Santandero (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Santander
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Provinco Kantabrio
Poŝtkodo 39001-39012
Retpaĝaro Retejo de urbodomo
Politiko
Urbestro Íñigo de la Serna (PP)
Demografio
Loĝantaro 177,123  (2013)
Loĝdenso 5 096,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 43°28′0″N 3°48′0″U  /  43.46667°N, 3.8°U / 43.46667; -3.8 (Santandero (Hispanio)) (mapo)Koordinatoj: 43°28′0″N 3°48′0″U  /  43.46667°N, 3.8°U / 43.46667; -3.8 (Santandero (Hispanio)) (mapo)
Alto 15 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Dosiero:Santander Cantabria.png
Santander (Tero)
Santander (Tero)
DEC
Santander
Santander
Situo de Santander
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santander [+]
vdr

Santandero (hispane: Santander [santanDER]) estas municipo, havena urbo kaj ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Kantabrio, en la nordo de Hispanio.

Geografio

Santandero situas en la centro de la marbordo kaj de Kantabrio kaj de Iberio, ĉe la Golfo de Santandero en la Kantabra Maro. Sude ĝi havas limojn al la municipoj Santa Cruz de Bezana kaj Camargo. La reliefo de la urbo estas tre diversa. La krutaj deklivoj estas abundaj kaj estas multaj strandoj, tre vizititaj de turistoj ĉefe dum somero. En oriento de la urbo estas duoninsulo La Magdalena.

Loĝantaro

Laŭ censo de 2013, en Santandero loĝas 178.465 homoj. Ĝi estas la municipo kun plej granda nombro de loĝantoj en Kantabrio, kaj sume pli ol triono el ĉiuj [kantabroj loĝas en Santandero. Tamen, la nombro malkreskas ekde la 1990-aj jaroj pro la malmultiĝo de la naskoj kaj la multiĝo de la mortoj (en 1996 la meza aĝo estis 40 jaroj), sed la nombro da loĝantoj ankoraŭ ne falegas pro ekzistanta enmigro en la urbon. Plie, la manko da loĝejoj kaj ties altaj prezoj faris, ke la naskopova loĝantaro iru al la najbaraj municipoj. Ĉi tial, kune de Torrelavega kaj pluraj municipoj, la urbo konsistigas la Metropolan areon Santandero-Torrelavega. Laŭ esploro de la Universitato de Kantabrio, la suma loĝantaro de la metropola areo estas 284.155.[1]

Tipa kvartalo estas El Sardinero.

Pli ol 70% de la laborantoj laboras en la tria sektoro (servoj), kaj tial ekzistas granda ekonomia dependo de la komerca, serva kaj turisma agadoj.

Ekonomio

Santandero koncentrigas la plej grandajn servojn de Kantabrio, ekzemple la hospitalon Marqués de Valdecilla aŭ la Universitaton de Kantabrio. La agadoj rilataj al libertempo kaj turismo estas gravegaj, ĉefe nur dum la somero, kion kaj la kantabra kaj la municipa registaro emas eviti per stimulado de kongresoj, festivaloj aŭ vizitoj de krozoŝipoj dum la tuta jaro.

La flughaveno de Santandero travivis reviviĝon pro la novaj fluglinioj de Ryanair. La haveno de Santandero ankaŭ estas grava transporta infrastrukturo. Ekzemple, lliro al Santandero estas pramo, kiu navigas al Plymouth (Britio), interalie. Por tervoja komunikado tre gravas la aŭtobus-linioj de ALSA kaj Continental-Auto.

Panoramo de la urbo, vidite de la Golfo de Santandero.

Historio

La Palaco de la Magdalena estas antikva somerdomo de la reĝaro. En la samnoma Duoninsulo La Magdalena estas granda publika parko kun eta bestoĝardeno.
Urbodomo de Santandero.
Fama plaĝo en El Sardinero.

Dum la Romia imperio, Santandero estis konata en la latina lingvo kiel Portus Victoriae Iuliobrigensium. La nuna nomo devenas de la latina Sant Emeter (Sankta Emeterio), sanktulo kies kapo laŭlegende estis alportita al Santandero en la 3-a jarcento. En 1187 la reĝo Alfonso la 8-a donis ĉarton al la urbo. Kiel membro de la Ligo de la Kvar Urbetoj kaj la Ligo de la Marĉoj, la kunlaboro kun aliaj havenaj urbo estis ofta kaj fruktodona. Ekzemple, en 1248 Santandero partoprenis kune de aliaj vilaĝoj de la Kantabra Maro la batalon por konkeri Sevilon, pro kio ĝi ricevis blazonon kiel rekompencon.

Santandero estis grava haveno por Kastilio fine de la Mezepoko, speciale pro la komerco kun Ameriko. En 1755 Fernando la 6-a donis al Santandero la honoran titolon urbo. Ĝis 1900 la haveno de Santandero estis ligita al la kreskanta komerco inter Hispanio kaj ties amerikaj kolonioj kaj funkciis kiel la elirpordo por la produktaĵoj de Kastilio. Tiu ekonomia prospero estigis komercan burĝaron, kiu impulsis la urban kreskon kaj la kreon de la banejo-urbo El Sardinero por allogi la altklazulojn de la hispana socio de la eko de la 20-a jarcento. La reĝo Alfonso la 8-a elektis Santanderon kiel somerferian urbon, kaj la reĝa familio ofte pasis siajn somerojn tie ĉi. Hodiaŭ Santanderon ankoraŭ vizitas multaj turistoj, speciale pro ties fama plaĝo El Sardinero (2 km) aŭ la Duoninsulo La Magdalena.

En 1893 okazis brulego en la biskaja kargoŝipo Cabo Machichaco. Ĝi estis plena el dinamito kaj eksplodis en la haveno, mortigante ĉirkaŭ 500 homojn, kiuj estis rigardantaj la okazaĵon. La enorma eksplodo detruis grandan parton de la havena areo.

Poste, en 1941, okazis ankoraŭ nova incendio (Incendio de Santandero de 1941), kiu fordetruis la historian kernon de la urbo. Ĉikaze estis nur unu viktimo: unu fajrestingisto. Tamen miloj da familioj iĝis senhejmaj kaj granda kaoso regis la urbon. La malaperontan mezepokan kvartalon anstataŭigis grava urba reformo, kiu ege etendis la urbo-areon, por doni loĝejojn al la senhejmiĝintoj. Inter la jaroj 1950 kaj 1970 oni amase konstruis loĝejojn por la laboristaro.

En la dua duono de la 20-a jarcento, la urbo disvastiĝis periferien, kie oni konstruis pli malgrandajn unufamiliajn loĝejojn. La kvartalo El Sardinero, antaŭe ĝardenurbo, iĝis libertempa areo. Dum la 1980-aj jaroj la haveno de Santandero estis iom post iom translokigita de la urbokerno al eksterurba areo; tamen la pasaĝeraj ŝipoj plu agas en la urbo kaj ekzistas haveneto (kvartalo Puertochico) por boatoj kaj jaĥtoj.

En 2005 Santandero celebradis la 250-an jariĝon de sia titolo "urbo".

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj

greke Urbodomo de Santandero

Referencoj