobjektoj, kaj pri moralo kaj pri natura filozofio.[34]

Nuna stato de la baziliko de Sankta Sabina.

Estante ĉe la studium provinciale de Sankta Sabina Tomaso komencis sian plej faman verkon, nome Summa Theologiae,[29] kiun li planis specife taŭga por komencantaj studentoj: "Ĉar doktoro de katolika vero devas ne nur instrui la kompetentulojn, sed al li korespondas ankaŭ instrui komencantojn. Ĉar la Apostolo diras en 1 Korintanoj 3:1–2, kiel al infanoj en Kristo, mi donis al vi trinkeblan lakton, ne viandon, nia proponita intenco en tiu verko estas esprimi tiujn aferojn kiuj apartenas al la kristana religio en maniero kiu taŭgu al la instruado de komencantoj."[35] Tamen tie li verkis ankaŭ varion de aliaj verkoj kiel lia nefinita Compendium Theologiae kaj Responsio ad fr. Ioannem Vercellensem de articulis 108 sumptis ex opere Petri de Tarentasia (Respondo al frato Johano de Vercelli pri 108 artikoloj el la verko de Petro de Tarento).[27]

Tomaso kaj Reginaldo da Piperno studas la tezojn de Averroes.

En sia posteno kiel estro de la studium, Tomaso estris serion de gravaj disputoj pri la povo de Dio, kion li kompilis en sia De potentia.[36] Nicholas Brunacci [1240–1322] estis inter la studentoj de Tomaso en la studium provinciale de Sankta Sabina kaj poste en la studium generale de Parizo. Novembre 1268, li estis kun Tomaso kaj lia partnero kaj sekretario Reginaldo da Piperno kiam ili lasis Viterbo survoje al Parizo por komenci la akademian jaron.[37] Alia studento de Tomaso en la studium provinciale de Sankta Sabina estis la poste beatigita Tommasello da Perugia.[38]

Tomaso restis en la studium provinciale de Sankta Sabina el 1265 ĝis li estis alvokita reen al Parizo en 1268 por dua instrutempo.[36] Ke lia foriro al Parizo en 1268 kaj la tempopaso, la pedagogia aktiveco de la studium provinciale de Sankta Sabina estis dividita inter du kampusoj. Oni kreis konventon de la Ordeno en la preĝejo de Santa Maria sopra Minerva en 1255 kiel komunumo por konvertitaj virinoj, sed ĝi rapide kreskiĝis laŭ grando kaj laŭ gravo post esti donita al la Dominikanoj en 1275.[32] En 1288, la teologia komponanto de la provinca studobjekto por edukado de monaĥoj estis translokigita el la studium provinciale de Sankta Sabina al la studium conventuale de Santa Maria sopra Minerva, kiu estis alinomita kiel studium particularis theologiae.[39] Tiun studium oni transformis en la 16-a jarcento en la Kolegio de Sankta Tomaso (latine Collegium Divi Thomæ). En la 20-a jarcento, la kolegio estiss relokigita en la konvento de Sankta Dominiko kaj Sankta Siksto kaj estis transformita en la Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino, Angelicum.

Kverelema dua Pariza profesorado (1269–1272)[redakti | redakti fonton]

Triumfo de Sankta Tomaso Akvina, Doctor Communis, inter Platono kaj Aristotelo, Benozzo Gozzoli, 1471. Luvro, Parizo.

En 1268, la Dominikana Ordeno nomumis Tomason kiel regomastro en la Universitato de Parizo por dua fojo, posteno kiun li tenis ĝis la printempo de 1272. Parto de la tialo por tiu subita renomumo ŝajnas rilati al la starigo de "Averoismo" aŭ "radikala Aristotelismo" en la universitatoj. Reage al tiuj perceptitaj eraroj, Tomaso verkis du verkojn, el kiuj unu estis De unitate intellectus, contra Averroistas (Pri la unueco de intelekto, kontraŭ averoistoj) en kiu li admonas averoismon kiel nekongruebla kun la kristana doktrino.[40] Dum sia dua profesorado, li finis la duan parton de la Summa kaj verkis De virtutibus kaj De aeternitate mundi, contra murmurantes (Pri la eterneco de la mondo, kontrau grumblantoj),[36] el kiuj la lasta temas pri polemika averoisma kaj aristotelisma senkomenceco de la mondo.[41]

