Santa Olalla del Cala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Olalla del Cala
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21260
Retpaĝaro www.santa-olalla-del-cala.es
Politiko
Urbestro Antonio Plaza Barrero
Demografio
Loĝantaro 2 187  (2009)
Loĝdenso 10,72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 54′ N, 6° 14′ U (mapo)37.9066642-6.2293168Koordinatoj: 37° 54′ N, 6° 14′ U (mapo) [+]
Alto 535 m [+]
Areo 204 km² (20 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Olalla del Cala (Andaluzio)
Santa Olalla del Cala (Andaluzio)
DEC
Santa Olalla del Cala
Santa Olalla del Cala
Situo de Santa Olalla del Cala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Olalla del Cala [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Santa Olalla del Cala [santaolAja del kAla] (Sankta Eŭlalio de Cala) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Santaolalleros. La censita populacio en 2009 estis 2187 loĝantoj kaj la denseco estas 10,72 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Santa Olalla del Cala estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordorienta pinto de la provinco de Onubo, je altitudo de 535 m; je 149 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 204 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 54' N, 6º 14' Ok. Ĝi estas la ununura vilaĝo de tiu sudokcidenta provinco kiu trapasas la Vía de la Plata kiu trapasas la tutan okcidenton de Hispanio el nordo al sudo antaŭ eniri el la Provinco de Badajoz en la Provinco de Sevilo kun kiuj ĝi limas.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La strategia situo de Santa Olalla en la vojo de la komerco de metaloj elfositaj en la gravaj minaj kuŝejoj de Almadén de la Plata, Minas de Riotinto, aŭ "La Papúa" kaj "El Tratejón" en Zufre, supozigas la devenon de homa setlejo en tiu loko, en la Bronzepolo, en la 3-a jarmilo a.K. Tiu komercado plifortigus la bazon de la konata Ruta de la Plata, kiu atingus sian plejan gravon dum la romia epoko.

La vilaĝo nomiĝus Ponciana en tempoj de romianoj, kaj laŭ legendo la aktuala nomo devenus el la nomo de la patronino de la vilaĝo, Sankta Eŭlalio de Merido, kiu estis naskiĝinta ĉi tie kaj de tie irus al sia martireco en Merido en la 2-a jarcento de nia erao. Poste la vilaĝo nomiĝus Santa Olalla de la Sierra, kaj Santa Olalla del Carril, ĝis la aktuala nomo de Santa Olalla del Cala (1920) honore al rivero Cala, alfluanto de la rivero Huelva, kiu trapasas ties teritorion.

Dum la 13-a jarcento koliziis en la areo la reĝoj de Kastilio kaj Portugalio kaj finfine la disputo kliniĝis favore al kastilianoj, ili devis konstrui defendolinion en la zono, kiu estis reloĝata de enmigrintoj el la nordo nome de Asturio, Galegio kaj Leono. Pro tio en tiu vilaĝo ekzistas kastelo.

En 1594 Santa Olalla del Cala formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 366 impostopagantojn.[1]

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo koncentriĝis en tiu vilaĝo korpuso de marinfanterio kaj pro tio nun videblas kiel monumento granda ankro, kiu surprizas tiujn kiuj ne komprenas rilaton de la vilaĝo al tiom fora maro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo katolika kaj restoj de juda sinagogo. Kastelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16-a jarcento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]