Santa Elena (Yucatán)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Santa Elena

066 Esperanto Yucatán.png

Blazono

Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Kodo laŭ INEGI 31 066
Demografio
Loĝantaro 3617
Geografio
Koordinatoj
20°9′N 89°36′U  /  20.15°N, 89.6°U / 20.15; -89.6 (Santa Elena (Yucatán))
Alto 31
Areo 694,9 km²
Horzono UTC -6
Situo de Santa Elena (Yucatán) en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de Santa Elena (Yucatán) en Meksiko
Situo de Santa Elena (Yucatán) en Meksiko
v  d  r
Information icon.svg

Santa Elena estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Santa Elena. La komunumo apartenas al la regiono 8 (Sur Poniente). Ĝi estas en la sudokcidenta parto de Yucatán kaj havas limojn kun Campeche kaj al la regionoj 5, 6, 7 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31066.

La situo de la regiono 8 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3617 loĝantojn. El tiuj estis 1745 viroj kaj 1872 virinoj. La komunumo havas surfacon de 694,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 31 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 70,1 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,3 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2159 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1658 scipovis legi kaj skribi kaj 500 personoj estis analfabetoj. Do 23,16% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 3489 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2423 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 69,4% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]