Disputoj kun kelkaj gravaj Franciskanoj faris lian duan profesorecon multe pli malafacila kaj tumulta ol la unua. Unu jaron antaŭ Tomaso reprenis la profesorecon, en la parizaj disputoj de 1266–67, Franciskana magistro Vilhelmo de Baglione akuzis Tomason pri kuraĝigo al averoistoj, ĉefe enkalkulante lin kiel unu el la "blindaj blindulestroj". Eleonore Stump diras, "Oni diris konvine ankaŭ ke la verko de Tomaso Akvina De aeternitate mundi estis adresita partikulare kontraŭ lia franciskana kolego en teologio, John Pecham."[41]

Reale, Tomaso estis tre profunde ĝenita pro la etendo de averoismo kaj koleriĝis kiam li malkovris, ke Sigero de Brabanto instruas averoistajn interpretojn de Aristotelo al Parizaj studentoj.[42] La 10an de Decembro 1270, la episkopo de Parizo, nome Étienne Tempier, publikigis edikton kondamnanta dek tri Aristotelajn kaj Averoajn proponojn kiel herezaj kaj ekskomunikante iun ajn kiu plue apogas ilin.[43] Multaj en la eklezia komunumo, kaj partikulare Aŭgustenanoj, timis, ke tiu enkonduko de Aristotelismo kaj la pli ekstrema Averoismo povus iel polui la pureco de la kristana fido. En tio kio ŝajnas klopodo por kontraŭataki la kreskantan timon al la Aristotela pensaro, Tomaso verkis serion de disputoj inter 1270 kaj 1272: De virtutibus in communi (Pri virtoj ĝenerale), De virtutibus cardinalibus (Pri kardinalaj virtoj), kaj De spe (Pri espero).[44]

Karierfino kaj verkoĉeso (1272–1274)[redakti | redakti fonton]

Figuro de krucumita Kristo parolanta kun Tomaso Akvina, priskribita en tiu vitraĵo en la preĝejo de Sankta Patriko en Columbus (Ohio).

En 1272, Tomaso foriris el la Universitato de Parizo kiam la Dominikanoj el lia hejmprovinco alvokis lin por establi studium generale ien ajn kie li deziros kun la anaro kiu plaĉos al li. Li elektis establi la institucion en Napolo kaj translokiĝis tie por enposteniĝis kiel regomajstro.[36] Li haltis en Napolo por labori en la tria parto de la Summa dum li prelegis pri variaj religiaj temoj. Li predikis ankaŭ al la popolo de Napolo ĉiutage en Karesmo, 1273. Tiuj predikoj pri la preceptoj, la kredo, Nia Patro, kaj Sannta Maria estis tre popularaj.[45]

Tradicie oni kredis, ke Tomaso povas levitacii. Por ekzemplo, la kristana verkisto G. K. Chesterton asertis, ke "Liaj spertoj inkludis bone atestitajn kazojn de levitacio en ekstazo; kaj ke la Sankta Virgulino aperis al li, komfortigante lin per la informo, ke li neniam estos episkopo."[46]

Same tradicie oni asertas, ke iam, en 1273, en la dominikana konvento de Napolo en la kapelo de Sankta Nikolao,[47] post Matutino, Tomaso restis tie kaj vidis lin sakristiano Domeniko de Kaserta levitacianta preĝe kaj plore antaŭ figuro de krucumita Kristo. Laŭ la rakonto Kristo diris al Tomaso, "Vi bone verkis pri mi, Tomaso. Kian premion vi deziras pro via laboro?" Tomaso respondis, "Nenion escepte vin, Sinjoro."[48]

