Santa Clara (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Santa Clara, Kalifornio)

Ne konfuzu Santa Clara-n kun Santa Clarita!

Santa Clara
la kongresejo
la kongresejo
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Santa Clara
Telefonkodo 408
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 127 647  (2020) [+]
Loĝdenso 2 677 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 21′ N, 121° 58′ U (mapo)37.35-121.96666666667Koordinatoj: 37° 21′ N, 121° 58′ U (mapo) [+]
Alto 72 m [+]
Areo 47,67 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Santa Clara (Kalifornio)
Santa Clara (Kalifornio)
DEC
Santa Clara
Santa Clara
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Santa Clara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Clara, California [+]
vdr

Santa Clara estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en la samnoma kantono. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 127 647 loĝantoj sur areo de 47,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 677 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santa Clara situas sur la marborda ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato. Ĝi troviĝas en Silicon Valley.

la hispana misiejo Santa Clara
sidejo de la firmao McAfee en Santa Clara
la biblioteko de Santa Clara

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiun lokon ektrovis la unua eŭropano en 1769. Tiam indianoj vivis tie. Santa Clara fondiĝis en 1777 kiel katolika misio, urbiĝis en 1852. La loknomo venis de patrono de la misio. La loĝantoj longe kulturis fruktojn kaj legomojn. En 1906 sismo okazis kaj mortis ĉirkaŭ 100 homoj. La historio ŝanĝiĝis en la 1960-aj jaroj, tiam la semikonduktaĵo-industrio aperis en la valo. La urbego estas hejmo de ĉefsidejo de Intel kaj aliaj gravaj firmaoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Santa Clara havas du gravajn fervojajn stacidomojn, sed la urbego ne havas propran flughavenon. La loĝantoj uzas la proksiman flughavenon de San Jose (Kalifornio).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Santa Clara situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C, en julio kaj aŭgusto averaĝe 28 °C, en decembro averaĝe 5 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 400 mm.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Larĝa panoramo pri parko en Santa Clara