Santiago (Kaboverdo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Pri artikoloj samtemaj vidu la apartigan paĝon Santiago.

ISO

Santiago
Mapo de Santiago
Mapo de Santiago
Situo Atlantika oceano
Insularo Kabo-Verdo
Geografia situo 15° 5′ N, 25° 37′ W15.077777777778-25.6247222222221394Koordinatoj: 15° 5′ N, 25° 37′ W
Santiago (Tero)
DEC
Santiago
i1
Longo 75 km
Larĝo 35 km
Areo 991 km²
Plej alta loko Pico d'Antónia
1 394 m
Loĝantaro 240 000
242 loĝ./km²
Ĉefa loko Praia
v  d  r
Information icon.svg

Santiago estas la plej granda kaboverda insulo en la Atlantiko.

Komerco kaj turismo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas la agrokulturo (maizo, sukerkano, banano, manioko kaj mango) kaj la fiŝkaptado. La insulo oferas bonegajn eblecojn promeni (naturaj rezervejoj Pico da Antónia kaj Serra Malagueta), bani (Tarrafel, Praia Baixo, São Francisco) kaj viziti kultur-historiajn vidindaĵojn (Cidade Velha, Praia).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Santiago apartenas al la suda insulgrupo Ilhas de Sotavento (portugale: "Insuloj sub la vento"). Sur la plej grand-area (991 km²) kaj loĝantara (230.000 loĝ.) de kaboverda insulo situas la ĉefurbo Praia (105.000 loĝ.).

La insulo estas vulkandevena kun altmontaraj reliefoj, larĝaj U-valoj, altaĵoj kaj restmontoj. La plej alta pinto estas Pico da Antónia (1394 m). La montara centro de la insulo estas relative pluvoriĉa kaj igas Santiagon ekonomie plej kultivebla insulo de Kabo-Verdo, dum la pli malaltaj marbordaj regionoj estas sekaj kiel dezertoj.

Administre, la insulo estas dividita je ses distriktoj: Praia, São Domingos, Santa Cruz, Santa Catarina, Calheta de São Miguel kaj Tarrafal.

La insulo estas loĝata ekde 1460.