Santa Ponsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Ponsa
loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 07180
Demografio
Geografio
Geografia situo 39° 31′ N, 2° 29′ O (mapo)39.5152.4826666666667Koordinatoj: 39° 31′ N, 2° 29′ O (mapo) [+]
Santa Ponsa (Balearoj)
Santa Ponsa (Balearoj)
DEC
Santa Ponsa
Santa Ponsa
Situo de Santa Ponsa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Ponça [+]
vdr

Santa Ponsa (katalune: Santa Ponça) estas feriejo kiu situas en la sudokcidenta parto de Majorko kaj apartenas al la komunumo Calvià. La loko havas proksimume 9000 loĝantojn. Santa Ponsa estas komplete ĉirkaŭita de golfeto (bahia de Santa Ponça) kie ankaŭ situas la jakt-haveno (Club Nautico de Santa Ponça). Ĝi estas turisma ejo. Santa Ponsa havas 3 golfejojn. La plaĝo iom post iom malsurpeniras en la maron. La amuzejoj koncentriĝas je la eta trafikcirklo kaj la C. Ramon de Montcada.

Jakobo la 1-a (Aragono) (Jaume) albordiĝis je la 12-a de septembro 1229 sur ĉi tiu loko por konkeri la insulon de la Maŭroj. En la haveno estas monumento pro tiu albordiĝo.

Panorama
Plaĝo
Golfeto

Koordinatoj: 39° 30' N, 2° 28' E Mapo