Santiago-de-Kompostelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en norda Iberio en Eŭropo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago.
Santiago-de-Kompostelo
galege: Santiago de Compostela
urbo
Fotomontaĵo
Santiago-de-Kompostelo
Flago
municipo de Galegio
Oficiala nomo: Santiago de Compostela
Deveno de nomo: latine Compositella
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Galegio
Provinco Provinco Koruno
Regiono Regiono de Santiago
Historia regiono Gallaecia
Monto Pedroso
Transporto -
 - flughaveno Flughaveno de Santiago-de-Kompostelo
Memorindaĵoj
Katedralo Katedralo de Santiago
Riveroj Sar, Sarela
Situo Santiago-de-Kompostelo
 - koordinatoj 42° 52′ 50″ N 08° 32′ 40″ U / 42.88056 °N, 8.54444 °U / 42.88056; -8.54444 (mapo)
Loĝantaro 95 800 (2014)
Parko Alameda
Fondo 1-a jarcento p.K.
Urbestro Martiño Noriega
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 15.7XX
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Santiago-de-Kompostelo (Malnova urbo)
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 347
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, vi
Graveco Fino de la Jakoba Vojo
Santiago-de-Kompostelo (Hispanio)
Santiago-de-Kompostelo (Hispanio)
DEC
Situo kadre de Hispanio
Santiago-de-Kompostelo (Provinco Korunjo)
Santiago-de-Kompostelo (Provinco Korunjo)
DEC
Situo kadre de Provinco Korunjo
Vikimedia Komunejo: Santiago de Compostela
Retpaĝo: www.santiagoturismo.com
Map
vdr

Santiago-de-Kompostelo, mallonge Santiago (galege Santiago de Compostela [s̪an'tjaɰo ð̞e kompos̪'tɛla]), estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Galegio, en la nordokcidento de Hispanio. Ĝi situas en la provinco Koruno.

Santiago estas konata ekde la mezepoko, ĉar la urbo estas la celo de la Jakoba Vojo. Laŭ la tradicio, en la urbo estis trovita la tombo de la apostolo Jakobo la Granda.

La malnova kvartalo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kaj en ĝi elstaras la gotika katedralo. Gravan historian tradicion posedas la universitato.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo estas kunmetaĵo el Santiago (t.e. Sankta Jakobo), kio venis tra la formo Sant Iago, el la latina Sanctus Iacobus kaj Compostela, el la latina Cŏmposĭtĕlla, t.e. 'tombejeto'[1]. Laŭ duonklera tradicio, kaj pro ia lumaĵo legende ligita al la tombo de Jakobo, oni imagis ke la nomo devenas el la latina campus stellae, t.e. stelkampo (vidu la urban blazonon: stelo kaj relikvujo).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuntempa Santiago evoluis el antikva ĉevalstacio de la romia poŝto. Ĝi troviĝis je la vojkruco inter la ekspresvojo XIX (19) de Bracara Augusta tra Lucus Augustus al Asturica Augusta, nuntempe Braga, Lugo kaj Astorga respektive, kaj la vojo al Iria Flavia, la plej grava haveno de Gallaecia (proksimume la nuna Galegio) kaj al Brigantium. Nuntempe oni emas identigi tiun ĉevalstacion kaj la tiean postan loĝlokon kun Asseconia[3].

La urbo naskiĝis kiel malgranda setlejo de monaĥoj gardantaj la ĵus malkovrintan tombon de supozeble Sankta Jakobo ĉirkaŭ 820. La disvolviĝo de la urbo mezepoke estis rimarkinda danke al organizado de pilgrimadoj, kiu igis ĝin unu el la tri ĉefaj referencoj en la tiama kristanaro kun Romo kaj Jerusalemo. Kristaj apostoloj entombigitaj en Eŭropo estus nur Sankta Petro en Romo kaj Sankta Jakobo en Santiago. Unu el la ĉefaj organizantoj, politikaj kaj militaj estroj kaj konstruigantoj estis la episkopo Diego Gelmírez. Dum la mezepoko la urbo kaj la areo ankaŭ suferis atakojn de hispanaj araboj kaj de vikingoj[4][5][6][7][8][9][10][11]. Aliaj gravaj episkopoj estis Diego Peláez kaj Kreskonio.

