Santa Cruz de Paniagua
Santa Cruz de Paniagua | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio • urbeto | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10661 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ángel Cervigón Mata (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 331 (2008) | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 12′ N, 6° 20′ U (mapo)40.1925-6.3397222222222Koordinatoj: 40° 12′ N, 6° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 476 m [+] | ||
Areo | 83,81 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de Paniagua [+] | |||
Santa Cruz de Paniagua (Sankta Kruco de Pano kaj Akvo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas popole cebolleros (cepemuloj). La censita populacio en 2008 estis de 331 loĝantoj.
Situo
Santa Cruz de Paniagua estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 476 m; je 101 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 161 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Plasencia je 37 km. La areo de ties teritorio estas de 83,81 km².
Santa Cruz de Paniagua limas kun:
- Pinofranqueado norde.
- Casar de Palomero nordoriente.
- Palomero kaj Cerezo oriente.
- Santibáñez el Bajo sudoriente.
- Aceituna sude.
- Pozuelo de Zarzón sudokcidente.
- Villanueva de la Sierra okcidente.
- Torrecilla de los Ángeles nordokcidente.
Geografio
Nordokcidente estas la montaretoj de Gorrero kaj Ángeles (la anĝeloj), kie komencas la deklivoj de la Sierra de Gata; la municipo havas averaĝan altitudon de ĉirkaŭ 450 m kaj la plej alta punkto estas El Castillejo (La kasteleto), je 673 m.
La flaŭro estas propra de la mediteranea arbaro: hegemonias anzinoj, korkokverkoj, cistoj, erikoj, pinoj, ktp., kaj ankaŭ la faŭno estas karaktera de la regiono.
Klimato
Estas ne tro varmaj someroj kaj relativa abundo de pluvo vintre kaj printempe, kio permesas la rojon pluhavi iom da akvo somere.
Hidrografio
La Rivera del Bronco, alfluanto de la rivero Alagón estas la plej grava rivero. Alia rojo ne tiom grava estas la Rojo de Santa Cruz.
Demografio
Demografia evoluo de Santa Cruz de Paniagua inter 1900 kaj 2007 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | |||||||||||||||
733 | 873 | 767 | 737 | 1011 | 1142 | 1026 | 717 | 579 | 487 | |||||||||||||||
1996 | 1999 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | ||||||||||||||||
478 | 488 | 437 | 417 | 399 | 390 | 378 | 372 | 346 |
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado. Hegemonias olivoj por oleo ege bonkvalita, sed prefere oni rikoltas la olivojn verdajn por manĝado, ĉar tio estas pli enspezodona. Oni produktas ankaŭ vinon. En brutobredado ŝafoj, bovoj kaj porkoj.
Monumentoj
- Preĝejo del Salvador (la savinto), de la 16a jarcento, ĉe la Placo de Hispanio; la sonorilturo estas separata de la resto de la preĝejo.
- Preĝejo de Santa María Magdalena, de la 17a jarcento kaj reformita en la 19a jarcento, en El Bronco. Lignaj traboj.
- Ermitejo de Dios Padre, eta konstruaĵo el ŝtono de la 16a jarcento.
- Ermitejo del Cristo, neuzata, kvadrata.