Sant'Antonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sant'Antonio
Blazono de Sant'Antonio
Blazono de Sant'Antonio
Blazono de Sant'Antonio
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46° 10′ 10″ N 9° 3′ 40″ O / 46.16944 °N, 9.06111 °O / 46.16944; 9.06111 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 10″ N 9° 3′ 40″ O / 46.16944 °N, 9.06111 °O / 46.16944; 9.06111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 214
Areo 33,58 km²
Alteco 822 m super marnivelo
Poŝtkodo 6583
Komunumkodo 5018
Mapo de Sant'Antonio
Mapo de Sant'Antonio
Mapo de Sant'Antonio

Sant'Antonio estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 214 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Melera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sant'Antonio situas en la supro de la Valo Morobbia, proksimume 6 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Belinzono. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Carena, Carmena, Cascina Nova, Melera, Melirolo, Monti del Dosso, Monti di Moneda, Monti di Ruscada kaj Vellano, kaj diversaj alpopaŝtejoj. Sube de Carmena la rivero Morrobia estas baraĵita al malgranda baraĵlago.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,58 km², de kiuj 81,6% estas kovritaj de arbaro, 7,6% servas por agrikulturo kaj 1,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sant'Antonio limas en nordo al Arbedo-Castione, en nordoriento al Roveredo (Kantono Grizono), en oriento al Gravedona ed Uniti (Italio), en sudsudoriento al San Nazzaro Val Cavargna, en sudo al Cavargna (Italio), en sudokcidento al Ponte Capriasca, en okcidentosudokcidento al la interkomuna teritorio de Cadenazzo kaj Monteceneri, en okcidento al Pianezzo, kaj en nordokcidento al Belinzono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sant'Antonio situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de saka vojo tra la Valo Morobbia. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas proksimume 10 kilometrojn okcidente en Camorino. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de buslinio al Belinzono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sant'Antonio datiĝas el la jaro 1371 per mencio de la pastra preĝejo SS. Antonio Abate e Abbondio. Dum mezepoko Sant'Antonio apartenis al la komunumo Vallemorobbia, kiu apartenis al la Grafejo Belinzono kaj post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo fine de la 15-a jarcento al ties Voktejo Belinzono. La komunumo Sant'Antonio estis kreita en la jaro 1831 per la divido de la malnova Najbararo Valo Morobbia al la tri novaj komunumoj Pianezzo, Sant'Antonio kaj Vallemorobbia in Piano. De 1464 ĝis 1831 en Carena ekzistis ferominejo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]