El la 15-a al la 19-a jarcento la urbo trapasis periodojn de dekadenco kiam malpliiĝis pilgrimado kaj de renovigo, sed la perdita graveco por pilgrimado estis anstataŭita de graveco kiel kultura kaj universitata ejo. La renesanco kaj baroko videblas ankoraŭ en la palacoj, preĝejoj, monaĥejoj kaj aliaj konstruaĵoj en la urbo.[12].

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la urbo ĝuis la renovigon de la modo de pilgrimado kaj krome pluhavis la allogon kiel turisma kaj kultura referenco. Krome, dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento Santiago estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo de Galegio kaj ricevis ties necesajn resursojn krom aliajn, dum daŭre estas grava allogejo. Ĉefe kiam la festo de Sankta Jakobo (25a de julio) estas dimanĉo, okazas la tiel nomata Kompostela Jakoba Jaro, kiu allogas multajn turistojn aŭ pilgrimantojn kiel en 2004, 2010 ktp[13].

En 1985 Santiago de Compostela estis deklarita monda kulturherdaĵo de UNESKO. La pilgrimvojo al Santiago iĝis en 1987 unua eŭropa kulturvojo. En la jaro 2000 Santiago de Compostela estis la kultura ĉefurbo de Eŭropo.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Santiago-de-Kompostelo inter

1900 kaj 2011

1900

1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2011

24.120

24.637 25.870 38.270 49.191 55.553 57.165 70.893 82.404 87.807 93.381 95.207

Pilgrimejo[redakti | redakti fonton]

La fina pilgrimcelo: la relikvujo de la apostolo Jakobo

Santiago ŝajne estis pilgrimejo jam en antaŭkristana tempo, antaŭ la romiaj invadoj, dum la epoko de la keltoj. Tiaj paganaj influoj eble estas la deveno de la posta kristana pilgrimejo.

En 830, kiam oni trovis en tombo ostojn, laŭdire de la apostolo Jakobo, Santiago iĝis pilgrimejo. En la impresa katedralo orumita baldakeno ornamas la altaron. Konstanta pilgrimulfluo vicas antaŭ granda sidanta statuo de Sankta Jakobo, kiun oni ĉirkaŭbrakas kaj kisas.

Santiago de Compostela estas, kiel Romo kaj Jerusalemo, unu el la plej gravaj pilgrimejoj de la kristana mezepoko. Pilgrimuloj venis el tiaj foraj landoj kiel Skandinavio aŭ la orienta Eŭropo. Ekde la 15-a jarcento ekzistas sanktaj jakobaj jaroj, kiuj estas festitaj kiam la tago de Jakobo (la 25-a de julio) estas dimanĉo. Ekde la sankta jaro 1976 renaskiĝas la Jakoba Vojo. Jare ĉirkaŭ 75.000 pilgrimuloj alvenas piede, bicikle, ĉevalrajde aŭ ankaŭ rulseĝe al Santiago.

Ekde la frua 11-a jarcento la jakoba pekteno (Pecten maximus) estas konata simbolo de pilgrimuloj. En 1106 oni atestas en Italio pri mirakloj okazintaj nur post tuŝo de tia pilgrimsimbolo. La konkoj estis alportitaj de la atlantika marbordo ĝis Santiago, kutime du truoj estis boritaj en ĉiu kaj oni vendis ilin al al pilgrimuloj ĉe la bazaro norde de la enirpordo de la katedralo. La konkojn oni portis antaŭe surĉapele kaj ofte entombigis ilin kun la pilgrimulo[14]. Grava strato en Santiago-de-Kompostelo ankoraŭ nomiĝas Rua dos Concheiros, t.e. 'Strato de la Konkistoj', ĉar en ĝi laboris konko-metiistoj por la pilgrimantoj.

