Sanskrito
El Vikipedio
Nomo: Sanskrito (Sanskrtaṃ)
Parolantoj: inter 500 kaj 100 000
Lando: Barato
Skribo: silabaro devanāgarī
Sanskrito estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike korekta" lingvo, estas sankta lingvo de pli da 1 miliardo da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la theravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel duan lingvon, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.
Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.
Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)
La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn.
Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sankhjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano).
Ekde la 18-a jarcento, oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.
Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Sri-Lanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.
[redaktu] Esperantaj vortoj el sanskrito
Ĉefe rilate al hindiaj religioj: avataro, Barato, bodisatvo, Budao, Budho, jogo, jonio, lingamo, nirvano, palio, prakrito, sanskrito, ŝaktio
[redaktu] Vidu ankaŭ
La sanskritlingva vikipedio havas la adreson <http://sa.wikipedia.org/wiki>.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Sanskrit Documents Dokumentoj kaj lerniloj (angle)
- sanskrito en la barata enciklopedio Asinah (angle)
| Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |

