Sanktalucia parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sanktalucia parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Dendroica
Specio: 'D. delicata'
Dendroica delicata
(Ridgway, 1883)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sanktalucia parulio (Dendroica delicata) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas endemia de Insulo Sankta Lucio.

Tiu specio estis iam konsiderata kiel subspecio de la Adelajda parulio, Dendroica adelaidae kiu siavice estis origine konsiderata sola specio, D. adelaidae, kun tri populacioj en Barbudo (338 km el Puerto-Riko), Puerto-Riko kaj Insulo Sankta Lucio (563 km el PR) sed neniu populacio en intermezaj insuloj. Ĉiu de tiuj iamaj populacioj estis konsiderata kiel subspecio, D.a. subita, D.a. adelaidae kaj D.a. delicata respektive. Tiuj subspecioj estis poste en 2000 suprenigitaj al rango de specio fare de la AOU kiel la Barbuda parulio (Dendroica subita), la Sanktalucia parulio (Dendroica delicata) kaj la Adelajda parulio.[1]

La Sanktalucia parulio havas grizajn suprajn partojn kun blueca aŭ ardezkoloreca nuancoj kaj flavaj subaj partoj kaj blankecaj subpugo kaj subvosto. La specio havas flavan superokulan strion supre borditan je nigro kaj flavan subokulan makuleton kiel duonluno aŭ duonokulringo pli larĝan ol ĉe aliaj samgenranoj; same estas du griznigrecaj strioj nome unu traokula kaj alia subokula ĉirkaŭ la flava subokula makulo. En flugiloj videblas du blankaj flugilstrioj (el kiuj la supra pli larĝa kaj videbla). La beko estas rekta kaj pintakra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Staicer, Cynthia A. (October 1996). "Acoustical features of song categories of the Adelaide's Warbler (Dendroica adelaidae)", gazeto : The Auk, volumo : 113, numero : 4, paĝoj : 771–783
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj