Sankta Willibald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Willibald (n. ĉ.700, m. ĉ. 787) estis anglosaksa sanktulo kaj episkopo de Eichstätt in Germanio.

La ĉefa fonto de informoj pri lia vivo estas la verkoj de Hygeburg (aŭ Hugeburc aŭ Huneberc), anglosaksa monaĥino kiu vivis en la malfrua 8-a jarcento.

Familio kaj frua vivo[redakti | redakti fonton]

Willibald naskiĝis en Wessex, Anglio, la 21-an de oktobro, ĉ. 700. Li estis frato de Valpurgo kaj Sankta Winibald, kiu iĝis abato de monaĥejo ĉe Heidenheim (Meza Frankonio). Li estis parenco de Sankta Bonifacio.

Kiam li havis tri jarojn li suferis pro grava malsano kiu preskaŭ mortigis lin. Liaj gepatroj ĵuris ke li enirus monaĥejon se li postvivus. Kiam li havis kvin jarojn, ili sendis lin al benediktana monaĥejo en Hampshire.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

En 722, kune kun sia patro kaj sia frato Winibald, Willibald komencis pilgrimi. Dum la sekvantaj dek jaroj li vizitis multajn landojn kaj estis eble la plej vojaĝinta anglosakso.

En Eŭropo Willibald kaj siaj kunuloj iris al Rueno, Francio kaj aliaj kristanaj sanktejoj, antaŭ ol atingi Italion, kie ili vizitis Lucca, Romon kaj aliajn urbojn. En Italio ili malsanis pro pesto sed ĝuis miraklan resaniĝon.

En 725 Willibald kaj Winibald velis de Napolo al Efeso, vizitante survoje Sicilion kaj Egipton. Post viziti la tombon de Sankta Johano la Evangeliisto en Efeso, ili iris al Patara kie ili pasis la vintron. Ili velis al Kipro, kie ili havis aŭdiencon kun greka episkopo kaj vidis la preĝejon de Sankta Johano la Baptisto, kiu konservis la supozatan kapon de tiu sanktulo.

Willibald kaj Winibald, kun sep nearmataj kunuloj, reiris al Azio. Tie ili estis dum iom da tempo malliberigataj de la saracenoj, kiuj neniam renkontis iun ajn anglosakson kaj kredis ke ili spionas. Viro kaj sia filo, kiu deziris savi siajn animojn, donis al ili manĝaĵojn. Fine hispano aŭdis novaĵojn pri ili, kaj petis lian fraton (kiu estis reĝa ĉambelano) peticii la reĝon por ilia liberigo. La reĝo konsentis, kaj ili pluveturis al Damasko kaj la Sankta Lando. Tie Willibald subite perdis sian vidpovon, sed post du monatoj mirakle regajnis ĝin dum li preĝis en Jerusalemo antaŭ la supozata kruco de Jesuo Kristo.

Post iom da tempo Willibald velis al Konstantinopolo. Li iris al Niceo por studi dokumentojn pri la 1-a Koncilio de Niceo. Li pluvelis al Sicilio kaj Napolo, kiun li atingis ĉ. 732. Li pasis dek jarojn en la benediktana monaĥejo Monto Kasino kaj alia itala monaĥejo kie li servis kiel sakristiano, dekano kaj pordisto.

Lia abato Petronax estis alvokata al Romo kaj Willibald akompanis lin. Willibald priparolis siajn vojaĝojn al la papo, Gregorio la 3-a. Sankta Bonifacio petis Gregorion permesi ke Willibald misius en Germanio.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Bonifacio sendis Willibald al Eichstätt, kampara regiono kun nur eta preĝejo. Tie Bonifacio ordinis Willibald, kiu komencis misii.

Bonifacio alvokis Willibald al Turingio. Survoje li renkontis sian fraton Winibald por la unu fojo ene de ok jaroj. En Turingio la 42-jara Willibald konsekriĝis kiel episkopo de Eichstätt.

En 742 Willibald kaj Winibald fondis monaĥejon ĉe Heidenheim (Meza Frankonio), kaj Winibald iĝis la unua abato. La monaĥejo enhavis kaj virojn kaj virinojn, kaj, post la morto de Winibald, Valpugo (fratino de Willibald kaj Winibald) iĝis abatino.

Willibald estis multe vizitata de gravuloj kiu deziris aŭdi pri liaj vojaĝoj. Li mortis ĉ. 787 kaj entombiĝis en la katedralo de Eichstätt. Lia fest-tago estas la 7-a de julio, kvankam ĝi ne aperis en la oficiala kalendaro de la romkatolika eklezio.