Santiago de Cali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Pri artikoloj samtemaj vidu la apartigan paĝon Santiago.
Kalio
hispane: Santiago de Cali
urbo
Cali II.jpg
Flag of Santiago de Cali.svg
Flago
COA Cali.svg
Blazono
Oficiala nomo: Santiago de Cali
Deveno de nomo: La nomo venas de Jakobo la pli aĝa (hispane Santiago el Mayor) kaj de la indiĝena kulturo Calima
Moto: La Muy Noble y Muy Leal Ciudad (his. La Tre Nobla kaj Lojala Urbo)
Kromnomo: La Sultanino de la Valo, La Filio de la Ĉielo, La Sporta Urbo de Ameriko, La Monda Ĉefurbo de la Salso
Lando Flago de Kolombio  Kolombio
Departemento Valo de Kaŭko
Regiono Anda Regiono
Historia regiono La Granda Kaŭko
Montaro Okcidentala Montoĉeno
Konataj lokoj Preĝejo La Ermito, Kapelo de Sanktulo Antonio, Altaĵo de la Tri Krucoj
Konstruaĵoj
Rivero Kalio Rivero
Situo Kalio
 - alteco 995 m s. m.
 - koordinatoj 3°27′0″N 76°32′0″U  /  3.45°N, 76.53333°U / 3.45; -76.53333 (Santiago de Cali)
Areo 562 km² (56 200 ha)
Loĝantaro 2,068,386 (2005)
Denseco 187 48 loĝ./km²
Fondita 25 de julio de 1536
Estro Rodrigo Guerrero (sendependa)
Horzono UTC (UTC-5)
Telefona antaŭkodo 2
Situo enkadre de Kolombio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kolombio
Situo de Kalio en la Departemento de Valo de Kaŭko
Situo de Kalio en la Departemento de Valo de Kaŭko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Santiago de Cali
Retpaĝo: Cali.gov.co
Portal.svg Portalo pri Kolombio

Cali, oficiala nomo Santiago de Cali (esperantigita kiel Kalio[1][2]Kaliurbo) estas la ĉefurbo de la departemento de Valo de Kaŭko kaj la tria plej granda urbo de Kolombio, post Bogoto kaj Medeĝino.

Kiel departementa ĉefurbo ĝi loĝigas la sidejojn de la Gubernio de la Valo de Kaŭko, de la Departementa Asembleo, de la Departementa Tribunalo, de la Generala Prokurorejo kaj de aliaj ŝtataj institucioj. Ankaŭ ĝi estas sidejo de oficialaj kompanioj kiel la municipa EMCALI.

Kalio estis fondata en 1536 kaj kvankam ĝi estas unu el la plej antikvaj urboj el Ameriko, nur ĝis la jardeko de 1930 akceliĝis ĝia disvolvo ĝis fariĝi unu el la plej gravaj ekonomiaj kaj industriaj ĉefurboj el Kolombio kaj la ĉefa urba centro, kultura, ekonomia, industria kaj agrara el la sud-okcidenta parto el Kolombio.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Hispanlingve, la urbo havas kunmetitan nomon laŭ la kutimo de preskaŭ ĉiuj hispane fonditaj urboj en Ameriko. Santiago (unu el la plej disvastigitaj nomoj en la kontinento danke al Santiago de Compostela en Hispanujo), omaĝe al Jakobo la pli aĝa (hispane, Santiago el Mayor). Kalio fondiĝis la 25-a de julio, la tago en kiu oni festas la daton de la Apostolo Jakobo, la ĉefa patrono de Eŭropo, tial lian nomon portas la urbo.

La hispanlingva nomo Cali havas diversajn devenojn. Eble ĝi povas deveni de la paeza lingvo (Nasa yuwe), el la vorto "Caly" (Teksado sen krudiloj)[3] aŭ ĝi povas esti aludo al indiĝena kulturo kiu loĝis tie aŭ al la malnova nomo kiun oni donis al la regiono kaj al rivero en la suda parto de la urbo, Lili (paeze, malseka aŭ humida)[3]. Ankaŭ povas esti ke meksikaj indiĝenoj je la servo de la konkerantoj donis la nomon al Cali, laŭ la naŭatla Calli (Domo) aŭ eble ĝi estas nomo de keĉua origino enkondukita pro la janakonaj indigênoj kiuj estis alportitaj de Sebastián de Belalcázar ekde Ekvadoro. Ĉi tiu lasta teorio estas apogata de la ekzistado de indiĝena popolo nomita "Cali Cali" proksime al Kito. La plej ebla teorio estas la Paeza, ĉar diversaj nomoj el la Valo de Kaŭko trovas sian signifon en ĉi tiu lingvo,[4] precipe se oni sekvas la antikvan vortaron de Eugenio del Castillo y Orozco.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj arĥeologiaj kulturoj el la Valo de Kaŭko al la alveno de la hispanoj.

Kalio estas unu el la plej antikvaj urboj en Kolombio kaj en la Amerika kontinento. Ĝia fondiĝo okazis en la jaro 1536 fare de la konkeranto Sebastián de Belalcázar nur tri jarojn post la fondiĝo de Kartageno (1533), du jarojn antaŭ la fondiĝo de Bogoto (1538) kaj 26 jarojn poste de la unua hispana loĝloko en la kontinento: Sankta Maria la Antigva el la Darieno (1510), malaperinta.

Antaŭ-Kolumba epoko[redakti | redakti fonton]

Kalio kaj ĝenerale la interanda regiono kaj la marbordo de la Pacifika Oceano de la departemento de la Valo de Kaŭko estas interesa regiono por arĥeologio de la antaŭ-kolumba epoko. Multaj popoloj de la regiono havas rektan rilaton kun la Kariboj. Oni ankaŭ esploras la eblecon de antikvaj rilatoj kun Mezameriko. Apud Kalio oni trovas arĥeologiajn vestiĝiojn el la Kalima kulturo apartenanta al la lingvistika familio karibo.

Pektoralo el Ĵotoka kulturo, arĥeologika regiono de la Calima kulturo, tekniko: oro martele-frapita. Metropolita Muzeo de Arto, Novjorko, Usono.

Je la alveno de la hispanoj, la indiĝenoj Gorrones (goronoj) loĝadis inter la nuntempaj municipoj de Roldanillo (roldaniĝo) kaj Cali, la plej granda gorrona vilaĝo estis lokata sur la rivero Pescador (rivero fiŝanto), proksime al la nuntempaj vilaĝoj de Zarzal (rubusejo) kaj Bugalagrande (Bugao la granda). La Gorronoj interŝanĝis aĵojn kun la Quimbayas (Kimbaĝaj popoloj), kiuj loĝadis en la norda parto de la nuntempaj departementoj de Valo de Kaŭko kaj la Kafa akso.[6]

Konkero[redakti | redakti fonton]

En 1534 Sebastián de Belalcázar fondis Kiton en ekspedicio sendita de Francisco Pizarro. Poste, serĉante Eldoradon li eniras al la nuntempa teritorio de Kolombio kaj fondis la urbon de Popayan (Popajano). Se la regado de la Inkaa imperio ne estis malfacila, la falo de la indianaj vilaĝoj ankaŭ ne estus tiel, pro ilia politika organizo de konfederacio de triboj. En ilia vojo al Valo de Kaŭko la hispanoj transiris la regionon el Los Timbas (Timbaj popoloj), kiuj forkuris, lasante malantaŭe sian vilaĝon kaj havaĵojn, tio estis facila milit-akiro por la eŭropanoj. En ilia trairado norden, la konkerantoj eniris la teritorion de la kaciko Jamundí (Ĥamundio) kies popolo regis la regionon inter la riveroj Panco kaj Ĥamundio. La ĥamundia popolo forte rezistis la invadintojn, batalante per ĵetlancoj kaj venenaj sagoj kontraŭ la arkebuzoj kaj glavoj de la hispanoj.

Post la malvenko kaj la kaptado de la ĥamundia popolo, la hispanoj akiris oron, kio intensigis evidente ilian ambicion kaj bravecon por antaŭeniri norde. La lasta ĉefa ĉenero de la regiono estis la milit-hardita sperta kaciko Petekujo kaj lia popolo. Ties loko troviĝis inter la rivero Lili kaj la okcidenta montoĉeno Andoj. Petekujo alfrontis la invadantojn per granda armeo formita de konfederacio de triboj. La definitiva batalo en kiu unu el la antikvaj suverenoj el la Amerikoj falis antaŭ la eŭropa povo, okazis je Sankta Mardo de la jaro 1536.[6][7]

Konkeroj kaj ekspedicioj de Sebastián de Belalcázar

Male al Petekujo kaj Ĥamundio, la Goronoj cedis facile al la hispanoj. La indiĝenaj popoloj dominataj estis dividitaj kiel en ĉiuj naskiĝantaj nacioj, en enkomendoj kaj aliaj strukturoj de la hispana povo. Krome komenciĝis la rasmiksiĝon inter la hispanoj (kiuj alvenis al la konkero sen virinoj) kaj la indiĝenoj. Poste, kun la alportado de la afrikaj sklavoj al Ameriko, ĉi tiu proceso havus pli grandajn dimensiojn. La hispanoj mem jam estis antaŭ ol la malkovro de Ameriko miksita popolo kaj tio permesis ke la novaj rasaj miksoj ne estus problemo por la novaj mastroj de la kontinento (malsame de la angloj kaj francoj). Evidento de tio estas la fondinto mem de Kalio, Sebastián de Belalcázar havis gefilojn kun indiĝenaj virinoj, tiel kiel multaj de liaj viroj.

Fondiĝo kaj koloniigo[redakti | redakti fonton]

La 25-an de julio Belalcázar fondis Kalion, unue starigita je la nordo de la nuntempa pozicio, proksime al Viĥeso kaj Riofrio. Sub la ordono de Belalcázar la kapitano Miguel Muñoz movis la urbon al la aktuala loko, kie la kapelano Frato Santos de Añasco festis meson en la loko hodiaŭ okupita de la Preĝejo La Merced.

Dum la koloniigo, Kalio estis parto de la Provincia de Popayan (Provinco de Popajano), kiu estis parto ankaŭ de la Real Audiencia de Quito (Reĝa aŭdienco de Kito) kaj jure fiksita al la dispozicioj de la Presidencia de Quito (Prezidanteco de Kito). Kvamkam Kalio estis unue la ĉefurbo de la provinco, en 1540 Belalcázar asignis ĉi tiun funkcion al Popajano pro ĝia klimato.

Statuo de Sebastián de Belalcázar.

Ĝis la 18-a jarcento multo el la teritorio de Cali estis okupita per ranĉoj (brutbredadejo). La urbo estis nur eta vilaĝo en la riverbordo. La ranĉoj estis havaĵoj de la hispana klaso, kiu havis multajn sklavojn kaj dediĉis siajn terojn al la bov-bredado kaj al la semado de sukerkano. El multaj de ĉi tiuj ranĉoj devenis la nuntempaj kvartaloj ekzemple Cañaveralejo (Kanjaverakeĥo), Chipichape (Ĉipiĉapo), Pasoanĉo, Arroyohondo (Arojoondo), Cañasgordas (Kanjasgordas9, Limonar kaj Melendez.

Dum la koloniiga epoko, Kalio okupis strategian pozicion por la komerco. Ĝia situo denove faris al ĝi gravan ejon en la paso inter la minaj regionoj de Antjokio, Ĉokoo kaj Popajano. En tiu epoko oni konstruis la unuan mul-vojon inter Buenaventuro kaj Kalio.

La Konfederaciaj Urboj el la Valo de Kaŭko[redakti | redakti fonton]

La 3-an de julio de 1810 Kalio proklamis sian sendependon el la Provinco de Popajano. Ĉi tiu leviĝo okazis 17 tagoj antaŭ la proklamo de sendependo en Bogoto. La sendependistoj serĉis apogon por sia kaŭzo kaj formis la "Ciudades amigas del Valle del Cauca"-on (Amikaj Urboj el Valo de Kaŭko) kiu kunvenigis la urbojn de: Kalio, Kartago, Toro, Bugo, Ansermo kaj Kaloto.[8]

Preĝejo La Merced, ejo kie oni festis la mison de la fondaĵo de Cali en 1536.