En la 6a de Decembro 1273 je iu decembra mateno dum meso li havis longdaŭran ekstazon kaj vizion de Dio.[49] Pro tio kion li vidis, li abandonis sian rutinon kaj ne deziris dikti al sia "partnero" Reginaldo da Piperno. Kiam Reginaldo petis al li reveni al verkado, Tomaso respondis: "Mi ne povas plue; mi vidis tiajn aĵojn, ke ĉio, kion mi verkis, ŝajnas kiel pajlo."[50] (mihi videtur ut palea).[51] Kiel rezulto, la Summa Theologica restis nefinita.[52] Tion kio precize faris, ke Tomaso ŝanĝu sian kutimon kredas kelkaj, ke temas pri ia tipo de supernatura sperto pri Dio.[53] Tamen li iom rekuperis forton post lita ripozo.[54]

En 1054, estis okazinta la Orient-Okcidenta skismo inter la Katolika Eklezio okcidente, kaj la Orienta Ortodoksa Eklezio. Klopode al reunuigo, la papo Gregorio la 10-a kunvenigis la Duan koncilion de Liono okazonta la 1an de Majo 1274 kaj petis al Tomaso lian partoprenon.[55] Dum la kunsido, oni planis, ke Tomaso prezentu al la papo Urbano la 4-a sian verkon pri la grekoj, nome Contra errores graecorum (Kontraŭ la eraroj de la grekoj).[56]

Survoje al la koncilio, rajde sur azeno laŭ la Via Appia,[55] li frapis sian kapon kontraŭ la branĉo de falita arbo kaj serioze malsaniĝis. Li estis tuj portita al Monte Cassino por konvalesko.[54] Iomete ripozinte, li pluigis sian vojon, sed haltis ĉe la cistera Monaĥejo Fossanova malsaniĝinta denove.[57] La monaĥoj flegis lin dum kelkaj tagoj,[58] kaj kiam li ricevis viatikon li tiel preĝis: "Mi verkis kaj instruis multon pri tiu sankta Korpo, kaj pri la aliaj sakramentoj de la fido al Kristo, kaj pri la Sankta Roma Eklezio, al kies korekto mi eksponas kaj submetas ĉion kion mi verkis."[59] Li mortis la 7an de Marto 1274[57] farante komentarion de la Kanto de la Kantoj.[60]

Verko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Filozofia doktrino de Tomaso de Akvino kaj Avicenismo.
Super libros de generatione et corruptione

La ĉefa verko de Tomaso estas Summa Theologica, kiu klarigas kristanismon laŭ la filozofio de Aristotelo. Firme kredante, ke racio kaj fido ne povas kontraŭdiri unu la alian, li povis konstrui, je la surprizo de multaj, sintezon de kristanismo kaj Aristotelo. La sintezo estas konata kiel tomasismo, kiu hegemoniis kiel la ĉefa filozofio de Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de katolikismo partikulare ĝis eĉ hodiaŭ.

En skizo, en la Summa, li traktas pri la naturo de Dio, anĝeloj kaj homoj, pri la kreo kaj Fino de la mondo, pri la virtoj (la tri kristanaj virtoj de fido, espero kaj amo, kaj la kvar moralaj virtoj de prudento, memregado, justeco kaj kuraĝo) kaj pri la sep katolikaj sakramentoj, klarigante kaj iafoje pruvante kristanan doktrinon per la filozofio de Aristotelo. Inter aliaj, ĝi enhavas unu el la plej bonaj klarigoj de la tre malklara kristana ideo, la Triunuo.

Laŭ strukturo, la Summa estas aro da demandoj, ĉiu pruvanta kaj klariganta iun kristanan veron, kutime per la ideoj de Aristotelo. En ĉiu demando Tomaso argumentis kontraŭ kaj por la demando.

La rezonado de Akvino en la Summa ĝenerale estas kohera kaj klara, sed iafoje ĝi estas malforta, eĉ suspektinda (ekzemple, kiam li argumentas pri la animoj de bestoj). Lia rezonado estas precipe malforta, kiam li rezonas laŭ etimologio, latina signifo aŭ metaforo.

