Mormonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mormonoj estas la anoj, praktikistoj, sekvantoj, aŭ eroj de kristana religia branĉo nomita mormonismoMovado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

Plej ofte, la termino temas pri la komunumo kun la nomo Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kiun fondis Joseph Smith 1830 en Usono. Ilia religia centro troviĝas en Sallaga Urbo.

Mormonoj estas religia kaj kultura grupo ligite al Mormonismo, la ĉefa religia branĉo de la movado de la Lastaj Tagaj Sanktuloj de restarigita kristanismo, kio devenis de la vizioj de Joseph Smith en norda NovJorko-stato dum la jardeko de 1820. Post la morto de Smith en 1844, Brigham Young elkondukis la mormonojn al loko, kio poste iĝis la Utaho-Teritorio de Usono. Hodiaŭ mormonoj estas konsiderata kiel anoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Kelkaj mormonoj ankaŭ estas aŭ sendependaj aŭ ne-praktikantaj. La centro de mormona kultura influo ekzistas en Utaho, kaj Norda Ameriko havas pli Mormonojn ol ajna alia kontinento, kvankam plejparto de mormonoj loĝas ekster Usono.

Mormonoj evoluigis fortan senton de komunumo kiu fontas el ilia doktrino kaj historio. Dum la 19-a jarcento mormonaj konvertiĝuloj inklinis alkolekti sin al centra geografia loko ĉe Utaho. Inter 1852 kaj 1890 malplimulto de mormonoj nekaŝe praktikis pluralan geedzecon, formo de religia poligamio. Mormonoj dediĉas grandajn kvantojn da tempo por servi en sia eklezio kaj ankaŭ donas grandajn rimedojn por helpi popolojn kiam katastrofoj naturaj okazas. Multaj junaj Mormonoj de ambaŭ genroj decidas servi plentempajn prozelitigajn misiojn, viroj por 2 jaroj kaj virinoj por 18 monatoj. Ankaŭ pliaĝa senedzuloj kaj geedzaj paroj servas divers-specajn misiojn tra la mondo.   Mormonoj havas la sanleĝon, nomita "la Vorto de Saĝeco", kiu evitas alkoholajn trinkaĵojn, tabakon, kafon, teon, kaj aliajn dependigajn substancojn. Ili emas vivi tre famili-oriente, kaj havas fortajn rilatojn trans generacioj kaj kun etendita familio. Tio manifestiĝas pro ilia kredo, ke familioj povas esti ligiĝitaj kune post la morto kaj dum la tuta eterneco. Mormonoj ankaŭ obeas la leĝon de ĉasteco, kio postulas ke ili sindetenas seksajn rilatojn ekster geedzeco kaj fideleco ene ĝi.

Mormonoj konsideras sin kiel kristanaj, kvankam kelke da iliaj kredoj nesamas je tradicia kristanismo. Ili kredas ke la Biblio estas la vorto de Dio, kaj ankaŭ ke aliaj libroj estas partoj de la Sanktaj Skriboj, kiel la Libro de Mormon. Mormonoj havas unikan komprenon de kosmologio, kaj kredas ke ĉiuj personoj spirit-naskiĝis kiel spiritinfanoj de Dio. Ili kredas ke revenante al Dio postulas sekvante kaj obeante la ekzemplon de Jesuo Kristo, kaj akceptante lian pekliberigo per ordinoj kiel bapto, konfirmacio kaj komunio (nomita sakramento). Mormonoj kredas ke la preĝejo de Kristo estis restarigita de Jesuo Kristo per lia prefeto, Joseph Smith, kaj ke ĝi nun estas gvidata de vivantaj profetoj kaj apostoloj. Centra al mormona fido estas la kredo ke Dio gvidas sian popolon per ĉi tiuj profetoj kaj respondas iliajn preĝojn.[1]

1. Malstrike tradukita el artikolo "Mormons" en en.wikipedia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mormons" en en.wik