La guberniestro de Popajano, Miguel Tacón y Rosique, aranĝis armeon por kontroli la leviĝojn. La kaliaj patriotoj faris helpvokojn al la Supera Konsilio de Bogoto, kiu sendis kontingenton por subteni la sendependiĝan kaŭzon sur la komando de la koronelo Antonio Baraya. Je la 28-a de marto de 1811 en la Batalla del Bajo Palacé (Batalo de la Malalta Palace'), la armeo de Baraja kun la helpo de Atanasio Girardot venkis la reĝajn trupojn. La teritorio de Kalio kaj ĝenerale la Respubliko de Nova Granado, sendependiĝis dum la nomita Patria Boba (Stulta patrujo). Dum 1815 la reĝo Fernando la 7-a de Hispanujo sendis grandan armeon sub la komando de la Paciganto Pablo Morillo kiu redonis la povon al la hispana krono.

La Kampanjo de Bolivaro kaj la Granda Kolombio[redakti | redakti fonton]

ĈI TIE GASTIĜIS LA LIBERIGANTO - De la 1-a de ĝis la 23-a de januaro de 1822. Decembro 17-a de 1930.

En 1819 post la venko de la Liberiganto Simón Bolívar kontraŭ la ĉefa hispana arme-korpo en la Batalo de Bojakao, novaj leviĝoj okazis en la Valo de Kaŭko kaj la kreoloj prenis la kontrolon de la regiono finfine. Kalio havis la honoron akcepti al la Liberiganto de Ameriko, en 1822 Simón Bolívar transpasis Kalion ricevante honorojn.[7]Kun Bolivar okupita en la milito, Francisco de Paula Santander prenis la rimenojn el la leviĝanta Grandkolombia Registaro. La progresema pensmaniero de Santander esprimita en la malkunigo de la Ŝtato kun la Romkatolika Eklezio alportis avantaĝojn al Kalio, kiel la kreado de la Lernejo Sankta Librada en la posedaĵoj de la monaĥoj de Sankta Aŭgusteno. Post la dua vojaĝo al Peruo, Bolívar revenis kaj transpasis Kalion en 1829, kie estis akceptata per brua ĝojego.

Respubliko de Nova Granado[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la Valo de Kaŭko estis bazita en la rura proprieto. En la centroj urbaj kiel Kalio la ekonomio ne havis ĝian apogeon. En 1830 Kalio estis formata por la kvartaloj: Sankta Antonio, La Merced' , Santa Rosa, Sankta Nikolao kaj Sankta Librada.

En 1832 Santander estis elektata prezidanto de la Respubliko de Nova Granado, nova konstitucio donis aŭtonomion al la provincoj kaj Santander atingis sukcesan mandaton en politiko kaj ekonomio. En 1835 la Provinco de Popajano dividiĝis en la provincoj de Buenaventuro (Bona-sorto), Cauca (Kaŭko) kaj Popajano; oni asignis Kalion al la provinco de Buenaventura. Ĉi tiu jaro komenciĝis la laboroj de la Puente Ortiz (Ortiz Ponto), kiu unuigis la urbon kaj estuis utila por disvolvigi la nordon de la urbo.

Kapelo de Sankta Antonio.

Kiel sekvanto de Santander la kongreso elektis al José Ignacio de Márquez, kiu alfrontis ribelojn en la suda parto de la lando gvidantaj por José María Obando. En 1841 Obando incitis la ribelon de sklavoj en la sudo de la Valo de Kaŭko, kaj li formis gerilan armeon kiun fine prenis Kalion, semante la timon en la teritorioj inter Kalio kaj Popajano. Proksime 1843, antaŭ la nestabileco kiun alportis la geriloj de Obando, la Centra Registaro donis al generalo Eusebio Borrero la taskon regi la insurgentojn, tasko en kiu ĉimilitisto ne sukcesis. La ĉeso de la milito en la regiono estis aprobita por Pedro Alcántara Herrán, posteulo de José Ignacio de Márquez.

Post la Guerra de los Supremos (Milito de la Plejuloj) oni kreis la partiojn, José Hilario estas elektita kiel posteulo de Mosquera en 1849, kiu spite la nefavoraj cirkonstancoj atingis gravajn sukcesojn kiel la tutan abolicion de la sklaveco, kion signifis la fino de la ranĉoj en la Valo de Kaŭko. La delikata mano de López permesis la formadon de grupoj de banditoj kiuj alportis nestabilecon kaj ĥaoson, malhelpante la reelstarigon de la ekonomia agado.

Dum 1850 komenciĝis la konstruado de la vojo inter Kalio kaj Buenaventuro, grava neceso por tre izolita regiono kiel Kalio.

Post periodo de politika nestabileco, en 1855 la kaliano Manuel María Mallarino, kiel vicprezidento, anstataŭis al José María Obando pro lia elpostenigo fare de la Senato. kun Mallarino alvenis periodon de relativa kalmo kaj apogeo de la ekonomio en la Valo de Kaŭko pro altigo de la eksportoj de tabako, kinino, oro kaj kafo.

Pri la Granada Konfederacio oni povas diri ke la civila milito lasis la urbon en profunda ekonomika krizo, kvankam en 1860 la sukerindustrio La Manuelita estis modernigata, gvidante la postan disvolvon de la sukera industrio de la Valo de Kaŭko.

La Ponto Ortiz kaj la Ermito.

Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio[redakti | redakti fonton]

La problemoj de la Registaro dum la komenco de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Kolombio (1866) alprenis negativajn konsekvencojn al Kalio kaj al la Valo. La ŝtat-renverso de Santos Acosta eltenis la interrompon por kelkaj jaroj de la laboroj en la vojo Cali-Buenaventura, tio signifis la malfruiĝon de la ekonomika disvolvo de la urbo kaj la regiono.

Pri infrastrukturo, en 1869, post kvar jaroj de planado oni komencis la laborojn de la vojo inter Cali kaj Palmira. La paso super la Kaŭko rivero estis farita per kabla boato. En 1870 oni planis la konstruaĵon de la municipa akvodukto de Cali, laboroj kiuj finiĝis 30 jaroj poste. Kun Manuel Murillo Toro en la prezidanco, en 1872 oni subskribis kun la Compañía Minera y Constructora del Valle del Cauca (Mina kaj konstrua entrepreno de la Valo de Kaŭko) la kontrakto por la konstruaĵo de la Ferrocarril del Pacífico (Pacifika Fervojo). Ankaŭ en la mandato de Murillo Toro alvenis la telegrafon al Cali je februaro de 1873. La ekonomio de la regiono komencis prosperi.

Dum la Registaro de Aquileo Parra, en 1875 la ekonomia falo kaj la civila milito, kaŭzis detruojn en la ekonomio de la Valo de Kaŭko. Je la 24-a de decembro de 1876 Kalio estis okupata kaj disrabita pro grupo de banditoj konformita ĉefe por afrikamerikanoj, poste, plago malutilis la kulturadojn kaj sekeca periodo sekvita de intensa pluvsezono, malutilis la agrokulturon de la regiono alportanta malsategon. La periodo de aŭtoritato de Parra estas finita por la generalo Sergio Camargo. Por la regiono Valokaŭka oni donis la subskribon de kontrakto kun la kuba inĝeniero Francisco J. Cisneros por la konstruaĵo de la Pacifika Fervojo.

Kalio dum la naskiĝanta Respubliko de Kolombio[redakti | redakti fonton]

Fronto de la Preĝejo de Sankta Francisko.

La civila milito eksplodis per granda intenso en 1885, sub la prezidanteco de Rafael Núñez, la urboj de Kalio kaj Buenaventuro falis sur la ribelantaj manoj kaj estis reakiritaj de la generalo Juan Eleuterio Ulloa. Post la malvenko de la ribelantoj, Núñez dekretis la Constitución de Colombia de 1886-on (la Kolombia konstitucio de 1886).

En 1887 oni komencas la navigadon en boatoj antaŭenpelitaj per vaporo en la Kaŭka rivero, ideo kiu komencis esti pensitan antaŭ 15 jaroj. Proksime je la jarcentfino, la urbo fine havis akvodukton post 30 jaroj de la komenco de ĝia planado.

La Guerra de los Mil Días (La Miltaga Milito) estis kontraŭefika por la disvolvo de la urbo kiel por la cetero de la lando kaj alportis ekonomian recesion kaj paraliziĝon de la laboroj de disvolvo.[7]

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Kalio estis nur malgranda vilaĝo, komparata kun aliaj Kolombiaj urboj, kaj dependis politike kaj ekonomie de Popaĝano. Je 26-a de oktobro de 1910, la urbo vidis por unuafoje la elektro-lumo, per la lumigo de la Plaza de Caycedo (Kajcedo Placo). En 1911 kun 28.000 loĝantoj, Kalio konvertiĝis en la ĉefurbo de la naskiĝanta departemento de la Valo de Kaŭko, kiu dividiĝis de Cauca. Ekde ĉiam la regiono Valokaŭka estis intense kultivita kaj sia estonteco kiel agrokultura provizanto ŝajnis certa. Tamen ne estis vojoj kiu konektiĝis la Valo de Kaŭko kun la cetero de la lando, Tio tenis izolitan al la regiono.

Jorge Isaacs Monumento.

La malfermo de la Panama kanalo en 1914 kaj la alveno de la trajno en 1915 rompis la izolecon de Kalio kun la cetero de la lando kaj la mondo. En la 1930-aj jaroj, per la alveno de liberalaj politikaj transformoj en la lando, oni konstruis la vojon kiu kunigis la urbon kun Bogoto sur la centra montoĉeno de la Kolombia parto de la andoj. La vojo al Buenaventura kompletiĝis inter 1926 kaj 1945. Ĉi tiu baza voja infrastrukturo, kune kun la modernigo de la sukerindustrio, kaj la kreskado de la eksportoj de kafo tra Buenaventura, estis tre grava por la disvolvo de la regiono.

En 1928 en la urbo estis la kvartaloj San Antonio, El Centro, El Vallado, El Pueblo, La Loma de la Cruz y la Loma de las Mesas. Ĝis antaŭ ol la jardeko de 1930, la homoj devis proviziĝi de akvo uzante dek-unu Pilas (fontanoj), inter ili elstariĝis la de Crespo (Krespo) kaj la Peñon. Je la 31-a de decembro de 1930, antaŭ ol 14 jaroj de planado , oni malfermis la unuan modernan akvodukton el la urbo: San Antonio. Nure unu jaro poste estis kreitaj la Empresas Públicas Municipales de Cali, EMCALI (Publikaj Municipaj Enterprenoj el Cali).

Je la jardeko de 1950 Kalio (tiam kun 240.000 loĝantoj) havis planadon de industriiĝo pero ekstera mono. Nigra paĝo ĉe la historio de Kalio okazis je la 7-a de aŭgusto de 1956 kiam ĉirkaŭ 1.100 personoj mortis kiam eksplodis 7 kamionoj eksplodplenaj por la armeo, kiuj ĉeestos senresponse inter la urba areo.

Memorinda evento por la 20-a jarcento Kalio estis la festo de la Tut-Amerikaj Ludoj en la urbo dum 1971. La preparado de tiu sporta spektaklo donis la urbon iomote da disvolvo kaj beliĝo al la publika spaco. Granda parto de la infrastrukturo sporta de la urbo estas de tiu epoko.

Monteto de Sankta Antonio.

En 1974 finis la konstruadon de la Transporta Centro de Cali. Ĉilaboraĵo, krom esti fundamenta en urbego de la grandeco de Kalio, Alportis profitojn kiel la organizaĵo de la ĥaosa trafiko kiu malfaciligis la cirkuladon tra la centro.

Dum la jardekoj de 1970 kaj 1990 la urbo eniris, kiel aliaj regionoj de la lando, en unu el la plej mallumaj ĉapitroj de la historio de Kolombio: la milito de mafioj kiu havis Kalion kiel centro de unu el la ĉefaj grupoj: la Cartel de Cali (Kartelo de Cali). La urbo estis rekte alfrontita al alia grupo: La Cartel de Medellín (Kartelo de Medellín, Tio malbonigis la famon kaj la disvolvon en ambaŭ urboj. La milito de ĉi tiu organizo kontraŭ la Kartelo de Medellín alportis selektitan violenton kaj terorismajn atencojn en la stratoj de la urbo. Same al Medellín, la urbo eniris en krizo kiam la Kartelo estis batalita kaj malordigita pro la polico kaj la centra registaro.