Alia pilgrimvojo iris de Sevilo al Santiago, la tiel nomata Ruta de la Plata ('arĝenta vojo'). Ĝi iris laŭ la limo al Portugalio tra Ekstremaduro kaj estis konstruita de la romianoj antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj. La Maŭroj nomis ĝin Ruta Bal´latta, kio signifas "larĝa ŝtonita vojo"[15].

Historio de la pilgrimado[redakti | redakti fonton]

La historia gravo de la rio de Arousa, de la rivero Ulla kaj de la urbo Santiago-de-Kompostelo rilatas al la legendoj pri la alveno al Galegio tramare de la korpo de la apostolo Sankta Jakobo (Santiago), post lia martiro kaj mortigo en Jerusalemo la jaron 44. Li estis estinta laŭdire maristo kaj fiŝkaptisto en Galileo kaj poste disĉiplo de Kristo kaj evangeliisto okcidente. Lian mortigon ordonis Herodo Agripa, kiu laŭ la Biblio “Tiam la reĝo Herodo kaptis kelkajn ekleziulojn por fiagi ilin. Li mortigis Santan Jakobon, fraton de Johano, per glavo” (Agoj, 12, 1-2).

Baroka fasado de la katedralo

Mezepokaj legendoj plifortigitaj per iuj tekstoj asertas, ke post la martiro, kelkaj disĉiploj de Santiago prenis la senkapigitan korpon kaj translokigis ĝin al la palestina marbordo. El Jafo per ŝipo laŭiris la Mediteraneon kaj la iberian marbordon ĝis la pinto de Iberio, fino de la tiam konata eŭropa mondo. La ŝipo laŭ legendo estis “ŝtona boato”. Laŭlegende tiukaze tiu ŝipo eniris en la rio de Arousa kaj poste en la rivero Ulla ĉe romiaj setlejoj de Turris Augusti kaj Pontecesures. Poste ĝis Padrón, la rivera haveno de la romia urbo Iria Flavia.

La plej grava teksto kiu rakontas la translokigon de la korpo de la apostolo el Jafo al Iria kaj al la tombejo ĉe Kompostelo estus la Liber Sancti Jacobi aŭ Kaliksta Kodekso (libro 3-a, ĉapitro 1-a) verkita en la unua duono de la 12-a jarcento, tio estas multe pli da jarmilo poste. Laŭ ĝi kaj la legendoj la apostolo estus reveninta al loko kie li evangeliis kiel misiisto. La jakobaj disĉiploj estus Teodoro kaj Atanazio kaj havis malfacilaĵojn ĉe la tiamaj romiaj aŭtoritatoj kaj loĝantaroj ĝis kiam denove laŭlegende ili entombigis la jakoban korpon kie la bovoj kiuj estis eltirantaj la ĉerkoĉaron haltis lace. Tiun lokon trajarcente estis kovrita de la arbaroj kaj ĉirkaŭ la jaro 820 (tio estas preskaŭ post 8 jarcentoj) la ermito Pajo kaj la episkopo de Iria nome Teodomiro malkovris la tombon kaj helpite de la reĝo Afonso la 2-a organizis la kulton al Sankta Jakobo.

Nuntempe oni celebras marriveran procesion laŭ la rio de Arousa kaj la rivero Ulla rememore de la supozita translokigo de la apostola korpo.

