Santiago Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Santiago CALATRAVA VALLS (28-an de julio de 1951) estas hispana arkitekto kaj inĝeniero.

Scienca Muzeo (Valencio, Hispanio)
Aŭskultantejo de Tenerife (Tenerifo, Hispanio)

Calatrava naskiĝis en kvartalo Benimamet de Valencio. Lia familio komercis eksterlande, kaj tial li konis aliajn landojn tre june. Li lernis pentrarton kaj arkitekturon en Valencio kaj inĝenierarton en Zuriko dum kvar jaroj.

Ponto del' Alamillo (Seviljo, Hispanio)

En la jaro 1983 li faris sian unuan gravan projekton, la Fervojan Stacidomon de Zuriko-Stadelhofen, en Zuriko kie li loĝis. En 1989 li malfermis sian duan laborlokon en Parizo.

Plurfoje premiita, kelkaj liaj elstaraj laboroj estas:

Inter la konstruataj aŭ proponitaj novaj verkoj de Calatrava troviĝas la Chicago Spire, nubskrapulo en Ĉikago, haltigita de aŭtuno 2008, la Nova stacidomo de la World Trade Center de Novjorko, aŭ la Ponto de la Paco en Calgary, Kanado.

Eksternaj ligiloj

Urbo de la Artoj kaj la Sciencoj en Valencio