Sano. Strategio por ŝanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sano. Strategio por ŝanĝo estas fakverko de Mário M. Chaves pri socia medicino eldonita de Brazila Esperanto-Ligo en 1988, kaj tradukita de Paulo Sérgio Viana el la originala portugallingva titolo Saúde: uma estratégia de mudança.

En tiu verko, la aŭtoro uzas ne nur sian longan kaj valoran sperton en la teknika helpo de Fondaĵo Kellogg kaj aliaj organoj, sed ankaŭ kaj precipe siajn multajn kontaktojn kaj partoprenojn en la pluraj ŝanĝoj, kiuj nun okazas en la mondo. Li helpas ĉiujn, fakuloj kaj nefakuloj, ordigi sian penson kaj metodigi sian agandon cele al socia sano.

Doktoro CHAVES permesis ne nur la senkopirajtan tradukon al Esperanto, sed ankaŭ la tradukojn pere de Esperanto al aliaj lingvoj.