Santa Cruz de Mudela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Santa Cruz de Mudela
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13730
Retpaĝaro www.mataro.org
Politiko
Urbestro José Luis Fuentes Gavilán (PSOE), 2011
Demografio
Loĝantaro 4,614  (2010)
Loĝdenso 34,28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 39′ N, 3° 28′ U (mapo)38.645277777778-3.4672222222222Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 38° 39′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 134,60 km² (13 460 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de Mudela (Tero)
Santa Cruz de Mudela (Tero)
DEC
Santa Cruz de Mudela
Santa Cruz de Mudela
Situo de Santa Cruz de Mudela
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de Mudela [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Santa Cruz de Mudela estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas santacruceños. La censita populacio en 2010 estis de 4.614 loĝantoj kaj la denseco estas de 34,28 loĝ/km².

Situo

Santa Cruz de Mudela estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Sierra Morena en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 323 m; je 65 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, je 166 km el Toledo, regiona ĉefurbo, kaj je 215 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 134.60 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°38′43″ N 3°28′02″ Ok.

Geografio

La teritorio estas ebena kaj nur sude aperas deklivaroj de Sierra Morena. La rojo Rambla de Santa Cruz, nur sezona akvokolektejo de la rojoj de la teritorio, estas la ĉefa akvokolektejo; ĝi estas alfluanto de la rivero Gvadiano, tra ties alfluante Jabalón.

La klimato estas de tipo mediteranea-kontinenta kaj konsistas el malvarmaj vintroj kaj varmaj someroj, de malmultaj precipitaĵoj.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio

En la nordo de la teritorio oni trovis restaĵojn de antaŭromiaj setlejoj de iberoj. Plej verŝajne romianoj alkutimigis la kultivon de la vitoj. Kaj eble pro tio la areo ne prosperis en eepoko de araboj, kiuj ne uzis tiom vinon kaj dediĉis sin la kampojn nur al cerealoj por la regno de Toledo. Ĉirkaŭ 1212 kristanoj kaj ĉefe la Ordeno de Kalatravo konkeris la teritorion kaj reloĝigis ĝin. Post la Milito de Granado la teritorio iĝis reĝa.

Ekde 1538 oni kreis la markistitolon de Sankta Kruco sideje en tiu vilaĝo, kies markisoj estis gravaj en la historio de Hispanio, kaj ankoraŭ ties palaco en Madrido estas sidejo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj. Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la 5an de junio de 1808 la loĝantoj de Santa Cruz de Mudela atakis la francajn trupojn, el kiuj mortigis pli da cento kaj prizonigis pli da alia cento el 700 soldatoj, kies majoritato fuĝis. Poste (novembre) el la vilaĝo la hispana armeo preparis la batalon de Ocaña.

Vidindaĵoj

  • Eksterordinara kvadrata taŭrludejo, el 1641 kaj konsiderata la dua plej antikva en Hispanio.

Notoj


Vidu ankaŭ