Fido kaj Racio: Kvankam la Summa komenciĝas per pruvo de la ekzisto de Dio, ĝi ne ĝenerale pruvas kristanismon. Kontraŭe, Tomaso antaŭsupozas la verecon de kristanismo. Laŭ Tomaso ekzistas du ĉefaj fontoj de vero: la racio de homo kaj la vorto de Dio; scienco kaj religio, kiel ni dirus. La unuan ni bezonas por vivi tempe en la mondo, kaj la duan por eniri en eternan vivon en la ĉielo kun Dio. Kvankam ni povas atingi iom de la vero pri Dio sole per nia natura racio (kiel Aristotelo aŭ Kartezio faris), tio ne sufiĉas por savi nin el infero. Tial Dio malkaŝas al ni la veron, kiu sufiĉas por savi nin. Tia vero estas aŭ neatingebla sole per racio aŭ estas atingebla sed ne klare kaj sendube. Dio revelacias ĝin al ni per la dogmo de la eklezio, precipe per la Biblio. Sed tia dogmo ne estas la tuta vero, sed nur la vero necesa por iri al ĉielo. Kiel Galilejo trafe diris poste, "La Biblio montras kiel iri al ĉielo, ne kiel la ĉielo iras".

De vero, alivorte, parto estas pruvebla per racio, parto per fido, parto per fido kaj racio, kaj parto nek per fido nek per racio. La lastan scias Dio sed ne homo.

Ĉar fido kaj racio ambaŭ devenas de Dio, ambaŭ necese pravas (sed ne necese nia erarema uzo de ili). Tial, Tomaso konkludis ke fido nek estas tute pruvebla per racio (iuj veroj estas super racio) nek estas malpruvebla per racio (vero ne povas kontraŭdiri alian veron): "Kvankam fido nia ne estas subjekto de racio, ne tamen estas kontraŭ racio, sed super ĝi". Fido estas superracia sed ne kontraŭracia. (Komparu Unamunon.)

El la supra sekvas ke kristanismo (fido, religia kredo, ktp) ne estas sendube kaj en tuto pruvebla sole per racio aŭ scienco. Ĝia vero staras super la homa scipovo de scienco. Tial la antaŭsupozado de kristanismo estas por Tomaso ne trompo sed neceso.

Sed tio ne necesigas la nepruveblecon de kristanismo: kiel en matematiko, ni ne povas pruvi antaŭsupozon, se ĝi necesigas konkludon kontraŭdirantan. Tial Tomaso, por havi sistemon tute veran kaj logikan, devis diri ke kiu ajn racia argumento kontraŭ kristanismo devas enhavi eraron—eraron de logiko, scio aŭ kompreno. Ĉi tion li penis montri en Summa Theologica kaj Summa Contra Gentiles.

La naturo de homa scio: Kie Aristotelo diris, ke homa scio estas konstruita per racio sur la fundamento de faktoj kaj memevidentaj veroj, Tomaso konsentis, sed aldonis al la fundamento fidon, t.e., la malkaŝon de Dio. Post kvar jarcentoj, Kartezio kaj Locke denove reskribos la formulon de homa scio.

Tomaso el Akvino estis ne nur filozofo kaj teologo, sed ankaŭ poeto. Laŭ la ordono de papo Urbano la 4-a, kiu 1264 preskribis, ke la Festo de la Korpo kaj Sango de Kristo estu celebrata en la tuta eklezio, li verkis eŭkaristiajn himnojn, kiuj ĝis hodiaŭ estas kantataj. En ili sin ligas dogmatika klareco kun nobla latina versarto: Adoro te devote (esperante: Adoras mi devote, ADORU - Ekumena Diserva Libro n-ro 381), Pange lingva gloriosi corporis mysterium, 5a strofo: Tantum ergo sacramentum (Riverence ni kliniĝu, ADORU 378) kaj la sekvenco Lauda Sion salvatorem (Laŭdu, Cion, vian Kriston, ADORU 380).

Historiistoj pri filozofio altiras atenton ankaŭ al alia grandinflua distingo, nome al la supereco de la intelekto kompare kun supereco de la volo en la intelekta/spirita vivo de la homo. La unua estas teoriigita de Tomaso kaj ties skolo, la dua preferita de Sankta Bonaventura kaj de la franciskana skolo. Por Tomaso la ĉefa celo de la homo estas "vidi Dion", dum por Bonaventura tio estas la "ami Dion". Por ambaŭ, tamen, la vero estas la bono, kaj la bono estas la vero.

