Santa Bárbara
El Vikipedio
Santa Bárbara estats unu el la 18 departementoj de Honduro, troviĝante en la nordokcidenta parto de tiu lando. Santa Bárbara eble estas plej bone konata kiel la loko de la Lago de Yojoa.
La departementa ĉefurbo estas Santa Bárbara, kaj la departemento kovras areon de 5115 km² entute. En 2005 ĝi havis taksitan popolnombron de 368.298.
Santa Bárbara estas unu el la sep originalaj departementoj de Honduro, fondite je la 28-a de junio, 1825. En 1893 tiama Hondura prezidento Domingo Vásquez dividis la departementon, tiel kreante la departementon Cortés.
Municipoj [redakti]
- Arada
- Atima
- Azacualpa
- Ceguaca
- Chinda
- Concepción del Norte
- Concepción del Sur
- El Nispero
- Gualala
- Ilama
- Las Vegas
- Macuelizo
- Naranjito
- Nueva Frontera
- Nuevo Celilac
- Petoa
- Protección
- Quimistán
- San Francisco de Ojuera
- San José de Colinas
- San Luis
- San Marcos
- San Nicolás
- San Pedro Zacapa
- Santa Bárbara
- Santa Rita
- San Vicente Centenario
- Trinidad