La urbo antaŭ la 21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La urba kreskado (pli ol du milionoj da personoj) kiu lokiĝis la urbo en la tria ejo post la landa ĉefurbo kaj Medeĝino, la nacia ekonomia recesio kaj aliaj faktoroj devenintaj el la sociaj problemoj de la lando, faris ke je la komenco de la 21-a jarcento la urbo suferu profundan krizon, kiel aliaj Kolombiaj urbaj centroj.

Geografio, klimato kaj naturaj resurcoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Santiago de Cali sur la Valo de Kaŭko.

La urbo estas lokita je la koordinatoj 3°27′00″N 76°32′00″U  /  3.45°N, 76.533333°U / 3.45; -76.533333 (Santiago de Cali), en la departemento de la Valo de Kaŭko. Geografie Cali estas en la Valo de la rivero Kaŭko, la dua en graveco de la lando. Sur la latitudo de Cali Ĉi valo havas 35 km de laŭlarĝe kaj la urba zono estas sur la okcidenta flanko de la rivero. La okcidenta parto de la urbo troviĝas protektata pro la famaj Farallones de Cali (Klifoj el Cali), kiuj estas parto de la Okcidenta montoĉeno de la Kolombiaj Andoj.

La municipo de Cali limas norde kun Yumbo kaj La Cumbre, nord-oriente kun Palmira kaj oriente kun Candelaria. Sude oni trovas la municipon de Jamundí, la kampara areo de Buenaventura Sud-okcidente kaj Dagua nord-okcidente.

Monteto de la antigva Rubodeponejo de Navarro
Riveroj de la municipo de Cali.

La urbo havas ebenan surfacon per averaĝa leviĝo de 1 000 metroj super la marnivelo. Cali lokiĝis aldone en tre grava kaj strategia punkto: Al okcidento (proksimume 100 km) konektiĝis kun la kajo de Buenaventura sur la Pacifika marbordo, kaj al nordo-uesto la industria centro de Yumbo je kiu kune konformas la Metropolan Areon de Cali. La urbo estas aldone paso de la Tut-Amerika Ŝoseo kaj tiel do devigada paso de Kolombio ĝis Ekvadoro. La ĉefa rivero de la urbo kaj la departemento estas la Kaŭko, la respektiva parto de la municipo alvenas de la enfluejo de la Rivero Jamundí ĝis la limo inter Cali kaj Yumbo. La Kaŭko estas de sinueca naturo en sia paso tra la departemento de la Valo, en 40 km navigitaj nure oni avancas 26 km en direkto Sudo-Nordo post multaj meandroj.

En la mezo de sia veturado tra Cali, la rivero ricevas la polua ŝarĝo de la Canal Intersector Sur, kiu alportis nigraj akvoj de la sud-orienta parto de la urbo. Ĉi kanalo bordas preskaŭ 1 km al Rubodeponejo de Navarro kiu troviĝas 2,5 km de la Kaŭko. Kvamkam ĉi rubodeponejo estis tute fermita (Januaro de 2008), Milaj tunoj da rubo estis metitaj malbone kaj estus filtriĝantaj perkoli al la kolekta kanalo poluanta poste la rivero.[9]

Sekvanta la kursadon de la Kaŭko, 11 km poste de la enfluejo de la Canal Colector Sur, oni trovas la trinkebligejon de Puerto Mallarino, kie estas prenita la 80% de la akvo kiu estas trinkita en la urbo. La rivero ricevas malpeziĝon, 3,4 km poste, en la centralo de traktado de kloakaj akvoj de Cañaveralejo (PTAR-C). Fine, post 40 km, la rivero eliras de Cali por eniri la industrian centron de Yumbo, kie atendas pli poluon al ĝi.

Kelkaj riveroj malsupreniras de la Okcidenta Montoĉeno tra la Metropola Areo de Cali, ili markas la limojn inter la Corregimientos-oj kaj enfluas en la Kaŭko. Norde de la municipo naskiĝas la Quebrada el Chocho kaj la rivero Aguacatal. La Quebrada el Chocho empieza en la corregimiento de La Paz , malsupreniras en senco nordo-sudo markanta la orientan limon de la corregimiento de la La Castilla kaj finas en la rivero Aguacatal al nord-okcidento de la urbo. Samtempe, la rivero Aguacatal naskiĝas en la corregimiento de la Elvira, sia akvokvanto markas la okcidentan limon de la corregimientos La Castilla enfluas en la Cali Rivero.

En la okcidento de la municipo naskiĝas la Rivero Cali, inter la corregimientos de Felidia kaj la Leonera, eniras al la urba areo inter la altaĵoj de Cristo Rey kaj la Tres Cruces kaj fine donas ĝiajn akvojn al Kaŭko en la norda parto de la urbo. Pli al okcidento de la municipo naskiĝas la rivero Pichindé, kiu markas la limon inter la corregimiento Pichindé kaj la corregimiento Los Andes, kaj finas en la Rivero Cali ĉirkaŭ al la corregimiento de El Saladito. La riveroj Cañaveralejo, Melendez kaj Lilí naskiĝas en la mezo de la municipo kaj finas en la Canal Intersector CVC Sur, kiu verŝas siajn akvojn en la Kaŭko en la suda parto de la urbo. En la corregimiento de Pance, naskiĝas la samnoma rivero kiu donas siajn akvojn en la rivero Jamundí, Ĉi rivero samtempe enfluas en la Kaŭkon al Sud-Okcidento de la municipo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas tropika savano. La Okcidenta Montoĉeno blokas la frontojn de humidaj aeroj devenintaj de la Pacifika Oceano kvankam estas notinda kio la mara brizo atingas la urbon. La Okcidenta Montoĉeno havas 2.000 m de averaĝa altaĵo en la norda parto de la urbo kaj atingas la 4.000 m sude, Tio faras ke en la urbo la Sud-Okcidenta regiono estas pli pluvema ol la Nord-Okcidenta. En averaĝo la jara precipitaĵo estas de 900 mm en la sekaj zonoj ĝis 1800 mm en la zonoj pli pluvemaj, kun 1.000 mm averaĝa sur la granda parto de la Metropola Areo de Cali. La averaĝa temperaturo estas de 23 °C (74,4 °F) kun malmaksima averaĝo de 19 °C (66 °F) kaj maksima averaĝo de 30 °C (86 °F). La sekaj sezonoj estas de decembro ĝis marto kaj de julio ĝis aŭgusto, kaj la sezono de pluvoj estas de aprilo ĝis junio.

Klimata Tablo de Santiago de Cali
Temperaturo (°C)
Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Malmaksima averaĝo 18.7 18.9 19.1 19.1 19.0 18.8 18.2 18.3 18.6 18.7 18.7 18.7
Averaĝo 23.9 24.0 24.1 23.8 23.7 23.8 24.0 24.1 23.9 23.3 23.2 23.5
Maksima averaĝo 30.0 30.1 30.0 29.4 29.1 29.3 30.1 30.5 29.9 28.9 28.7 29.2
Precipitaĵo, Suna brilo kaj relativa humido
Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Averaĝa Precipitaĵo (mm) 48 61 103 123 97 55 28 46 69 115 99 65
Tagoj de Pluvo 9 10 13 15 15 10 8 8 11 16 14 10
Relativa Humido (%) 72 72 73 75 76 75 72 70 72 75 76 74
Suna brilo (horoj/monatoj) 184 157 164 143 144 154 185 183 159 154 151 168
Datumoj prenitaj en:
Aeropuerto Alfonso Bonilla Aragón
IDEAM[10]
Jaraj
averaĝoj
Temperaturo Precipitaĵo Suna
brilo
Malmaks Mez Maks Totalo Pluvo Humido
°C °C °C mm Tagoj  % horoj
18.7 23.8 29.6 908 139 73 162

Naturaj Resursoj[redakti | redakti fonton]

La loko ene la Valo de Kaŭko, la klimato kaj la reliefo, agas de la urbo spaco de granda natura riĉeco. La kunfluejo de riveroj kaj aliaj akvaj fontoj agas ke la regiono estas natura potenco por kultivadoj kiel sukerkano kaj la brutobredo.

Pri mineraloj, Kvankam la Valo de Kaŭko estas ne regiono de metaloj, en la minucipo de Cali estas kelkaj minoj min-karbo en la nomitaj formacioj Guachinté kaj Ferreira, lokitaj sude kaj norde de la urba areo en la centra franĝo de la municipo. En la norda parto de la urba areo, disvastigante al Yumbo estas minoj sur la ĉielo de materialoj por la konstruaĵo.[11]

Antikvaj Krucoj sur la Cerro de las Tres Cruces.

Media Poluado[redakti | redakti fonton]

La raportoj de la Departamento Administrativo de Gestión del Medio Ambiente (Administra Departemento de Elpaŝo de la Medio), DAGMA, montras plibonigo pri la kvalito de la aero el la urbod.[12] Ĝis finoj de 2004 la norda zono, decida ĉar la proksimaĵo al la industria centro de Yumbo, enhavis pli ol 50 μg/m³ el partikloj de polvo (la maksima normo internacia); por la unua jarkvarono de 2006 la atmosfera poluado de la nordo oni estis reduktita ĝis 40 μg/m³. La aeraĝa koncentrado de partikloj en la aero de la urbo (33,90 μg/m³) estas sub la maksima permesita, sed povas konsiderarĝi alta pro la geografiaj naturoj de la urba zono lokita en valo de pli ol 30 km de laŭlarĝa, kvankam estas malalta ol aliaj kolombiaj urboj kiel Medellín kaj Bogotá kie la averaĝo estas super la 60 μg/m³.[13][14] La poluado en la aero estas en granda parto kauze la granda kvanto de aŭtomobiloj, sia malrapida movebleco, kaj la malalta kvanto de benzino uzita (kun 5.000 partoj per milionoj de sulfuro).[15][16]

Pri Akva poluado, la DAGMA faras mezuradojn de la biologia bezono de oksigeno kaj de la Solidoj Pendigaj Totalo (SST hispane). Laŭ raportoj de 2005 la rivero Kaŭka havas averaĝe 3,94 mg/l en la indico de oksigeno, je kio estas konsiderita meza poluado, tamen la riveroj Cali kaj Cañaveralejo havas averaĝe 55,5 kaj 79,7 mg/l respektive, superanta la limon de trinkebleco (50 mg/l).[12]

Demografiaj Aspektoj[redakti | redakti fonton]

Cali ne estas malsama ol alia kolombia tendenco de kreskado de la urbaj areoj damaĝe al kampara popolado, ĝuste tiel ke la urbo (kaj sia metropola areo) duobligis sia partopreno en la valokaŭkana kaj landa popolado, hodiaŭ pli ol 60% de la popolado el Valo de Kaŭko loĝas en Cali kaj sia metropola areo. Por detaloj vidu la tablon.

Popolado el Cali kaj sia metropola areo: partopreno (%) al departementa kaj nacia nivelo.
1951 1964 1973 1985 1993 2005
Cali/Departemento 25,7 36,8 42,4 47,7 50,0 51,2
Metropola Areo/Departemento 35,2 47,8 53,4 58,4 60,3 62,6
Cali/Lando 2,5 3,6 4,5 4,9 5,0 5,0
Metropola Areo/Lando 3,5 4,7 5,6 6,0 6,1 6,1
Popolado el Cali aĝoj/sekso.
Montro de la popolado el Cali.

Pri la distribuo de la popolado, Cali estas urbo loĝanta pro junaj homoj laŭ la statistikoj de la DANE. La granda parto de la popolado estas sub-40 jara. Ankaŭ oni observas pli popolado da virinoj en preskaŭ ĉiuj rangoj de aĝoj, krom inter la pli juna popolado, egale oni vidas kiel la averaĝa aĝo de la virinoj estas pli granda ol viroj.

La disvolvigo de la lineo de malriĉeco Cali montras la kritika kio estas la situo en la urbo. Laŭ la Misión para el Diseño de una Estrategia para la Reducción de la Pobreza y la Desigualdad (Komisio la dizajno de strategio por la redukto de la malriĉeco kaj la neegaleco) por, je la 67,5% de la loĝantoj de la urbo oni povas konsideri malriĉuloj (2004).[17] Mezuradoj de Spertuloj teme,[17] montras ke ĉi procento estis 29,8% en 1994 y 39,0% en 1998. Ĉi kreskado oni devas en granda parto al la ekonomia krizo kiu komencis en 1998, sed ankaŭ al la manko de respondo de la publikaj politikoj por superi tiuj situoj por parto de la antaŭaj municipaj administracioj.[18]

Laŭ la Consultoría para los Derechos Humanos (Konsilo por la Homaj rajtoj), Codhes, en la periodo 1999-2005 alvenis al Cali pli ol 55.000 personoj rezulto de ena delokado, el kiuj preskaŭ 20.000 alvenis nure en 2005.[17] La granda parto de ĉi tiu delokada popolado establiĝis sudoriente de la urbo en la Distrikto de Blankakvo (Distrito de Aguablanca).

Aspekto elstara de la Cali-a demografio, kaj ĝenerale de la okcidenta kolombio, estas la granda procento de nigruloj, aproksime 24%,[17] Kio faras de Cali unu el la latinamerikaj urbegoj kun pli popolado de nigra razo. La influo afro-kolombia en la Cali-a kulturo estas evidenta en la muzikaj aspektoj, ekzemple, la urbo estas rekonita por la grupos de salsa muziko.

Naskiĝokvanto kaj mortado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la jaraj statistikoj de la Secretaria de Salud Pública Municipal (Sekretario de Publika Municipa Sano) de 2005[19] la naskiĝ-indico de la urbo estas 20,2 ĵusnaskito pro ĉiu 1.000 loĝantoj, iomete pli malgranda ol la indico de la lando (22,0) kaj la monda averaĝo (21,0). Pri statistikoj pro virinoj, la fekundeco-indico estas 1,9 gefiloj pro virino, je kio estas malalta komparita kun la averaĝo de la lando (2,6). la fekundeco-indico estas tre sentema al socio-ekonomika strato de la patrino: en la malalta socia strato onis donas la averaĝan valoron (2,1), en la meza strato estas 1,9 kaj la alta strato estas apenaŭ 1,2. Pri la civila stato de la Cali-aj patrinoj: 58% vivas en libera amo kun sia paro, 23% estas geedzigitaj kaj 17% estas needziniĝintaj patrinoj.

Pri infana mortado, la urbo havas infana-mortado-indico, 12 mortas po ĉiuj 1.000 vivonaskaj infanoj, multe malalta ol la averaĝo de la lando (26) kaj ankaŭ pli malalta ol la monda averaĝo (54). La indico estis malsupreniranta de la jardeko de 1970 kiam estis de 50 mortoj pro 1.000 naskiĝoj.

La Cali-anoj havas vivdaŭron de 71,9 jaroj al naskiĝi, tre simila al nacia averaĝo (72,0) kaj 5 jaroj plu ol la monda averaĝo. La mortado-indico estas 6,5 muertos pro 1.000 loĝantoj, pli alta ol la lando (5,0), kaj montras kreskadon en pli ol punkto komparita kun la jardeko de 1980. La 20% de ĉi mortoj estas violentaj: murdoj, sinmortigoj kaj akcidentoj pro motoraj veturiloj.

Civila sekureco[redakti | redakti fonton]

En la kvarjariĝo 2000-2004 la urbo prezentadis grandegan nombron de murdoj de 90 pro ĉiu 100.000.[20] Laŭ statistikoj de 2006 kvankam estis leĝera plibonigo komparita al 2005, la urbo ankaŭ oni povas konsideri ĝin nesekura per murdo-indico de 74 pro ĉiu 100.000 logantoj ,[15][16] alta komparita kun Bogoto (18,8)[21] kaj Medeĝino (28).[22] Inter la tri ĉefaj urboj el la lando, Cali havas la plej grandan investadon en sekureco. Je 2006 la buĝeto en sekureco de Medeĝino estis kvaroble pli granda ol Cali, nuntempe Bogoto estis (kun 3,5 pli loĝantoj) sepoble pli ol Cali.[16] En 2008 la mordo-indico estis 66 pro ĉiu 100.000 loĝantoj[23] y en el 2009 hubo 1.775 muertes violentas en Cali[24]

Politika-administra strukturo[redakti | redakti fonton]

Santiago de Cali estas regita por demokratia sistemo bazita en la procesoj de administra malcentralizado devenintaj komence la Konstitucio de Kolombia de 1991. Urbestro regas la urbon (Plenuma povo) kaj Municipa Konsilo (Leĝdona povo).

Municipa Administra Centro, CAM, sidejo de la urbestra ofico.

La Urbestro de Cali estas la ĉefo de registaro kaj de la municipa administro, reprezentanta leĝa, ĵura, kaj ektraĵura al la municipo. Estas posteno elektita pro popola voĉdono por periodo de kvar jaroj,[25][26] kiu nuntempe (2011) estas plenumita por Jorge Iván Ospina. Inter siaj ĉefaj funkcioj estas la administrado de la propran resurcoj el la municipo, zorgi pri la bonstato kaj la interesoj de siaj samcivitanoj kaj reprezenti ilin antaŭ la Nacia Registaro, aldone de impulsi lokajn politikojn por plibonigi la vivkvaliton, tiuj kiuj programoj de sano, loĝejo, edukado , voja infrastrukturo kaj konservi la publika ordo.

La Municipa Konsilo de Cali estas korporacio administra de popola elekto, komponita pro 19 magistratanoj (ediles) de malsamaj politikaj tendencoj, demokratie elektitaj por periodo de kvar jaroj,[25][26] kaj kies funkcio havas kiel ĉefa akso la demokratia partopreno de la komunumo. La konsilo estas leĝa ento de la urbo, elsendas akordojn de enda apliko en sia teritoria jurisdikcio. Inter ĝiaj funkcioj estas aprobi la projektojn de la urbestroj, zorgi por la prezervadon kaj defendon el la kultura havaĵo, dikti la organikajn normojn de la buĝeto kaj liveri jare la buĝeto de elspezoj kaj enspezoj.

Kiel organismoj de kontrolo estas la Contraloría kaj la Personería (leĝa statuso).

Administre la urbestra ofico de Cali oni dividas en du grandaj aroj: La centra administracio kaj la malcentradaj entoj. Se entiende por Administración Central, el conjunto de entidades que dependen directamente del Alcalde. Estas entidades son denominadas Secretarías o Departamentos Administrativos.

Cali vidita de la Cali Turo (Torre de Cali).

La Sekretariejoj estas administraj entoj kies ĉefa celo estas la prestaĵoj de servoj al la komunumo aŭ al la centra administracio. La Administraj Departementoj estas entoj de teknika karaktero.

  • Departementoj Administraj: Planeado, Financo, Elpaŝo kaj Medio.
  • Sekretariejoj de la Socia Sektoro Social: Edukado, Publika Sano, Teritoria Disvolvo kaj Socia Bonstato, Socia Loĝejo, Kulturo kaj Turismo.
  • Sekretariejoj de la Kolektiva Sektoro: Registraro, Kunvivado kaj Sekureco, Sporto kaj Deporte y Amuziĝo.
  • Secretarias de la Fisika Sektoro: Infrastrukturo kaj Valorigo, Cirkulado kaj Transporto
  • Asignitaj Direkcionoj: Jura, Administra Disvolvo, Disciplina Kontrolo kaj Ena Kontroloo.
  • Malcentradaj Entoj: Publikaj Municipaj Enterprenoj el Cali, EMCALI, EMSIRVA, Metrocali, CaliSalud, Specialita Financa Fonduso (Fondo Financiero Especializado), Corfecali y EMRU.

Administra divicoj de Cali[redakti | redakti fonton]

La urba areo de la urbo oni dividas en 22 komunumoj, ĉi triuj ankaŭ oni dividas e kvartaloj kaj urbanizadoj. En la tuturbo estas 249 kvartaloj aprobitaj kaj 91 urbanzadoj. Laŭ la publika administrado estas 509.987 domoj kaj apartamentoj. La distribuo de la sociaj klasoj oni kontas en flankoj de domblokoj pro strato, kaj por finoj de 2005 estis:[27][28] Malalta-Malalta 20,20%, Malalta 31,92%, Meza-Malalta 32,45%, Meza 6,72%, Meza-alta 7,61% kaj alta 1,10%.

La kampara zono oni dividas en 15 corregimientos (Koreĥimientoj), ĉi tiuj ankaŭ oni dividas en veredas (padoj). La kampara zono oni disvastigas 43.717,75 ha kaj en ĝi loĝas 48.368 personoj laŭ la projectitaj popoladoj el Administra Departemento de Municipa Planado (DAPM).[27][29]

Ĉiu komunumo kaj corregimiento havas Lokan Administrantan Junton (Junta Administradora Local, JAL) konformita pro ne malpli ol 5 nek pli ol naŭ membroj, elektitaj per popola voĉdono por periodo de kvar jaroj kiu devas koincidi kun la periodo de la Municipa Konsilo.[25][26]

JAL faras funkcioj rilataj al la municipaj planoj kaj programoj de ekonomia kaj socia disvolvo de publikaj laboroj, vigilado kaj kontrolo al la prestaĵo de la municipaj servoj en sia komunumo kaj corregimiento, kaj la investadoj kiu oni faros en la publikaj resurcoj, aldone je la rilataj al la disdono de la asignitaj municipaj monoj, kunveniĝi almenaŭ unu fojo per monato, dikti sian propran regularon, ekspedi faroj kun la nomo de la resolucioj kaj, ĝenere, zorgi pro la plenimo de siajn decidojn, rekomendi la plenumo de rimedoj el la municipaj aŭtoritatoj, kaj stimuli la civila partopreno.

Komunumoj el Santiago de Cali[29]
Komunumo
Nombro
Popolado areo ha Denseco
loĝ./ha
Komunumo
Popolado areo ha Denseco
loĝ./ha
Mapo Komunumoj
1 65.333 384,22 170,04 12 67.638 232,94 290,37
Comunas de Cali.svg
2 103.022 1.131,30 91,06 13 169.659 473,73 358,14
3 44.088 370,45 119,01 14 151.544 454,33 333,55
4 56.933 452,50 125,82 15 126.496 406,04 311,53
5 100.358 419,76 239,08 16 94.383 220,74 239,44
6 166.906 501,17 333,04 17 103.975 1.255,59 82,81
7 78.097 498,76 156,58 18 100.276 542,86 184,72
8 96.991 526,67 184,16 19 98.257 1.136,69 86,44
9 47.830 289,94 164,96 20 65.440 243,95 268,25
10 103.087 429,77 239,86 21 92.170 482,89 190,87
11 98.172 369,96 265,36 22 8.971 1.058,91 8,47
Corregimientos el Santiago de Cali[29]
Corregimiento Popolado
Projectita
areo ha Denseco
loĝ./ha
Corregimiento Popolado
Projectita
areo ha Denseco
loĝ./ha
Mapo Corregimientoj
Pance 2.035 10.509,27 0,194 La Elvira 2.147 1.607,08 1,336
Corregimientos de Santiago de Cali.svg
Navarro 1.532 1.911,91 0,801 El Saladito 1.928 1.301,06 1,482
La Castilla 1.543 2.062,99 0,748 La Paz 487 470,99 1,034
Felidia 1.644 2.520,73 0,652 Montebello 8.821 412,62 21,378
Golondrinas 2.349 1.046,78 2,250 La Leonera 1.008 1.746,45 0,577
Pichindé 946 1.495,70 0,632 Los Andes 3.361 6.610,51 0,508
Villacarmelo 1.272 3.307,75 0,385 La Buitrera 11.992 3.053,82 3,927
El Hormiguero 7.303 5.660,09 1,290

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Cali kaj la Valo de Kaŭko estas la tria ekonomia centro de Kolombio kaj estas punkto de internacia kaj nacia ekonomia interŝanĝo. La urbo estas inda paso de kaj al sudo de la lando kaj la landlimo kun Ekvadoro, kaj estas konektita kun la mondo pero la mara kajo de Buenaventura.

