Santa Fe de la Vera Cruz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Fe de la Vera Cruz
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Santa Fe de la Vera Cruz
Kromnomo: Santa Fe
Lando Argentino Argentino
Provinco Provinco de Santa Fe
Situo Santa Fe
 - koordinatoj 31° 38′ 26″ S 60° 41′ 30″ U / 31.64056 °S, 60.69167 °U / -31.64056; -60.69167 (mapo)
Areo 268 km² (26 800 ha)
Loĝantaro 400 000 (2010)
Denseco 1 492,54 loĝ./km²
Fondita 1573
Urbestro Mario Barletta (stato de 2011)
Horzono ART (UTC-3)
Poŝtkodo 3000
Telefona antaŭkodo 0342
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Santa Fe de la Vera Cruz
Retpaĝo: www.santafeciudad.gov.ar

Santa Fe de la Vera Cruz (aŭ mallonge Santa Fe, laŭsignife "Sankta fido de la vera kruco") estas urbo de Argentino, kaj ĉefurbo de samnoma provinco en la nordo de la lando. Laŭ takso de la jaro 2010, en la urbo vivis proksimume 400 000 homoj. La urbo situas borde de la riverego Parano, kaj aliflanke de la rivero situas la najbara urbo Paraná (Argentino).

En Santa Fe de la Vera Cruz troveblas inter alie la Nacia Universitato de la regiono "Litoral"[1], en kiu studis ekzemple la esperantista ĵurnalisto kaj grafikisto Francisco Veuthey.

Partneraj urboj

Notoj

  1. hispane Universidad Nacional del Litoral, la regiona nomo "Litoral" ne aludas al marbordo, sed al la bordo de la rivero Parano