Post morto[redakti | redakti fonton]

Tomaso de Akvino.

Kvankam lia filozofio, tomasismo, estis malakceptita dum lia vivo, post lia morto ĝi fariĝis la precipa filozofio de la universitatoj de la Okcidento ĝis la 17-a jarcento kaj de la Katolika Eklezio ĝis hodiaŭ. En la 14-a jarcento la nova sintezo estis belege esprimita en la poemo de Danto, La Komedio Dia. Post kelkaj jarcentoj de florado, tomasismo kiel skolo fariĝis malfekunda kaj fermita al novaj ideoj. Dum la 16-a jarcento, la Eklezio perdis potencon en norda Eŭropo (kie la Summa Theologica estis bruligita de Lutero), kaj dum la 17-a la fiziko kaj astronomio de Aristotelo estis malpruvita de Galileo. Kvankam tomasismo plejparte ne dependas de la malpruvita parto de Aristotelo, iom post iom ĝi perdis favoron. Sed eĉ post tri jarcentoj, nenia unuigita sistemo de filozofio leviĝis sur ĝiaj cindroj en la Okcidento.

Dum la 20-a jarcento, kiam la fendo inter scienco kaj religio fariĝis abismo, intereso pri tomasismo rekreskis. La tri plej konataj tomasistoj de la jarcento estis Jacques Maritain kaj Étienne Gilson, ambaŭ el Francio, kaj Mortimer Adler el Usono.

Ĉe nivelo pli profunda, pli kultura, la sintezo de tomasismo ebligis la kuniĝon de scienca kaj kristana penso. Tomasismo fariĝis la eniro por (greka) scienca penso en la kristanan Okcidenton, ebliginte al la Eklezio vidi sciencon ne kiel minacon. Samtempe, kristanismo ebligis sciencistojn kredi ke la universo estas laŭregula kaj racia, kaj tial sciebla kaj esplorebla tute per homa racio kaj sentumo. Kiel Stanley Jaki observis, moderna scienco estis mortnaskita en ĉiu ĉefa kulturo—greka, hinda, ĉina, egipta, ktp—escepte de la kristana Okcidento.

Se Tomaso vivus nuntempe, li estus plej suprizita de ŝtonoj el la luno, kiuj montras ke la ĉielo estas sama kiel la tero. Laŭ Aristotelo, la du estas tute malsamaj, la tero konstruita el la naturaj elementoj tero, akvo, aero kaj fajro, sed la ĉielo el elemento ĉiela, kvintesenco.

Kompreno de Tomaso helpas kompreni pli profunde katolikismon kaj, tiale, eŭropan literaturon, precipe inter 1300-1650. Ekzemple, Danto, Ŝekspiro kaj Joyce estis formigitaj de la tomasisma penso, spite de religia kredo.

Konsilo al la leganto[redakti | redakti fonton]

Super Physicam Aristotelis, 1595

Unue: la verkoj de Tomaso estas longegaj kaj por legi ilin oni devas havi disciplinon kaj firman volon. Oni ne povas legi, ekzemple, la volumojn de la "Summa Theologica" dum kelkaj vesperoj. Anstataŭe, oni devas legi ilin iom post iom, tagon post tago; regule, ade.

Due: scio pri la filozofio de Aristotelo, aŭ eĉ de mezepoka Eŭropo, estas tre utila por kompreni Tomason – ĉar li supozas ke oni scias la ĉefajn ideojn de Aristotelo. Sen tio, oni miskompenos Tomason kaj li konfuzigos onin. De Aristotelo, rekomendindas ke oni legu almenaŭ ĉi tiujn: Metafiziko, Fiziko, De Animo, Etiko, Kategorioj, kaj Posta Analitiko. Se oni povas legi plue, tio estus pli taŭga. Se mankas tempo por legi Aristotelon, tiam oni legu bonan enkondukon al Tomaso aŭ Aristotelo.