La transformado de Cali kaj la Valo de Kaŭko dum la 20-a jarcento, tial kiel ĝia krizo al la fino de la jarcento, kaj la panoramo antaŭ la nova centurio estis temo de profundaj analizoj de financa kaj akademia entoj. Ĉi sekciono oni bazas en la analizoj kaj rekomendoj de la informo Cali Colombia - Toward a City Development and Strategy publikita por la Monda Banko je 2002,[30] kaj en la Informes de Coyuntura Económica Regional (ICER) trimestra publikantaj per DANE.

Konstruaĵo el Banco de Occidente (Okcidenta Banko).

Pro tradicio, Cali kaj la departemento estis spaco de ranĉoj, la sama kiu dum la kolonia tempo estis, kun la minoj, akso de produktado. Al komenco de la 20-a jarcento la ekonomio de la urbo estis koncentrita en la produktado de sukero, bazita en agrokultura modelo en kiu grandaj areoj da tero estis kultivitaj per la minimuma uzado de labor-forto. Kiel rezulto, malmultaj familioj estis posedantaj de grandaj areoj da tero en unu el la plej fekundaj regionoj de la lando. Ĉi tio estis grava faktoro en determini la rilatoj de povo kaj la organizo de la urbo tra la 20-a jarcento.[30]

Dum la periodo 1910-1930 la ekonomio de la urbo ĉesis konzentriĝi en la agrokultura modelo por iĝi en komercia punkto en nacia nivelo, dankon al disvolvo de baza infrastrukturo kiel la konstruo de la fervojo al Buenaventura kaj la kreado de la departemento de la Valo de Kaŭko kun Cali elektita kiel ĉefurbo.

Kvankam la Cali-a kaj Valokaŭkana industria konstrucio ne komencis ĝis la tria jardeko de la 20-jarcento, kelkaj kompanioj jam estis komencita cementi la industrian disvolvon de la regiono, kiel la kompanio de grafikaj artoj "Carvajal y Cia (kiu komencis laborojn en 1904). Dum 1929 oni donas la kreadon de Jabones Varela Hermanos, en la jardeko de 1930 aliaj kompanioj komencas kreski en granda skalo kiel la kompanioj de senalkoholaĵoj kaj biero, la eldonejo kaj la cigaredoj. Malofte aperas ankaŭ kompaniojn de tekstila industrio, Kemiaj produktaĵoj, ĉokoladoj, konstrumaterialo, artikoloj de ledo kaj mebloj.

En la jardeko de 1940 Cali jam lasis esti simpla punkto de ekonomia interŝanĝo kaj sia ekonomio estis centrita en la industrio. Kelkaj jaroj antaŭ ol komenci la jardekon oni komencis granda investado de eksterlanda kapitalo per la starigo de multaj kompanioj kaj entreprenoj, kiel "Croydon" en 1937, "Cementos del Valle" en 1939, "Cartón Colombia" en 1941, Goodyear kaj Colgate-Palmolive en 1941. Poste estis la starigo de aliaj entreprenoj kiel CEAT General (Centelsa) en 1955, kaj la farmaciaj laboratorioj kiuj faris sidejojn en la Valo de Kaŭko inter 1940 kaj 1960, kiel Tecnoquímicas kaj Baxter.

Centro el Cali, kie estas la granda parto de la financa sektoro.

La industria florado de la urbo altiris enmigrado en la jardekoj de 1950 kaj 1960. En ĉi tiuj jardekoj oni okazis gravaj aliancoj inter la publika kaj privata sektor, kiel la apogo de la produktiva sektoro al la programoj de administrado de kompanioj en la Universitato de la Valo. La kreskado de la Universitato formanta profesiuloj kaj teknikuloj, tiel la kreado de la infrastrukturo, estis decidaj por la posta disvolvo de la industrio kaj la komerco en la Valo de Kaŭko. Ĉi tendenco kontinuiĝis en la jardeko 1970 kaj la unuaj jaroj de la sekva jardeko, la publika investado en infrastrukturo atingis gravaj niveloj favoranta ne nure al la produktiva sektoro, sed ankaŭ al la kreskanta popolado, ĉi tio faris de Cali kaj la Valo de Kaŭko modeloj de disvolvo por sekvi en la tuta lando[30]

En la jardeko de 1980, antaŭ ol la relativa lozeco de la Registaro la drogo-komerco konvertiĝis en komuna formo kaj rapida de akumuli riĉecon. La profitoj de la drogo-komerco havis fortaj influo en la ekonomio el la urbo. La monoj de dubaj devenoj infektis multaj institucioj , kaj publikaj kaj privataj kompanioj. la monlavado kreis ekonoma boom kiu deklinis eke ĉirkaŭ la mezo de la jardeko de 1990, kiam la centra registraro deklaris la militon kontraŭ la drogo-komerco.[30]

La ekonomia recesio de finoj de la 20-a jardeko komencis disvolviĝi. Aldone la kontraŭ la drogoj, oni sumigis la pulvorigo de la resurcoj el la urbo, la manko de kontinueco en la planoj de disvolvo de unu registaro al la sekvanta, kaj la manko de homaj kaj fiskaj rimedoj bezonitaj por efektivigi la planojn de la urbestro. Ĉiu tiu kreis nefidema klimato inter la popolado, la industrio kaj la regiona registaro. En ĉi medio, la politiko de ekonomia malfermo el la registaro Gaviria prenis la urbon ne bone preta.[30]

En 1998, kiam la ekonomia krizo estis evidenta, la nacia registaro ne povis respondi al la vokado de la loka politika klaso kaj la urbestroj devis establigi rimedojn de fiska aŭstereco antaŭ la premo el la kreditoroj, tio kolapsis la modelo de valekaukana disvolvo. aldone, la reintensiĝo de la interna konflikto el la lando bezonis leviĝon en la impostoj en la nacia nivelo direktita al la militaj elspezoj, tio lasis pli eta spaco al la lokaj administrantoj por rekolekti, per impostoj, la bezonitaj monojn por iliaj planoj de disvolvo.[30]

Sukerkano, grava afero en la ekonomio de Cali kaj la Valodekaŭko.

En la 21-a jarcento ekonomia naturo en la lando kaj la urbo ŝanĝis la ludreguloj. La valokaŭkana modelo kiu direktis la departemento ĝis la jardeko de 1980, estis anstataŭita antaŭ la Tutmondiĝo de la ekonomio, je kio evidentigis en aspektoj kiel: la eniro de kapitaloj de la plej gravaj ekonomiaj grupoj el Kolombio, la kreado de strategiaj aliancoj inter la valekaŭkana kaj plur-naciaj entreprenistoj, la maltrankvilo de la kompanioj de la regiono por op timumigi siajn resurcojn kaj servojn, kaj diversigo de investoj el la ekonomiaj grupoj. Antaŭ la perdo de influo de la tradiciaj gvidantoj de la regiono, la Cámara de Comercio de Cali (CCC) okupis iliaj lokoj kaj servis kiel facililo donadis resurcojn el la privata sektoro en civilaj kaj sociaj programoj.[30]

Kvankam ne estas oficaj datumoj el DANE pri la malneta enlanda produkto (MEP) por urboj, laŭ kalkuloj de la Cali-a administrado, en 1996 la MEP el Cali estis 6.000 milionoj de dolaroj, egalvalora al 7% de la MEP el la lando.[30]Ĉi procento estas iomete malpli granda ol la de Medeĵino (8%, 2005) kiu havas popolado iu pli granda,[31] sed signife pli malgranda ol Bogoto (23,1%, 2005), kiu havas trioble pli loĝantoj.[32]

Laŭ statistoj el DANE,[33] je 1995 la jara kreskado de la MEP el la valokaŭkana regiono estis preskaŭ duoble ol la sama indico en la nacia nivelo. Por 1997 la valokaŭkana MEP altigis aprenaŭ, exc ne 1%. Je 1999 la ekonomia recesio el la lando sentiĝis kun depresion kiu faris ke la ekonomio reduktiĝis montrantan kreskadon de la MEP en -4%. De tiam la MEP el Valo de Kaŭko kreskis per soroj kaj soboj, tamen ĝia procenta partopreno al nacia nivelo venis falantan ĝis 1955 kiel povas vidiĝi en la grafiko.[34]

Partopreno (%) MEP Valo de Kaŭko (1990-2005) en la nacia nivelo. konstantaj kaj ordinaraj prezoj.

La departemento kontribuas gravmaniere al la nacia ekonomio. Laŭ statistikoj je 2005 ,[34] pri agrara la Valo kontribuas per 5,37% el la nacia produktado, kio esta relatie malalta komparita kun Antjokio (15,48%) aŭ kundinamarko (12,81%). Pri produktoj el fiŝado, la valokaŭkana regiono okupis la unua loko provizanta je 36% el la totala produktado de la lando. Pri la minado, la Valo ne estas regiono de metaloj, tamen pri nemetalaj mineraloj la departemento kontribuas la 8,15% de la aldonita valoro (es:valor agregado) el la tuta Kolombio.

La valokaŭkana industrio 13,81% de la aldonita valoro, nure superata pro Bogoto kiu kontribuas per 25,39% kaj Antjokio per 18,20%. Aparte, la industrio de manĝaĵoj, drinkaĵoj kaj tabako, estas gravaj aferoj en la ekonomio el la Valo de Kaŭko kontribuanta per 16% de la aldonita valoro al nacia nivelo, egalato por Antjokio kaj nure superata por Bogoto. Pro komerco, al nacia nivelo Bogoto havas 32,22%, Antjokio 13,25% kaj la Valo 11,34%. En transportado-servoj la Valo havas 12,52% de la nacia aldonita valoro valoro, superata por Bogoto kiu havas 25,75%. En finacaj servoj la Valo havas partoprenadon je 9,75%, pli malproksima ol Bogoto (48,39%) kaj Antjokio (14,59%).

La konsumpreza indico (hispane: Índice de Precios del Consumido, es:IPC) el Cali estis de la pasinta jardeko unu el la plej malataj inter la kolombiaj urboj. Proksime la 78% de la Cali-anoj estas en laborebla aĝo (pli ol 18 jaroj). En 2005 por unua fojo en 6 jaroj la urbo prezentis indico de okupado (laboro) super je 60%, kio konfirmas la bonstato de la ekonomio, gvidata ĉefe por la kreskado en manufaktura industrio, la agrokulturo kaj la komerco, inter aliaj aferoj.[33]

Infrastrukturo kaj publikaj servoj[redakti | redakti fonton]

Energio[redakti | redakti fonton]

La Municipaj Entreprenoj de Cali, EMCALI, okupiĝas la mendadon de publikaj servoj de la urbo kaj granda parto el la metropola areo. EMCALI estas posedanto de la infrastrukturo de distribuo kaj kune kun EPSA, estas posedantoj el 18 sub-stacidomoj de energio konektitaj al la elektrika nacia reto.

Ponto Ortiz, sur la Rivero Cali.

Akvodukto kaj kloako-sistemo[redakti | redakti fonton]

EMCALI estas responsa pro la akvodukto kaj kloako-sistemo servo. La distribuo dividiĝis en zonoj de alta kaj malalta retoj. La alta reto estas provizata per gravito, la malalta reto bezonas pumpad-sistemo. Estas kvar centraloj por traktado de trinkebla akvo:

  • Río Cali: proviziĝas el Cali Rivero. Ĝi havas la kapacito de produktado de 1,80 /s, provizas trinkeblan akvon al 420.000 konsumantoj en la antikva parto el la urbo.
  • La Reforma: proviziĝas el Meléndez Rivero. per akvo-kvanto de 1 m³/s provizas 120.000 uzantoj en la zona de ladera (zono de montan-bordo) de la urbo.
  • Río Cauca: proviziĝas el Kaŭka Rivero. havas kapaciton de 2,5 m³/s.
  • Puerto Mallarino: proviziĝas el Kaŭka Rivero kaj havas akvo-kvamto de 6,6 m³/s.
Kultura Centro el Cali.

La kloakaj akvoj el la urbo oni rekolektas pere de rekolektaj tuboj kiu direktas al Centro de Traktado de Kloakaj Akvoj de Cañaveralejo, PTAR-C. Ĉe la PTAR-C ĉi tiuj akvoj estas traktitaj antaŭ reiri la Kaŭkan Riveron. La PTAR-C kontrolas averaĝan akvo-kvanton de 7,6vm³/s, kio permesas trakti 70% el la kloakaj akvoj de Cali.

