Sanktejo à répit

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sanktejo à répit estas sankta loko trovebla en kelkaj landoj de tradicio katolika, kie oni kredis ebla la revenigon al vivo de infana kadavro, ĵus mortinta.

La à répit[redakti | redakti fonton]

Laŭ popola plua kredo, malgraŭ ĝia neoficialeco, disvastiĝinta precipe en iuj regionoj de Francio kaj Norda Italio, Svisio, Aŭstrio, Bavario, Belgio..., estus, por infano mortnaskita, momenta reveno al vivo por ricevi la bapton ne ricevitan en la momento de la almondiĝo ĉar jam morta. Baptite, la infano re-mortus definitive sed povos aliri la paradizon anstataŭ resti izolita en la limbo en kiu oni vivas ja sed senigite je la dia beatiga vizio.

Rilate la esprimon à répit, franclingva esprimo eble origine de Pikardio, ŝajnas ke ĝi signifus pliprecize, aŭ ankaŭ, “spiron”: spiro, revivo kiun multaj kredis vidi reflorinta laŭmomentete sur la vizaĝo de la infano dum la ceremonio "reviviganta" en la sanktejo.

Sed la à répit eblis nur en iaj sanktejoj, plejparte konsekritaj al la Virgulino aŭ la Patrineco de Maria, al kies kompato la gepatroj konfidis la animon de sia nebaptita infano. Tiuj sanktejoj ekaperis sur la religia scenejo ekde la fino de la 13a jarcento kaj altiris devotulojn ĝis proksimume la fino de la Unua mondmilito en regionoj de okcidenta Eŭropo. Kultivistoj kaj antropologoj de religiaj ritoj kalkulas ke, la nombro de tiuj sanktejoj atingis ankaŭ la nombron de centoj kaj ke, kvankam perdintaj tiun specifan karakteron, eĉ hodiaŭ ili estas lokoj de kulto.

La praktiko de la à répit[redakti | redakti fonton]

La korpo de la mortnaskita infano estis haste portita, de patro aŭ de parencaro aŭ najbaro, al la sanktejo kaj metita antaŭ la altaro de la Virgulino, fervore preĝata de ĉiuj kune kun la loka pastraro. La ceremonio kredidis, ke la infano revenas al vivo por momento apenaŭ longa por la verŝado de la bapta akvo. Foje, facile oni estis puŝite vidi movojn aŭ malfermon de okuloj en la kadavreto, ŝanĝiĝon de vizaĝo-koloro, viscermovoj... En la arkivoj de kelkaj sanktejoj oni konservas memoraĵojn kaj spurojn de tiuj supozitaj mirakloj. Tuj post la ceremonio la kadavreton oni kuŝigis en la tombo, foje apud la sanktejo, dum la gepatroj certiĝis ke mem renkontos en la eterna vivo de la beatiga pridia vizio la beatan animon de ilia infano!

La sinteno de la Eklezio antaŭ la sanktejoj à répit[redakti | redakti fonton]

La sinteno de la Eklezio estis ambigua. La aŭtoritata konduto variis laŭepoke, laŭloke, laŭespiskope, laŭsinode: episkopo toleris, sekvulo malkuraĝigis, sinodo de Langres (1452) kune kun tiu de Sens (1524) kondamnis; Episkopoj de Liono (1577), Besançon 1656), kaj de Toul (1658) kritikis sed praktike ŝajnigis ne vidi.

La papoj komencas interveni nur 1729, antaŭ la granda kresko de tiuj sanktejoj en la zonoj de centra Eŭropo, eĉ ĉe abatejoj. Benedikto la 14-a kondamnis la praktikon de la répit-bapto konsiderigante ke “la vivsignoj” rakontitaj ne sufiĉas por doni la baptan sakramenton, ankaŭ kiam la atestantoj pri reanimiĝo de la infano estas multaj. La papo iom amuzige deklaras ke “neniu ĝis nun observis kaj rimarkis kriojn kaj ĝemojn, kiuj estus sendiskutaj vivsignoj”.

Tamen la ĝustiga papa interveno ne multe efikis, kelkaj episkopoj hezitis, eble por ne troviĝi tro izolitaj el sia popolo ankrita je siaj konvinkoj kaj devotecoj.

Kial naskiĝis la sanktejo à répit[redakti | redakti fonton]

La “neceso” de la bapto por meriti la savon estas inokulita de la evangelio; sed kelkaj teologoj, eble por urĝi la observon de la precepto ĉe fideluloj, tiom kreskigis tiun gravecon ke la bapto fariĝis kondiĉo necesa: kiu, eĉ sen sia kulpo, ne ricevis la bapton tiu ne povas havi komunumecon kun Dio. Eĉ kelka teologo subtenis ke, la infano nebaptita estas destinita al la eterna sufero... La popola porjusteca instinkto, helpe de aliaj teologoj, imagis lokon neŭtran por tiuj nebaptitoj: ne la infero sed naturfeliĉa loko, la Limbo. Sed ankaŭ la Limbo ne kontentigis ĉar la kredanta fidelularo volis kaj sentis ke la postmorta pridia vizio estas la elekto por ĉiuj: el tio la rito de la bapto à répit.

Kontribuis al la firmiĝo de la stranga koncepto ankaŭ Sankta Aŭgusteno de Hipono per sia rakonto pri katekumano mortinta antaŭ la bapto... sed pormomente reviviĝinta por ke li ricevu la bapton.

Sed la tre kritikita Limbo trovis la mortan trafon (20 de aprilo 2007) en la Internacia Teologia Komisiono de la Katolika Eklezio kiu deklaris ke la koncepto mem de Limbo – loko aŭ kondiĉo de la neelaĉetitoj de Kristo – limigas la universalecon de la savo liverita de Kristo kaj, do, ne povas esti vero revelaciita kaj do ne dogmo. Kaj la Sankta Sidejo, iniciate de papo Benedikto la 16-a, malpermesis al la katolikaro ĉiun instruon pri Limbo kiel eklezian doktrinon, jam cetere ignoritan en la Katekismo de la Katolika Eklezio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jacques Gélis, L’arbre et le fruit. La naissance dans l’Occident moderne, XVIe-XIXe siècle, Paris, Fayard, 1984.
  • Jacques Gélis, Les enfants des limbes. Mort-nés et parents dans l’Europe chrétienne, Paris, Audibert, 2006.
  • Fiorella Mattioli Carcano, Santuario à répit, Priuli & Verlucca, 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Les enfants mort-nés (La mortnaskitaj infanoj)
  • [2]