La Jakoba Vojo[redakti | redakti fonton]

La vojoj de Sankta Jakobo tra Eŭropo

Ekde la disvastigo de la malkovro de supozitaj restaĵoj de apostolo (kompreneble tiam oni komunikis tion kiel certege) en la komenco de la 9-a jarcento komencis organiziĝi pilgrimadoj el ĉiuj punktoj de la kristana Eŭropo. Tiele fakte oni teksis ne unikan vojon sed tutan reton de vojoj, la Jakobaj Vojoj. Hegemonio de tiu agado okazis dum la 11-a, 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiam oni ricevis specialajn religiajn kaj socialajn privilegiojn por la pilgrimantoj. Je la fino de la 20-a jarcento la jam dekadenca vojaro ricevis novan modon kun la kombino de kulturaj kaj turismaj elementoj.

Dum la epoko de hegemonio de la jakoba vojaro fluis tra tiu reto granda kvanto de kultura informaro, oni organizis la unuan asistan kaj turisman reton, oni kreis monaĥejojn, katedralojn kaj eĉ novajn urbojn. Eĉ la unuaj suveniroj datiĝas el la pilgrimoj: la Jakoba pekteno. La vojoj komencis en suda Britio, suda Skandinavio, Latvio, Hungario kaj eĉ Konstantinopolo (tiam kristana), Ateno kaj eĉ Andaluzio (tiam islama sed kun kristana loĝantaro). Ili ĉefe trapasis Francion, Germanion kaj Italion. En Galegio funkcias reto de vojoj al Santiago; ili estas el la plej uzata Franca Vojo el la oriento, la Norda Vojo el la nordoriento, la Angla Vojo el maro kaj la nordo, la Portugala Vojo el la sudo, kaj la sudorienta vojo el la Arĝenta Vojo, krom la apartaj Vojo de Fisterra el la okcidenta maro kaj la Vojo de Arousa laŭ la samnoma rio. Ĉiuj trapasas kaj la urbon kaj la urbareon al la katedralo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidinda estas la katedralo kun ĝiaj relikvoj. La fronta muro de la katedralo troviĝas sur la hispanaj moneroj (0,01 € ĝis 0,05 €).

Apud la katedralo troviĝas la 'Hostal de los Reyes Católicos', kiu ekde 1499 estas reĝa hospico por akcepti vojaĝantojn. Nuntempe ĝi estas unu el la plej famaj kaj luksaj Parador-hoteloj. La hotelo estas unu el la plej malnovaj de la mondo. Troviĝas en ĝi kvar belegaj renesancaj klostroj, elegantaj ĉambroj kaj ĉambregoj kaj granda festsalono.

Tre vidinda estas la tuta de UNESKO protektita malnova urbocentro, kiu kun la katedralo kaj la jakoba vojo estas monda heredaĵo.

Kelkaj vidindaĵoj de Santiago

La plej viva strato de la urbocentro de Santiago estas la Rúa do Franco (Strato de la Franco, ĉar francaj pilgrimintoj enloĝiĝis tie), kiu rekte kondukas al la katedrala placo, la Praza do Obradoiro. Tie troviĝas multaj restoracioj, kiuj proponas galegajn specialaĵojn.

En la parko Alameda kie situas la Promenejo da Ferradura, de kie ebligas ĝui belan vidon de la malnova urbocentro kaj la katedralo. Sub la ombro de la arboj okazis ĝis la dua duono de la 20-a jarcento la tradicia bestbazaro.

La katedralo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katedralo de Santiago-de-Kompostelo.

Ĝia konstruado komenciĝis en 1075 kaj nun arigas diversajn stilojn sed ĉefe romanikon kaj barokon, ekzemple en la fasado Obradoiro (1738-1750). Dum la vizito al la katedralo la pilgrimanto vizitas ĉe la ĉefaltaro la romanikan skulptaĵon de Sankta Jakobo kaj eĉ brakumas ĝin, vizitas la supozitajn restaĵojn en la subtera tombejo, vizitas la romanikan Portikon de la Gloro, ĉeestas la pilgriman meson kaj se eble vidas la spektaklan ceremonion de giganta incensujo nomata Botafumeiro. Poste oni povas peti de la ekleziaj instancoj dokumenton kiu utilas kiel atestilo de pilgrimado.