Telekomunikadoj[redakti | redakti fonton]

EMCALI estas la ĉefa kompanio de telefona servo per la 85% de la loka merkato. La telefonaj centraloj kaj la iloj de transigo estas konektitaj per vasta reto el optika fibro. En 2007 la ento havis preskaŭe 510.000 uzantoj. Aliaj kompanioj en la telefona merkato estas UNITEL, Telmex, Telecom, kaj ERT. La urbo havas 115.400 telefonaj lineoj.

Estas tri kompanioj de poŝtelefona servo, ĉiu kun nacia serv-areo kaj kun teknologio GSM kaj 3G WCDMA, Comcel (el América Móvil) Bando: 850Mhz kaj 1900Mhz; Movistar (el Telefónica) Bando: 850MHz y 1900MHz, kaj Tigo (el ETB, EPM Telecomunicaciones kaj Millicom International el Luksemburgo) Bando: 1900MHz NGN.

Pureco kaj ruboj[redakti | redakti fonton]

Rivero Cali.

La urbo produktas 1800-2000 tunoj/tago sanaj reziduoj. La servo de rekolektado de ruboj estas tasko de la publika kompanio EMSIRVA. La ruboj estas portitaj al Rubodeponejo de Navarro, kiu havas 60 ha. Navarro dividiĝis en la antikva deponejo de 40 ha kaj la provizora sana remburejo de 20 ha. La metado de la ruboj ne estas pli teknia, ĉar la rubodeponejo de navarro ne estas propre sana remburejo; la antikva deponejo havas du lagoj de oksidado kaj metiaj fumotuboj por eliri la gasoj. En la lastaj jaroj la aliraj vojoj kaj la kanaloj de rekolektado de perkoloj estis plibonigo. SLaŭ studoj la servo de rekolektado kaj manipulo de ruboj el la urbo estas nesufiĉa kaj la diagnozo estas kritika. Post 30 jaroj de servo, la rubodeponejo de Navarro finis sia utila vivo kaj la administrado de la urbo serĉas novajn solvojn, spite de la konstanta insisto el la Corporación Regional Autónoma del Valle (Aŭtonoma regiona korporacio el la Valo), CVC, organismo okupita de la konservado de la departementa ĉirkaŭo.[35]

Tergaso[redakti | redakti fonton]

La urbo havas reton de distribuo kun du ĉefaj aksoj: Sud-Nordo sur la ferkoridoro kaj Oriento-Okcidento sub la Sud-Orienta Aŭtoŝoseo. Kun kapacito de 130 milionoj da tagaj kubpiedoj oni garantias la servo de tergaso en la 22 komunumoj el la urbo. Ĉi reto estas nutrita per gasodukto kiu alvenas de Yumbo ĝis la norda parto el la urbo.

Transportado[redakti | redakti fonton]

La Sekretario de Municipa Cirkulado kaj Transporto (Secretaria de Tránsito y Transporte Municipal, STTM)[36] estas la responsulo de registri la vehikloj de la urbo. Laŭ datumoj de ĉi tiu ento, en 2004 sur la stratoj de Cali estis 357.927 vehikloj. Kiel estas kutime en evoluantaj landoj, la motorciklo estas populara transporto kaj en la urbo estas preskaŭ 70 000. Pri partikularaj vehikloj, estas pli ol 240.000.

Kompositado de la aŭtomotora parko de Cali 1997-2004.[36]

Pri la publika servo, la datumoj el STTM donas pli ol 43 000 vehikloj eĉ taksioj, busoj kaj busetoj.[36] Laŭ datumoj el DANE[37] tra la urbo iras tage 3 800 vehikloj de publika servo, distribuitaj en: 40,43% mikrobusoj, 25,10% busetoj kaj 34,47% busoj.

Ĉi tiuj vehikloj movas aproksime 300 milionoj da uzantoj jare, distribuitaj en: 40% en mikrobusoj, 30% en busoj kaj 30% en busetoj. Miksanta datumoj el STTM kun la datumoj el DANE, devu esti 10 taksioj pro ĉiu aŭtomotoro de simila al busoj.

Panorama vido nokte.

La kompanioj de publika transportadoestas de privata kapitalo. Kiel en Bogoto aŭ en aliaj urboj el la lando, la taksioj estas flavkolore, la minimuma tarifo estas 4200 COP dum la tago kaj 5000 COP de 8 pm ĝis 5 am. Kiel loka karakteristiko la kompanioj de urbaj busoj havas nomoj de koloroj: Blanco y Negro (Blanka kaj Nigra), Azul Plateada (Arĝenta Blua), Rojo Griz, (Ruĝa Griza), Papagayo, ktp); aliaj nomoj estas Alameda kaj Coomoepal. Alia alterna urba servo estas la mikrobusoj kun kapacito de inter 10 kaj 20 personoj.

MIO, Masivo Integrado de Occidente (integrata masivo el Okcidento).

Kiel en ĉiu la ĉefaj urbaj centroj el la lando, La urba servo estas rilata al "guerra del centavo" (Milito de la centimo): La ŝoforoj estas pagataj pro la nombro de uzantoj transportitaj dum la tago, kaj kelkaj kompanioj faras la samajn vojojn, Ĉi tio originas ekscesoj de rapidoj kaj rompo de la transportaj reguloj. Ajn komunuma problemo de la kolombia urboj estas la granda nombro de aŭtomobiloj de publika transporto, ĉefe taksioj kaj busjoj kiuj blokas la ĉefaj avenuoj el la urbo en kritikaj horoj, tio estis parte solvita per la plenumo de la Pico y Placa, skemo de limigo en la movilo tra la stratoj laŭ la lasta cifero de la numer-plato.

Per la uzo de bioetanolo en la benzilo, oni reduktis parte la problemo de la media poluado. La bioetanolo estas produktita en la sukerfabrikoj de sukerkano.

La registaro de Álvaro Uribe Vélez impulsis la kreado de la Masiva Integrigita de Okcidento, sistemo de transporto bazita en busoj, simila al TransMilenio el Bogoto, al sistemo el Kuritibo, Brazilo aŭ al Metrovía en Guajakilo, Ekvadoro. Post multaj malfruoj en la laboroj , la sistemo komencis funkcii en la jaro 2009 kaj oni esperas ke solvu grandan parton de la problemo de la movilo en la urbo.[38]

Direktaj internaciaj flugoj de kaj al Cali.

Cali havas unu el la ĉefaj flughavenoj el Kolombio, la Internacia Flughaveno Alfonso Bonilla Aragón (Aeropuerto Internacional Alfonso Bonilla Aragón), CLO, lokita en la municipo de Palmira, 15 minutoj al nordo de la urbo. La Flughaveno Bonilla Aragón konektas Cali kun Kolombio kaj la mondo per kelkaj naciaj kaj internaciaj aer-linioj. Inter la naciaj celoj estas la precipaj urboj de la lando kun servo de Aires, Copa Airlines Colombia, Avianca, Viva Colombia, Satena kaj TAC. Internacie estas vojoj inter Cali kaj Miamio (American Airlines), Guajakilo (TACA Perú), Miami, New York y Madrido (Avianca), Panamurbo (Copa Airlines Colombia), Smeraldoj (TAME) kaj Kito (LAN Perú) .

La grandego de la pisto el flughaveno Bonilla Aragón, 3 000 m longe por 45 m larĝe, permesas la surteriĝo de aviadiloj de maksima kapacito. Jare ĝi movas pli ol 3 milionoj da uzantoj kaj 36932 tunoj da ŝarĝo en preskaŭ 55000 flugoj (2006). Nordeste la urbo estas lokita la Base Aérea Marco Fidel Suárez (Aera Bazo Marco Fidel Suárez), apartenanta al Kolombia Aerarmeo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Distribuo de eduka nivelo.[34]
loĝantaroj
Nenia 94.067
Antaŭlerneja 83.498
Kompleta baza edukado 249.529
Nekompleta baza edukado 354.787
Kompleta meza edukado 111.322
Nekompleta meza edukado 324.922
Kompleta meza akademio 256.628
Nekompleta meza akademio 51.464
Kompleta meza teĥniko 103.042
Nekompleta meza teĥniko 10.148
Teĥniko profesia 50.995
Teknologia 46.142
Profesia 185.142
Specialigo 21.712
Majstreco 6.037
Doktoreco 2.187[39]

Eduka nivel de la loĝantaroj[redakti | redakti fonton]

La takso de analfabeteco totala de Cali estas 6%, kiu estas alta komparata kun la averaĝo de la ĉefaj urboj el la lando (4,9%).[17] Alia baza indikilo esta la averaĝo de jaroj de eduko, kiu en Cali estas 6,5 por virinoj kaj 7,0 por viroj, supera ol la nacia averaĝo (4,9), sed malalta komparita kun Bogoto: 7,9 por virinoj kaj 7.7 por viroj.[17]

Pri la eduka nivelo el la loĝantaroj, laŭ DANE[34] (Censado 2005) de 1 959 962 personoj pli aĝaj ol 3 jaroj, la distribuo de la popolo po nivel eduka oni povu vidi ĝin en la tabelo. Intereza aspekto estas ke la nombro de profesiuloj estas supera ol la nombro de teknikistoj, tio ĉi eble indikas ke la profesiuloj el la regiono havas laborojn por kiuj ili estas super-kvalifikataj kaj ne meritas trejnado dum 5 ol plo jaroj.

Baza kaj meza edukado[redakti | redakti fonton]

La plimulto el la lernejoj kaj kolegioj komencas klasojn en aŭgusto kaj septembro ĝis junio de la sekvanta jaro (B kalendaro), inkludanta unu libertempa monato inter decembro kaj januaro. Laŭ la Sekretariejo de Municipa Edukado (hispane SEM) en la jaro 2006 la indico de servareo por knaboj inter 3-17 jaraj estis 80% (2006) kaj 86% inter 5-17 jaraj.[20] Ĉi tio indikas ke grava parto de la knaboj ne ricevas antaŭlerneja edukado aŭ ĝi komencas malfrue. Pri lerneja dizerto ,3,34% de la lernantoj (2007) ne finas siajn studojn,[20] ĉi procento estas pli granda en privataj lernejoj (4,10%) ol en la publikaj (2,83%).

La reto de lernejoj kaj kolegioj publikaj de baza kaj meza edukado dependas de SEM. Inter la rimarkindaj institucioj publikaj estas: la Respublika Kolegio de Sankta Librada, La Supera Normal' Klifoj el Cali (hispane NSFC) , La Supera Normal' Santiago de Cali kaj la Instituto Teĥnika Industria Antonio José Camacho. Estas aldone diverseco da edukaj centroj privataj inter ili estas Lacordaire, Freinet, Inglés de los Andes, Alemán (Germana), Liceo Francés (Franca Liceo), Lauretta Bender, Berchmans, Franciskana Kolegio Pio la 12-a.