Trie: pri Summa Theologica, se oni deziras legi ĝin tute, onii devos trovi la tutan tekston en lingvo komprenebla. Ĉar ĝi estas tiom longa, ofte oni trovas tekston netutan, eĉ en biblioteko. Se al biblioteko ĝi mankas, oni serĉu en librovendejo brokanta aŭ katolika.

Ekzempleroj de Summa ofte ekzistas en originala latino, kaj se oni regas latinon, oni konsideru tion – la latino de Tomaso estas facila kaj legebla. Aldone, se oni regas la anglan, oni povas trovi la tutan tekston en la reto. Se Tomaso dormigas, onilegu la poezian esprimon de lia penso, La Dia Komedio de Danto.

Lia festotago estas la 28-a de januaro por katolikoj.

Konceptoj[redakti | redakti fonton]

Korespondismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korespondismo.

Sankta Tomaso de Akvino, kiu en Mezepoko reprenis la prian sciteorion de Aristotelo, parolis pri adaequatio rei et intellectus (korespondo inter la realo kaj la intelekto), kvankam malpliigante korespondismon per la aldono «cognitum est in cognoscente per modum cognoscentis» («la konataĵo prezentiĝas en la konanto pere de modoj liaj propraj).

(Citaĵo). “La koncepto pri la vero kiel korespondo (adaequatio) krom de Tomaso de Akvino estas akceptata de ĉiuj kiuj adheras al la realisma filozofio, kaj en la versio de Platono Aŭgusteno de Hipono, Karl Popper, kaj en tiu de Aristotelo, Tomaso de Akvino, Tarski, aŭ al la koncepto fenomenisma (Immanuel Kant kaj B. Mondin, Manuale di filosofia sistematica: Cosmologia. Epistemologia, vol. I, p. 263, Bologna, ESD.”