La Portiko de la Gloro

Santiago kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Krom organizoj kaj aliaj eventoj en Santiago okazis la 69-a Hispana Kongreso de Esperanto de la 2-a ĝis la 5-a de julio de 2010, organizita de galegaj esperantistoj el la Galega Esperanto-Asocio. Inter aliaj programeroj okazis prelegoj pri la Jakoba Vojo, meso en Esperanto en la katedralo (en la kapelo de Sankta Andreo), vizito al la Rio de Arousa kie la kongresanoj povis viziti la domon de Rosalía de Castro kaj gustumi tie bredatajn mitulojn surŝipe, kaj vizito al la urbo sub la gvido de historiistino Gualteria Muíños, kiu prelegis pri la malbonaj virinoj ĉe la katedralo.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ferreiro, Manuel. (1997) Gramática histórica galega. II. Lexicoloxía. Santiago de Compostela: Laiovento, p. 30. ISBN 84-89896-07-0.
  2. Surbaze de tiu pseŭdoetimologio kelkaj esperantistoj uzas la nomon Santiago de Kampustelo. Ekz.: [1] [2] Tamen ĝi estas fremda al la galegaj esperantistoj, kiuj ne uzas ĝin.
  3. Fletcher, R. A.. (1984) Saint James's catapult: the life and times of Diego Gelmírez of Santiago de Compostela. Oxford [Oxfordshire]: Clarendon Press, p. 57–59. ISBN 978-0-19-822581-2.
  4. Fletcher, R. A.. (1984) Saint James's catapult : the life and times of Diego Gelmírez of Santiago de Compostela. Oxford [Oxfordshire]: Clarendon Press. ISBN 978-0-19-822581-2.
  5. Collins, Roger. (1983) Early Medieval Spain. Nov-Jorko: St. Martin's Press, p. 232. ISBN 0-312-22464-8.
  6. Fletcher, R. A.. (1984) Saint James's catapult: the life and times of Diego Gelmírez of Santiago de Compostela. Oxford [Oxfordshire]: Clarendon Press, p. 56. ISBN 978-0-19-822581-2.
  7. Collins, Roger. (1983) Early Medieval Spain. Nov-Jorko: St. Martin's Press, p. 238. ISBN 0-312-22464-8.
  8. Portela Silva, Ermelindo. (2001) García II de Galicia, el rey y el reino (1065-1090). Burgos: La Olmeda, p. 165. ISBN 84-89915-16-4.
  9. Fletcher, R. A.. (1984) Saint James's catapult : the life and times of Diego Gelmírez of Santiago de Compostela. Oksfordo: Clarendon Press, p. 23. ISBN 978-0-19-822581-2.
  10. Morales Romero, Eduardo. (1997) Os viquingos en Galicia. Santiago de Compostela: USC, p. 125. ISBN 84-8121-661-5.
  11. Collins, Roger. (1983) Early Medieval Spain. Nov-Jorko: St. Martin's Press, p. 199. ISBN 0-312-22464-8.
  12. Fletcher, R. A.. (1984) Saint James's catapult : the life and times of Diego Gelmírez of Santiago de Compostela. Oxford [Oxfordshire]: Clarendon Press, p. 53. ISBN 978-0-19-822581-2.
  13. Fletcher, R. A.. (1984) Saint James's catapult: the life and times of Diego Gelmírez of Santiago de Compostela. Oxford [Oxfordshire]: Clarendon Press, p. 59–60. ISBN 978-0-19-822581-2.
  14. Garrido Bugarín, Gustavo A.. (1994) Aventureiros e curiosos : relatos de viaxeiros estranxeiros por Galicia, séculos XV - XX. Vigo: Ed. Galaxia, p. 35–37. ISBN 84-7154-909-3.
  15. Marilyn Stokstad,Santiago de Compostela In the Age of the Great Pilgrimages.(Norman: University of Oklahoma Press, 1978), 7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.