Pri kvalito de la edukado, la plej bona indikilo estas la rezultoj de la ŝtataj ekzamenoj ICFES, kiu okazas al la fino de la meza edukado kaj en kiuj kutime baziĝas universitatoj en siaj procesoj de eniro. De 2003 ĝis 2006 la abituerientoj plibonigis siajn rezultojn en ĉi tiuj provoj. Tamen, en 2007 estis kresko en la rezultoj konsideritaj malaltaj (de 28% al 44%).[15][16][20]

Teĥnologia kaj universitata[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj institucioj de universitata kaj teĥnika edukado en Cali estas:

Placeto de Inĝenieriartoj. Universitato de la Valo, Universitata Urbo Melendez.
  • Universitato de la Valo. La Universidad del Valle (Univalle) estis fondita en 1945; en ĝi studas 29 000 studentoj de pregrado kaj postgrado (8 000 en la regionaj filioj),[40] en la filio de Cali 20 800 estas studentoj de pregrado kaj 2 380 de postgrado kaj doktoreco.[41] Ĝi estas la ĉefa akademia kaj reserĉa centro de la sur-okcidenta kolombia parto. Ĝi havas la plej granda biblioteko el la regiono kun 628 569 ekzempleroj (307 514 libroj).[42]
  • Universitato Icesi. Fondita en 1979, estas privata institucio kiu ofertas programoj de pregrado, specialigoj kaj majstrokursoj. Ĝi havas pli ol 3 800 studentoj de pregrado kaj pli ol 750 de specialigoj kaj majstrokursoj.[43] Ĝia biblioteko hava pli ol 30 000 volumoj[44]
  • Pontifika Universitato Javeriana. La Pontifika Universitato Javeriana (Ĥaverjana) filio Cali estis fondita en 1970, ĝi estas privata institucio kun pli ol 5 200 alumnoj studentoj de pregrado kaj pli ol 450 de postgrado. Ĝi havas kvar fakultatoj: Fakultato de Inĝenieriarto, de Ekonomiaj kaj Administraj Sciencoj,de Humanecoj kaj Sociaj Sciencoj kaj la ĵus kreita fakultato de Sciencoj el la Sano.[45] Bibliotekon havas ĝi kun pli ol 36 000 volumoj impresitaj.[46]
  • Universitato de Sankta Buenaventuro. La filio en Cali estis fondita en , estas ĝi privata institucio kun 5 000 studentoj de pregrado kaj 350 de postgrado, specialigoj kaj majstrokursoj. Havas ĝia biblioteko pli ol 42 000 ekzempleroj el kiuj pli ol 34 000 estas libroj.
  • Aŭtonoma Universitato de Okcidento. fondita en 1970, ĉi institucio privata servas al pli ol 7 800 studentoj de pregrado kaj pli ol 250 de postgrado posgrado, entre specialigoj ka majstrokursoj.[47]Ĝia biblioteko entenas pli ol 20 000 libroj impresitaj kaj pli ol 50 00 en cifereca formato

[mankas fonto]

  • Kooperativa Universitato de Kolombio La filio de Cali estis fondita en la jardeko de 1970, Ĝi estas institucio de supera edukado, de socia havaĵo, ke pro sia deveno apartenas al sektoro de la Solidara Ekonomio. Ĝi ofertas ok programoj de pregrado matene kaj nokte. Laŭ siaj informoj, al la dua duonjaro de 2006 ĝi havis 2 437 studentojn.[48]
Universitato Icesi, al fundo oni povas vidi la Klifoj el Cali
  • Universitato Santiago de Cali. Fondita en 1958, ĝi estas privata institucio kiu ofertas programoj de pregrado, licencoj, teĥnologioj, specialigoj kaj majstrokursoj. Ĝi elstariĝas en la instruo de juro. Ĝi havas du filiojn: Cali kaj Palmira.
  • Universitato Antonio Nariño. La Universitato Antonio Nariño (UAN) estis fonfita je la 7-a de marto de 1976 en la antikvaj instalaĵpj de la Lernejo de Medicino de la Universitato Ĥaverjano.[49]
  • Libera Universitato. Institucio privata, sia filio en la urbo estis fondita en 1973 .Ĝi havas fakultatojn kiel Inĝenieriarto, Jurom Politikaj kaj Sociaj Sciencoj, Sciencoj de la Sano, Ekonomiaj Sciencoj, ktp.
  • Universitata Fondaĵo San Martín. En 1981, naskiĝas la Universitata Fondaĵo San Martín. Ĝi komencis kun la Fakultato de Odontologio, hodiaŭ ĝi havas 13 fakultatoj de malsamaj disciplinoj.
Laboratorio ĉe la Universitato de la Valo.

Reserĉado[redakti | redakti fonton]

La urbo havas gravecon en la nombro de sciencaj eldonaĵoj kiu produktas la Kolombiajn akademiajn kaj reserĉajn entoj. Laŭ la datenbazo de la Instituto de Scienca Informado, inter 1990-2005 la Cali-aj institucioj publikigis 2 154 artikolojn, estinta Cali post Bogoto (3 489 publicaciones) la dua centro de scienca produktado por nombro en la lando.[50]

La Universitato de la Valo estas la ĉefa scienca kaj teĥnologia reserĉisto de la sur-okcidenta parto de Kolombio kaj unu el la ĉefaj al nacia nivelo. Ĉe la universitato oni reserĉas pri gravaj aferoj de la regiono, en grupoj kaj sekcioj kiel la CINARA[51] en akvaj resursoj kaj la OSSO[52] pri sismologio de la sur-okcidenta parto de Kolombio. Estas ankaŭ reserĉado en imunologio,[53] novaj materialoj,[54][55] maldikaj kutikloj,[56] kaj sintezo de ĥemiaj komponaĵoj[57] inter alie. Al agronomia nivelo, en la vojo al Palmira oni trovas la Internacia Centro de Tropika Agrokulturo (CIAT),[58] unu el la plej produktivaj kaj ĉefaj centroj de reserĉado el la lando.

Panoramo de Cali, al fundo oni vidas la Altaĵo de Kristo Reĝo kaj la Klifoj de Cali.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La Valo de Kaŭko estis historie zono dediĉita al brutaro, paŝtistado kaj agrokulturado. Tial, en la regiono ne okazis arkitektura disvolvo tiel bela, arta kaj de Eŭropa influo kiel en la urbo Popayán, kaj anstataŭ tio la arkitekturo estis pli simpla, aŭtenta kaj popola.

Katedralo de Sankta Petro.

16-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La nestabileco pro la kutimaj indiĝenaj luktoj malhelpis ke starigo de grandaj vilaĝoj, tiel do malfruigis la arkitektan disvolvon de la regiono. La plej parto el la konstruaĵoj en la 16-a jarcento estis provizoraj, escepte de la Ĉefa Preĝejo de Sankta Petro kiu havis fundamentojn el masonaĵo kaj la arko el briko (De ĉi tiu preĝejo oni nur havas historiaj referencoj).[59] Aliaj konstruaĵo el la epoko estas la La Merced preĝejo, kie oni festis la unua miso el la naskiĝinta urbo en 1541 pro la fondiĝo.[7][59] La preĝejo, tiam, estis tre malsama ol la nuna, kiu oni povas trovi en la centro el la urbo

Memoriga tabulo de la fondiĝo kaj la unua miso: "En ĉi tiu historia loko oni plenumas la religian ceremonion de la fondiĝo de Santiago de Cali.
Je la 25-a de julio de 1536.
Omaĝo de la municipo al fondinto, kapitano kaj antaŭulo S-ro Sebastián de Belalcázar. En la 450 jaroj de la epopeo.
Vicente Borrero Restrepo
Urbestro de Santaigo de Cali
25-a de julio de 1986."

17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

De ĉi tiu epoko datas la monaĥejojn de Sankta Dominiko (malaperinta) kaj Sankta Aŭgusteno, la malnova Ermito (malaperinta) kaj la preĝejo de Sankta Rozo el Limo, ankaŭ en tiu jarcento oni rekonstruis la Ĉefan Preĝejon de Sankta Petro.[59][60] La Ermito malnova estis dediĉita al Nia S-ino el la Soleco kaj al S-ro el la Rivero, kvankam malaperinta, oni scias pro pentraĵo de Farfán ke ĝi ne estis konstruaĵo de arkitekturo altvalora, kaj ĝi estis simpla.[59][60]

18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Datas de ĉi tiu jarcento du arkitektaj juveloj de Cali: la Kapelo de Sankta Antonio kaj la Religia komplekso de Sankta Francisko kun ĝia bela mudeĥara turo de 23 metroj de alteco.[59][60] La manko de plano de disvolvo kiu kontemplu la historiajn aspektojn kaj la arkitektan belecon de la urbo, faris ke la mudeĥara turo de Sankta Francisko perdu sian brilon al esti sur mallarĝa strato ĉirkaŭata de altaj konstruaĵoj. Ankaŭ de ĉi tiu jarcento estas la belega kaj elvokiva Ranĉo Dikaj-Sukerkanoj, senmortigita en la romano El Alférez Real (La Reĝa Subleŭtenanto) de Eustaquio Palacios.[59]

La Merced Preĝejo

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La konstruoj de ĉi tiu epoko estas de novklasika stilo , kontraŭe kun la antaŭaj konstruoj kiu estis laŭ la stilo baroka.[59] Kvankam komenciĝis sian konstruadon en 1722 laŭ la modeloj barokaj, la Katedralo de Sankta Petro, estis finita sole en 1841, ja kiel novklasika preĝejo. Pro tertremoj ĝi suferis kelkajn rekonstruojn kaj sia nuna fasado datas de 1930. En sia eno ĝi havas verkojn de religia arto el la 18-a jarcento.[59][60]

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La municipa teatro de Cali estas vera arkitekta juvelo el la urbo. ĝi estis konstruita inter 1922 kaj 1927 laŭ la stilo criollo (tradicia stilo), bazita en la Eŭropa novklasikismo, kaj ĝi estis deklarita nacia monumento je 2002.[60]

La konstruaĵo Otero estis alia el la reprezentaj konstruaĵoj de komencoj de la jardeko (inaŭgurita je 1926) kaj deklarita nacia monumento je 1977.[60]

La preĝejo Sankta Rozo el Limo estis finita je 1924, laŭ la renesanca hispana stilo kaj ĝi havas du turojn de 40 metroj de alteco.[60]

La teatro Jorge Isaacs estis inaŭgurita je 1931 en omaĝo al valekaukana verkisto de la sama nomo. Ĉi konstruaĵo de franca novklasika stilo estis deklarita nacia monumento je 1984 kaj remalfermita je 1989 post kelkaj jaroj de senzorgo.[60]

Komplekso religia de Sankta Francisko, la kapelo el la Senmakula kaj la mudeĥara turo.

La Nacia Palaco, sur la Plaza de Caycedo (Placo de Kajcedo), estis inaŭgurita je 1933 ankaŭ laŭ franca novklasika stilo kaj deklarita nacia monumento je 1977.[60]

Protesto antaŭ Sankta Francisko.

Je 1942 oni konstruis ĉe kie antaŭe estis la Malnova Ermito, preĝejo malgranda laŭ la gotika stilo la nova Ermito.

Meze la jarcento elstaras la Museo de Arte Moderno La Tertulia (Muzeo de Moderna Arto La Babilrondo), konstruita je 1956.[60]

Verkoj de regiona graveco kaj de instituta arkitekturo kaj funkcia estas la Central de Transportes (Centro de Transportoj) kiu estis starigita je 1974 kaj la Turo de Cali de 44 etaĝoj pisos kaj 183 metroj de alteco, finita je 1980;[61][62] la Turo estas la plej granda konstruaĵo el la urbo, kaj la tria en Kolombio laŭ la terasa alteco kaj la unua laŭ la antena alteco.[mankas fonto]

Je 1990, la filio de la Respublika Banko aldoniĝis kiel moderna elemento al la historia centro de la urbo. Samjare brika kolora elemento aldoniĝis al la centro de Cali per la konstruo de la Centro Cultural de Cali (Kultura Centro de Cali), Rogelio Salmona estis unu el la arkitektoj el ĉi tiu verko kiu gajnis la Nacian Premion de Arkitekturo.[60]

Arto kaj Kulturo[redakti | redakti fonton]

La kultura agado de la urbo floris ĉirkaŭ centroj kiel la Departementa Instituto de Arto kaj Kulturo, la Municipa Teatro, La Muzeo la Tertulia, La Salono Beethoven, La Departementa Lernejo de Teatro kaj la Universitato de la Valo.

La Kato el Tejada.

La Municipa Teatro estis inaŭgurita je 1927. Ĝi estadas la granda kultura centro de Cali kie tra multaj jaroj oni prezentis famajn artistojn naciajn kaj internacian. Per la konsultado de Enrique Buenaventura, oni kreu je 1955 la Departemente Lernejo de Teatro, la majstro Buenaventura estis la unua direktoro de la Kolombia Centro de Teatro en 1957 kaj impulsis forte la kreado de la Teatro Experimental de Cali, TEC (Eksperimenta Teatro de Cali) je 1958.

La Muzeo de Moderna Arto la Tertulia estis inaŭgurita je 1959 kaj estadas salono de ekspozicio de la verkoj de grandaj majstroj naciaj kaj regionaj kiel: Edgar Negret, Hernando Tejada, Lucy Tejada y Alejandro Obregón

Alia institucio grava en la valokaŭkanaj artoj estadas la Instituto Colombiano de Ballet Clásico, Incolballet (Kolombia Instituto de Klasika Baleto, kiu estis kreita por Gloria Castro je 1978.