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. See Pius XI, Studiorum Ducem 11 (29a de junio 1923), AAS, XV ("non modo Angelicum, sed etiam Communem seu Universalem Ecclesiae Doctorem"). The title Doctor Communis dates to the fourteenth century; the title Doctor Angelicus dates to the fifteenth century, see Walz, Xenia Thomistica, III, p. 164 n. 4. Tolomeo da Lucca verkas en Historia Ecclesiastica (1317): "This man is supreme among modern teachers of philosophy and theology, and indeed in every subject. And such is the common view and opinion, so that nowadays in the University of Paris they call him the Doctor Communis because of the outstanding clarity of his teaching." Historia Eccles. xxiii, c. 9.
  2. McInerny, Ralph; O'Callaghan, John (5a de februaro 2018). Zalta, Edward N. (eld.). The Stanford Encyclopedia of Philosophy. Metaphysics Research Lab, Stanford University – via Stanford Encyclopedia of Philosophy. Alirita la 7an de junio 2019.
  3. "Reason and Faith: The Thought of Thomas Aquinas". Arkivita el la originalo en 13a de septembro 2013. Alirita la 7an de junio 2019.
  4. Internet Encyclopedia of Philosophy August 17, 2019. Arkivita el la originalo je 27a de Julio 2019. Alirita 17a de Aŭgusto 2019.
  5. Norman Geisler, Thomas Aquinas: An Evangelical Appraisal, Wipf and Stock Publishers, 2003, p. 26.
  6. Torrell 2005, p. 3.
  7. Hampden 1848, p. 14.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Stump 2003, p. 3.
  9. 9,0 9,1 “Thomas Aquinas”, The New Schaff-Herzog Encyclopedia of Religious Knowledge.
  10. Davies 2004, pp. 1–2.
  11. Grabmann 1963, p. 2.
  12. 12,0 12,1 12,2 Davies 2004, p. 2.
  13. Hampden 1848, pp. 21–22.
  14. Collison, Diane, kaj Kathryn Plant. Fifty Major Philosophers. 2a eld. New York: Routledge, 2006.
  15. 15,0 15,1 Hampden 1848, p. 23.
  16. Hampden 1848, p. 24.
  17. Hampden 1848, p. 25.
  18. . The Miraculous Cord of Saint Thomas Aquinas and the Angelic Warfare (en-US) (26a de Januaro 2011). Alirita 22a de Marto 2021.
  19. Hampden 1848, pp. 27–28.
  20. 20,0 20,1 Healy 2003, p. 2.
  21. Hampden 1848, p. 33.
  22. Stump 2003, p. xvi.
  23. Davies 1993, p. 5.
  24. Aquinas, Thomas. (2003) On Evil. Oxford University Press US. ISBN 0-19-509183-3.
  25. 25,0 25,1 Stump 2003, p. 4.
  26. Davies 2004, pp. 3–4.
  27. 27,0 27,1 Stump 2003, p. xvii.
  28. 28,0 28,1 Davies 2004, p. 4.
  29. 29,0 29,1 Healy 2003, p. 4.
  30. Torrell 2005, pp. 129–132.
  31. Acta Capituli Provincialis OP Anagnie 1265.
  32. 32,0 32,1 . Compendium historiae Ordinis Praedicatorum [microform]. Romae : Herder (4a de Decembro 1930).
  33. Mulchahey 1998, p. 279.
  34. Gregorovius, Ferdinand. “Ptolomaei Lucensis historia ecclesiastica nova, xxii, c. 24”, History of the City of Rome in the Middle Ages V. “Tenuit studium Rome, quasi totam Philosophiam, sive Moralem, sive Naturalem exposuit”.
  35. Summa theologiae, I, 1, prooemium: "Quia Catholicae veritatis doctor non-solum provectos debet instruere, sed ad eum pertinet etiam incipientes erudire, secundum illud apostoli I ad Corinth. III, tanquam parvulis in Christo, lac vobis potum dedi, non-escam; propositum nostrae intentionis in hoc opere est, ea quae ad Christianam religionem pertinent, eo modo tradere, secundum quod congruit ad eruditionem incipientium."
  36. 36,0 36,1 36,2 36,3 Davies 2004, p. 5.
  37. Brunacci.it – Le famiglie Brunacci.
  38. Beato Tommasello da Perugia su santiebeati.it.
  39. Mulchahey 1998, p. 323.
  40. Stump 2003, pp. 10–11.
  41. 41,0 41,1 Stump 2003, pp. 11–12.
  42. Thomas Aquinas. Reader, p. 9–11.
  43. McInerney, Against the Averroists, p. 10.
  44. Thomas Aquinas. Reader.
  45. Weisheipl, James. (1974) Friar Thomas D'Aquino: His Life, Thought, and Work. Doubleday.
  46. (27a de Februaro 1932) “Essay on St. Thomas Aquinas”, The Spectator. 
  47. . A Tale of Two Wonderworkers: St. Nicholas of Myra in the Writings and Life of St. Thomas Aquinas. International Theological Institute for Studies on Marriage and the Family Gaming, Austria. Arkivita el la originalo je 19a de Novembro 2018. Alirita 19a de Marto 2016. Arkivigite je 2018-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
  48. de Tocco & Le Brun-Gouanvic 1996; Kennedy 1912.
  49. Kennedy 1912.
  50. Davies 1993, p. 9.
  51. McBride, William Leon. (1997) The Development and Meaning of Twentieth-century Existentialism. Taylor and Francis. ISBN 0-8153-2491-X.
  52. Murray 2013, p. 27, Ch. 10.
  53. McInerny, Ralph; O'Callaghan, John (2018). "Saint Thomas Aquinas". En Edward N. Zalta (eld.). The Stanford Encyclopedia of Philosophy (Fall 2008 eld.) – via stanford.edu.
  54. 54,0 54,1 Healy 2003, p. 7.
  55. 55,0 55,1 Nichols 2002, p. 18.
  56. Hampden 1848, p. 46.
  57. 57,0 57,1 Healy 2003, p. 8.
  58. Thomas Aquinas, Reader, p. 12.
  59. Torrell 2005, p. 292.
  60. Hampden 1848, p. 47.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Davies, Brian (1993). The Thought of Thomas Aquinas. Oxford University Press. ISBN 0-19-826753-3.

——— (2004). Aquinas: An Introduction. Continuum. ISBN 0-8264-7095-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]