Santiago Carrillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Santiago Carrillo (2007)

Santiago Carrillo Solares [SanTJAgo kaRRIljo] (naskiĝis je la 18-a de januaro, 1915, en Ĥiĥono, Asturio; mortis je la 18-a de septembro 2012 en Madrid), estis hispana politikisto, ĝenerala sekretario de la Hispana Komunista Partio (PCE) de 1960 ĝis 1982.

Li estis filo de socialista gvidanto Wenceslao Carrillo kaj jam 13jara li estis ano de la Hispana Socialista Partio (PSOE). En 1934 li impulsis la merĝon de la socialistaj kaj komunistaj junularaj asocioj, kiuj formis la Juventudes Socialistas Unificadas (Unuiĝintaj Socialistaj Junularoj). Li fariĝis ano de la Komunista partio en 1936. Dum la civila milito li okupis postenojn zorgantajn pri sekureco en la respublikana flanko, en Madrido. Ekzistas debato ĉu Carrillo havis ian respondecon pri la amasmurdoj en Paracuellos kun miloj da viktimoj. Kelkaj historistoj defendas tiun tezon, kiu estis la oficiala dum la sekva diktatoreca reĝimo. Tamen, aliaj esploristoj kaj Carrillo mem neas la akuzojn.

Post la fino de la milito li ekziliĝis, kaj pasigis plejparton de sia tempo en Francio kaj en Sovetunio.

En 1960, li estis nomumita ĝenerala sekretario de la partio, post Pasionaria (Pasionaria), kiu fariĝis prezidanto (pleje honora posteno). Sub lia gvidado la partio fariĝis la ĉefa forto de opozicio al la frankismo. Li moderigis la antaŭe sektecan linion, kaj favoris alian pli ampleksan, kio kondukis eĉ al distanciĝo kun la soveta gvidado post la interveno en Ĉeĥoslovakio en 1968.

Post la morto de Franco, li sekrete revenis al Hispanio en 1976 kaj puŝis por la leĝigo de la partio kaj ĝia partopreno en la politika vivo de la naskiĝanta demokratio. Kun la gvidantoj de la komunistaj partioj Georges Marchais de Francio kaj Enrico Berlinguer de Italio, li lanĉis la doktrinon de la eŭrokomunismo.

La agado de Carrillo multe helpis en la disvolviĝo de la politika transformo de Hispanio dum tiuj jaroj. Tamen, la balotaj fruktoj por la partio mem estis tre magraj, kompare kun la antaŭaj esperoj. La parlamentaj seĝoj estis multe pli malgrandaj ol tiuj de la registaraj fortoj kaj de la renovigita Socialista Partio.

Post nova granda fiasko de la partio en la ĝeneralaj elektoj de 1982, en kiuj la socialista Felipe González fariĝis prezidanto de la registaro, Carrillo demisiis kiel gvidanto de la partio. La konfrontiĝoj kun la plej junaj novaj gvidantoj kondukis lin al la forlaso de la partio, kaj post la mallongdaŭra formado de alia partio, al la retiriĝo de la aktiva politiko.

Ĝis sia morto, 97-jara, li plu verkis kaj partoprenis en gazetaraj aktivadoj.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "Post Franco, kio?" (1965)
  • "Problemoj de Socialismo hodiaŭ" (1970)
  • "Eŭrokomunismo kaj Ŝtato" (1977)
  • "Memoro de la transformo" (1983)
  • "Memoroj" (1993)
  • "Ĉu mortis komunismo?" (2000)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]