Santa Margherita Ligure

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Santa Margherita Ligure
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Liguria.svg Ligurio (2005)
Provinco: GE Ĝenovo (2005)
Koordinatoj: 44°20′N 9°13′E  /  44.333°N, 9.217°O / 44.333; 9.217 (Santa Margherita Ligure)Koordinatoj: 44°20′N 9°13′E  /  44.333°N, 9.217°O / 44.333; 9.217 (Santa Margherita Ligure)
Alto super marnivelo: m
Areo: 9 (2005) km²
Loĝantaro: 10244 (31-12-04)
Loĝdenso: 1155 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj: Nozarego, Paraggi, San Lorenzo della Costa (2005)
Najbaraj komunumoj: Camogli, Portofino, Rapallo (2005)
Patrono: Margareta de Antioĥio
Festa tago: 20-a de julio (2005)
Nomo de loĝantoj: sanmargheritesi
Poŝtkodo: 16038 (2005)
Imposta kodo:
Kodo laŭ ISTAT: 010054 (2005)
Telefona prefikso: 0185 (2005)
Retpaĝo: http://www.comunesml.org/home.htm
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Santa Margherita Ligure estas komunumo de Italio.

Ĝi situas sur la orienta itala Riviero, inter Portofino kaj Rapallo, je proksimume 31 km oriente de Ĝenovo - estas ĉirkaŭita de montetoj kovritaj per Mediteranea vegetaĵaro (arbaroj de pinoj, kaŝtano, kaj olivarboj) sur kiu estas vilaĝoj kaj ĝardenoj. Ĝi estas populara turisma centro kaj feriejo en la Orienta Riviero.

La teritorio konsistas el la tri frakcioj de Nozarego, Paraggi kaj San Lorenzo della Costa, entute 9,8 kvadrataj kilometroj. Ĝi limas kun la komunumoj de Rapallo, Camogli kaj Portofino.

Parto de la komunumo de Sankta Margherita Ligure estas inkluzivita en la Regiona Natura Parko de Portofino.

la loka kastelo

Historio[redakti | redakti fonton]

La origina fiŝista vilaĝo, antikve nur nomiĝis Pescino.

La kvartalo kaj la marbordo de Corte

Enirinta en 1861 en la italan reĝlandon ĝi akiris ĝian aktualan nomon en la fino de 1863 kun speciala Reĝa Dekreto Viktoro Emanuelo la 2-a de Savojo. De 1859 ĝis 1926, la areo estis inkludita en la kvina distrikto de Rapallo - la distrikto de Chiavari de Provinco de Ĝenovo.

En la dua duono de la 19-a jarcento, la naskiĝanta fervoja linio Ventimiglia-Romo kaj la konstruo de novaj stratoj por Portofino kaj Rapallo kreis la turisman sukceson kiu ankoraŭ distingas la orient-riviera urbon. Tiel komenciĝis la ora epoko de la "Delfena Marbordo", kiu vidis la konstruon de elegantaj palacoj kaj grandiozaj hoteloj vizitaditaj de famaj italaj kaj fremdaj turistoj - speciale angloj kaj germanoj.

Post la Dua Mondmilito Santa Margherita, Portofino kaj la vilaĝo de Paraggi fariĝis inter la plej popularaj ekskluzivaj feriejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]