Santarcangelo di Romagna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Santarcangelo di Romagna
Dosiero:Santarcangelo di Romagna-Stemma.png
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Emilia-Romagna.svg Emilio-Romanjo (2005)
Provinco: RN Rimini (2005)
Koordinatoj: 44°4′N 12°27′E  /  44.067°N, 12.45°O / 44.067; 12.45 (Santarcangelo di Romagna)Koordinatoj: 44°4′N 12°27′E  /  44.067°N, 12.45°O / 44.067; 12.45 (Santarcangelo di Romagna)
Alto super marnivelo: 42 m
Areo: 45 (2005) km²
Loĝantaro: 18909 (2005)
Loĝdenso: 420 (2005) loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj: Borghi (FC), Longiano (FC), Poggio Berni, Rimini, San Mauro Pascoli (FC), Savignano sul Rubicone (FC), Verucchio (2005)
Patrono: Sankta Mikaelo
Festa tago: 11-a de novembro (2005)
Nomo de loĝantoj: santarcangiolesi
Poŝtkodo: 47822 (2005)
Imposta kodo:
Kodo laŭ ISTAT: 099018 (2005)
Telefona prefikso: 0541 (2005)
Retpaĝo: www.comune.santarcangelo.rn.it
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg
Urba Turo

Santarcangelo di Romagna estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la nord-okcidento de provinco Rimini, ĉe riveroj Usa kaj Marecchia.

La nomo de la urbo signifas sankta ĉefanĝelo de Romanjo; ĝia patrono estas la ĉefangelo Sankta Mikaelo. Pro sia bone konservita historia centro surmonteta la urbo estas grava turismejo.

Ĉiujare julie tie okazas la teatra festivalo Santarcangelo dei Teatri.

El Santarcangelo devenis papo Klemento la 14-a. La urbo honore al li starigis grandan arkon (arco Ganganelli, laŭ la civila nomo de la papo) ĉe la ĉefa placo.

Historia Centro[redakti | redakti fonton]

La historia centro de la urbo situas sur kaj ĉirkaŭ la monteto monte Giove (jupitera monto), kies pinton (ĉe placo Piazzetta Galassi) ornamas la "Urba Turo" (Torre Civica), nomata ankaŭ sonorilturo. La nuna turo, brika, 24 metrojn alta, ekestis en 1893, post kiam falis antaŭa turo; de tiu oni transprenis feran figuron de S-ta Mikaelo.

Sur la suda flanko de la monteto staras la kastelo Rocca Malatestiana, kies unuan turon kredeble konstruis Carlo Malatesta en 1386, kvankam jam antaŭe estas mencio pri iu "chastrum sancti archangeli" (kastelo de la sankta ĉefanĝelo).

Santarcangelo di Romagna

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La granda placo antaŭ la stacidomo de Santarcangelo nomiĝas Piazzale Esperanto.

Esperanto-Placo)