Sant'Angelo di Brolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sant'Angelo
Sant'Angelo di Brolo
Sant'Angelo di Brolo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco ME Mesino
Geografia situo 38° 7′ N, 14° 53′ O (mapo)38.11666666666714.883333333333Koordinatoj: 38° 7′ N, 14° 53′ O (mapo)
Alto super marnivelo 314 m
Areo 30 km²
Loĝantaro 2760 (2023)
Loĝdenso 91 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Brolo, Ficarra, Gioiosa Marea, Librizzi, Montagnareale, Piraino, Raccuja, San Piero Patti kaj Sinagra
Patrono ĉefanĝelo Mikaelo
Festa tago 29-a de septembro
Nomo de loĝantoj santangiolesi
Poŝtkodo 98060
Imposta kodo I283
Kodo laŭ ISTAT 083088
Telefona prefikso 0941
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Sant'Angelo di Brolo (sicilie Sant'Àncilu i Brolu) estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Kristana patrono estas la Ĉefanĝelo Miĥaelo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Komence de 2023 en la komunumo vivis 2 760 loĝantoj sur areo de 30,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 91 loĝantoj/km².[1]. La ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrikulturo kaj tipaj metilaboroj aŭ sur la produktado de la fama "Salame Sant'Angelo IGP".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sant´Angelo di Brolo situas je 75 kilometroj okcidente de Messina kaj ĉirkaŭ 130 kilometres (81 mi) oriente de Palermo.

Najbaraj komunumoj estas Brolo, Ficarra, Gioiosa Marea, Librizzi, Montagnareale, Piraino, Raccuja, San Piero Patti kaj Sinagra.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sant'Àncilu i Brolu estas riĉa je historio, arto kaj kulturo. La nomo de la vilaĝo rilatas al la Eklezio de Sankta Anĝelo kaj al la termino "Brolum" kiu signifas "kultivita kampo" derivata de la mezepoka latina lingvo. Historiaj spuroj aludas al la ĉeesto de katolikaj kaj ortodoksaj ritoj, kiuj ankaŭ klarigas la ekziston de preĝejoj kaj monaĥejo[2].

Transporto[redakti | redakti fonton]

Je 12 kilometroj de Sant'Angelo troviĝas la aŭtovojo A20/E90.

La loko ne havas fervojan konekton.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kultivado en formo de terasoj.

Multaj preĝejoj, akvomueliloj kaj la mezepoka kastelo Piano Croce.

Muzeo de Arto Sankta kaj Muzeo de Anĝeloj en kiu videblas pentraĵoj kaj skulptaĵoj de italaj artistoj pri la temo anĝeloj. En tiu lasta muzeo konserviĝas letero de eks-prezidento Barack Obama pro tio ke la komunumo organizis rememoran eventon honore la la viktimoj de la Masakro en la elementa lernejo Sandy Hook en Usono.

Sant'Angelo di Brolo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Città Esperantista[redakti | redakti fonton]

La sponsoroj estas la Itala Esperanto-Federacio kaj la municipoj Sant'Angelo di Brolo kaj Librizzi, kiuj per komuna rezolucio proklamis sian municipon 'Città Esperantista" (Esperantista Urbo)[3] [4][5].

Internacia arta kaj poezia konkurso[redakti | redakti fonton]

Ekde 2014 okazas ĉiujare internacia poezia konkurso ("Poezio el ĉiuj ĉieloj - Poesia de tutti i cielli) en du lingvoj (itala kaj Esperanto) organizatan de la literatura kaj arta asocio Concorsi di Samiedano, sub instigo de la itala kaj esperantista verkisto Giuseppe Campolo. Dum la premio-ceremonio en 2019, okazinta en la komunuma teatrejo de Sant'Agnelo di Broloestis, estis kanto en Esperanto kiu nomiĝas "Una ballata per l'Esperanto"[6]. La poemoj estas eldonataj en du lingvoj de la eldonejo Eva (Edizioni Eva)[7].

La sesa konkurso okazis en 2020 kun speciala premio por la poemo temanta pri sociala malkomforto kaj ĉia subpremo, kaj alia premio por la plej bela soneto[8][9].

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo ĝemeliĝis kun 12 aliaj lokoj en Italio kiuj ankaŭ portas la nomon Sant'Angelo, ekzemple Sant’Angelo dei Lombardi.

Eventoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]

  • Festa Patronale di San Michele Arcangelo, la 28/29-a de septembro.
  • Festo de la elmigrantoj kaj reuniĝo de la Sanktuloj (ĉiuj du jaroj).
  • Festa del Crocifisso, la 3-an de majo
  • Sagra della Nocciola, la 12-an de aŭgusto.
  • Festa della Porchetta/Festo de la porketo, la 18-a de aŭgusto.
  • Torneo di Calcetto "San Silvestro", en la somera periodo.
  • Festa della Madonna del Tindari, contrada San Silvestro, la 7/8-a de septembro.
  • Music Con-te-st, same en la somera periodo .
  • Ralio dei Nebrodi.
  • Internacia poezia konkurso (itala kaj Esperanto), lanĉita ĉiujare en aprilo kaj premio-evento en oktobro[10].

Famuloj[redakti | redakti fonton]

  • Armando Saitta (1919-1991), fama historiisto kaj literatura kritikisto, membro de diversaj akademioj, interalie de la prestiĝa Nacia Akademio de Linkoj.
  • Rosario Pintaudi, papirologo, direktoro de la Biblioteca Laurenziana di Firenze.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it) Datumoj de ISTAT
  2. (it) S. Angelo di Brolo Arkivigite je 2020-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (it) Sant’Angelo di Brolo e Librizzi “Città EsperantistE” con delibere delle Giunte[rompita ligilo], Mondonuovonews.com, 2017.
  4. (it) I concorsi di Samideano - premi internazionali di letteratura e arti Arkivigite je 2022-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (Konkursoj de Samideano, internaciaj premioj de literaturo kaj artoj), Napoli Cultural Classic, la 25-an de aprilo 2015.
  5. (it) Liriche in Esperanto. Ecco i poeti vincitori, Cronaca di Messina, la 5-an de spetembro 2015
  6. Fine de la video estas la kanto "Una ballata per l'Esperanto"
  7. (it) Poesia da tutti i cieli – IV edizione Arkivigite je 2020-03-02 per la retarkivo Wayback Machine (reglamento de la konkurso kaj aliĝilo), Concorsiletterari.net, la 21-an de marto 2017.
  8. La Konkursoj de Samideano: sesa eldono, HeKo 729 8-A, la 9-an de marto 2020.
  9. Poezio el ĉiuj ĉieloj - sesa fojo 2020
  10. Poezio el ĉiuj ĉieloj, 5-a eldono (2019)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]