Santa Cruz de la Sierra (Cáceres)
| Santa Cruz de la Sierra | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Hispanio | |
| Regiono | Ekstremaduro | |
| Provinco | Cáceres | |
| Retpaĝaro | [] | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 274 (2008) | |
| Geografio | ||
Santa Cruz de la Sierra (Sankta Kruco de la Montareto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas santacruceños. La censita populacio en 2008 estis de 274 loĝantoj.
Situo [redakti]
Santa Cruz de la Sierra estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 604 m; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 70 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Ĝi estas ĉe la aŭtoŝoseo el Madrido al Lisbono, post preterpaso de Trujillo en direkro al Mérida. Estas je la nordo de monto videbla de malproksime en la ebenaĵo.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio kaj vidindaĵoj [redakti]
Estas restaĵoj de la Neolitiko, la epoko de Romia Imperio kaj visigotoj nome marmora pilastro. De la epoko de araboj estas sur la montopinto restoj de kastelo, domoj kaj tombejo.
En la epoko de la Konkero de Ameriko ludis gravan rolon Ñuflo de Chaves, ano de tiu municipo kaj fondinto de la urbo de Santa Cruz de la Sierra en Bolivio, kiu prenis nomon el tiu eta vilaĝo. Nun ambaŭ lokoj estas ĝemelitaj.
En ruinoj estas monaĥejo de la 17a jarcento, kun restaĵoj de murpentraĵoj kaj skulptaĵo de Sankta Aŭgusteno el granito. La preĝejo estas de la 16a jarcento.