Festivaloj kaj kulturaj rekontiĝoj[redakti | redakti fonton]

13-a Internacia Festivalo de Arto de Cali. Salso.
  • Encuentro Nacional e Internacional de Danzas Folclóricas Mercedes Montaño. (Nacia kaj Internacia Rekontiĝo de Folkloraj Dancoj Mercedes Montaño)
  • Festival Internacional de Poesía. (Internacia Festivalo de Poezio) Okazis jare de la jaro 2000.
  • Festival de Música del Pacífico Petronio Álvarez. (Festivalo de Muziko de la Pacifiko Petronio Älvarez).
  • Festival Internacional de Arte de Cali. (Internacia Festivalo de Arto de Cali) Okazas ĉiu du jaroj
  • Festival de Teatro de Cali. (Festivalo de Teatro de Cali) La festivalo komencis de 1999.[63]
  • Festival de Rock Alternativo CALIBRE. (Festivalo de Alternativa Rokmuziko) Festita de 2006, prezentas grupoj de alternativa rokmuziko ĉe la Parko de la Muziko.
  • Festival Mundial de Salsa. (Tutmonda Festivalo de Salso).
  • Festival de Jazz Fusión y Experimental AJAZZGO. (Festivalo de Ĵazfuzio kaj Eksperimenta AJAZZGO)
  • Festival Internacional de Ballet. (Internacia Festivalo de Baleto) Festita jare en la monato de junio.
  • Festival Internacional de Cine de Cali. (Internacia Kinofestivalo de Cali) Dum oktobro kaj novembro

Centroj kulturaj[redakti | redakti fonton]

Kultura Centro de Cali.
  • Casa Cultural Proartes. De 1871 la Casa Proartes (Domo por la artoj) havis grandan influon en la kultura vivo de Cali. La konstruaĵo estis restaŭrita je 1991 kaj en ĝi estas salonoj de elmontrado, scenejoj kaj kinejoj.
  • Centro Cultural de Cali. (Kultura Centro de Cali). De 1997 estas la kultura centro de la urbo kaj sidejo de la Municipaj Sekretariejoj de Kulturo kaj Turismo.
  • Centro Cultural Comfandi Santa Rosa. (Kultura Centro Comfandi Sankta Rozo) lokata sur la centro de la urbo. Ĝi havas infanan kaj junulan bibliotekon, adoltan bibliotekon, du salonojn de artaj elmontradoj, diversaj salonoj de eventoj kaj aŭditorio.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Museo Arqueológico La Merced: (Arĥeologia Muzeo La Merced) Centro de la urbo. Elmontroj de antaŭhispana ceramikaĵoj de la societoj kiu loĝis la Kolombia sud-okcidento.
  • Museo Religioso y Colonial de San Francisco: (Religia kaj Kolonia Muzeo de Sankta Francisko) .Ekzistas de 1940.
  • Museo de Oro Calima: (Muzeo de oro Kalima Sidejo de la Respublika Banko. En ĝi oni elmontras oraĵoj, ceramikaĵoj, kaj arto de la Kalima kulturo.
Muzeo de Moderna Arto La Tertulia.
  • Museo de Arte Moderno La Tertulia: (Muzeo de Moderna Arto La Tertulia) Fondita por Maritza Uribe de Urdinola y reinaŭgurita en la nuna konstruaĵo je1962. Ĝi havas pli ol 300 verkoj de naciaj kaj internaciaj artistoj.
  • Museo Arqueológico de la Universidad del Valle: (Arĥeologia Muzeo de la Universitato de la Valo) Montras arĥeologiaj artefaktoj de la antaŭhispana epoko inter la jarcentoj 16-a kaj 17-a antaŭ Kristo.
  • Museo de la Caña: (Museo de la Kano) Fondita je 1990, ĝi havas informadon pro la kano kultivo kaj la procesoj por produkti sukeron.
  • Museo Departamental de Ciencias Naturales Federico Carlos Lehmann Valencia: (Departementa Muzeo de Naturaj Sciencoj Federiko Karlo Lehman Valencia) Fondita je 1963. Scienca kaj zoologia muzeo.

Teatroj[redakti | redakti fonton]

  • Teatro Municipal Enrique Buenaventura (Municipa teatro "Enrique Buenaventura"), estas nuntempe, la plej grava kultura loko de la urbo. Inaŭgurita en 1927, la loko havas spacon por 1200 spektantoj, la stilo de la teatro estas francia novklasika arkitekturo.
Municipa teatro.
  • Teatro Jorge Isaacs (Teatro "Jorge Isaacs"), estas unu el la tradiciaj lokoj de la urbo, ĝi havas spacon por 1.187 spektantoj. Estis konstruita en 1931 por Hernan Bohmer, en omaĝo a Jorge Isaacs. Sia arkitecturo estas influita por la itala romantikismo. Freŝdate la teatro estis restaŭrita. Ĝi estis deklarita nacia monumento en 1984 kaj havas unu el la plej bonaj akustikoj de la lando.
  • Teatro al aire libre Los Cristales (Teatro sub la libera ĉielo La Kristaloj), ĉi tiu teatro havas areon de 3.920 m2 kaj havas spacon por 15 000 personoj.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Aldone de la Red de Bibliotecas Públicas Comunitarias de Cali (Reto de Komunumaj Publikaj Bibliotekoj), ekzistas grupo de elstarigitaj bibliotekoj:

Biblioteca Departamental Jorge Garcés Borrero.
  • Biblioteca Centenario (Biblioteko Jarcento). Inaŭgurita je la 20-a de julio de 1910, ĝi estas la plej antikva el la publikaj bibliotekoj de la urbo. Ĝi lokiĝas proksimume al la Muzeo la Tertulia kaj ĝi havas 15 200 volumojn.
  • Departementa Biblioteko (Departementa Biblioteko Jorge Garcés Borrero). Origine ĝi estis la privata biblioteko el la entreprenisto Jorge Garcés Borrero, malfermita al publiko je 1953 sur la Avenida Colombia (Avenuo Kolombio). En 1954 ĝi fariĝis publika biblioteko. Sia nuna loko estas proksimume al la Stadio.
  • Biblioteca Mario Carvajal (Biblioteko Mario Carvajal). Ĝi estas la ĉefa biblioteko de la Universitato de la Valo en la sidejo Melendez. Ĝi estas la plej granda biblioteko el la kolombia sur-okcidento kun 628 569 ekzempleroj en sia kolekto (307 514 libroj).[42]

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Cali havas kelkajn televidkanalojn de malfermita signalo, en la teritorio kolombia estas kvin signaloj naciaj: 2 privataj Caracol (Heliko) kaj RCN, kaj 3 publikaj Canal Uno, Señal Institucional (Institucia Signalo) kaj Señal Colombia (Signalo Kolombio). La regiona kanalo Telepacífico telesendas de 1986. La entreprenoj de televido por abono ofertas proprajn kanalojn aldone de internciaj signaloj.

Pri radio, hay múltiples emisoras de AM kaj FM. La plej parto el la radiostacioj estas kontrolataj pro Caracol Radio o RCN Radio.

En Cali kaj Valo de Kaŭko cirkulas tage la ĵurnalo El País (La Lando) impresita. Estas aliaj malgrandaj ĵurnaloj kiel El Caleño (La Kaliano) kaj de nacia nivelo kiel El Tiempo (La Tempo). La Diario Occidente (Okcidenta Ĵurnalo) ĉesis impresi siajn eldonojn kaj de kelkaj jaroj faras ĵurnalismon en sia retejo.

Turismo kaj amuziĝo[redakti | redakti fonton]

Avenuo Kolombio kaj la Rivero Cali.
Turo de Cali, la plej alta konstruaĵo de la urbo.

Santiago de Cali havas gravan turisman oferton, por la vizitantoj kaj por la loĝantoj. La centro konservas multe da la originaj konstruaĵoj el la fondiĝo, kaj estas ejo de muzeoj kaj teatroj por la kultura riĉiĝo. La kvartaloj Sankta Antonio kaj Granada prezentas turisma allogo pro sia arkitekturo, geografio kaj kuirarta oferto. Proksimume al centro estas la Cali Rivero kaj la Avenuo Kolombio, kiuj ofertas tre agrablan vojon por promeni, kun haltejoj en la bestoĝardeno, la Muzeo la Tertulia, la fonto kaj la parko El Peñon, la Ponto Ortiz, la Teatro Jorge Isaacs, la Preĝejo la Ermita kaj la Turo de Cali, interalie.

En la okcidenta parto de la urbo estas la Cerro de las Tres Cruces (Altaĵo de la Tri Krucoj), ĝi havas 400 metrojn de alteco kaj ofertas neegaleblan vidon el la urbo kaj ĝi estas kutima loko de sportistoj kaj pilgrimadoj en Sankta semajno. Alia loko kiu ofertas panoraman viston el la urbo estas la Cerro de Cristo Rey (Altaĵo de Kristo Reĝo), kiu havas en sia pinto figuron 26-metrajn kun la brakoj malfermitaj simila al Corcovado de Rio-de-Ĵanejro (Brazilo).

En la norda zono estas la Sesa Avenuo (Avenida Sexta), fama inter la cali-anoj pro siaj noktaj kluboj kaj dancejoj, ankaŭ estas nenombreblaj komercaj centroj inter ili elstariĝas Chipichape (Ĉipiĉape). Estas multaj parkoj kiel Parque del Perro (Parko de la Hundo), kaj multaj komercaj centroj.

En la suda kampara zono estas la corregimiento de Pance, kiu ofertas haltejojn tra la rivero de la sama nomo. Ankaŭ tie estas la Nacia Natura Parko Klifoj el Cali (Parque Nacional Natural de los Farallones de Cali) kun vojoj por la ekoturismo, montistoj, ktp. La plej popolaj celoj estas la kampadejo El Topacio kaj Pico de Loro (Papagbeko) kiu kun 2 800 metroj de alteco estas defio al siaj vizitantoj.

La Jardín Botánico de Cali[64] (Botanika ĝardeno) lokata sur la okcidenta parto de la urbo, en la baseno de la Cali Rivero. Inaŭgurita je februaro de 2005, la botanika ĝardeno havas 10 temajn staciojn tra vojo de 800 metroj kiu montras malsamajn ekosistemojn.

Surmura pentraĵo pri Kalio, en la bildo aperas: La Turo de Kalio, la Preĝejo la Ermito, la Ponto Ortiz, la Tri Krucoj, Kristo Reĝo, la Rivero Kalio kaj la Kato el Rivero.

la Zoológico de Cali[65] (Bestĝardeno de Cali) estas unu el la plej bonaj de la lando, ĝi lokiĝas sur la okcidenta parto de la urbo kaj ĝi havas 10 ha. La bestĝardeno havas vivejojn kiu gastigas pli ol 800 bestojn de 170 malsamaj specoj (80% Kolombiaj), aldone de akvarioj kaj papiliejo.[66]

Nordokcidente, en plej alta punto de la vojo al la maro sur la Okcidenta Montoĉeno oni trovas la Kilómetro 18, loko de freŝa kaj nuba vetero kiu estas vizitata kutime pro siaj restoracioj kiu ofertas manĝaĵojn kaj drinkaĵojn tradiciajn kiel: varman ĉokoladon kun fromaĝo, arepojn el maizoj, sankoĉojn el kokino kaj valekaŭkajn tamalojn interalie.

La Feria de Cali (Foiro de Cali) estas la evento kiu plej altiras vizitantojn kaj turistojn al la urbo. De 1957 oni festu ĝin inter la 25-a kaj 30-a de decembro en diversaj eventoj tra la tuta urbo, inter ili elstaras la Superconcierto (Superakoncerto). Proksimume al Cali, trans la rivero nordoriente, oni trovas la Rumbeadero de Juanchito (Ĥuanĉito-a Dancejo) en la municipo de Candelaria (Kandelario), kie la salsa muziko kaj la amuziĝo estas la komuna lingvo.

Pri eventoj kaj konvencioj, Cali havas la Centro de Eventos Valle del Pacífico-n[67](Centro de Eventoj Valo de la Pacifiko) en la sektoro de Arroyohondo (Profundarivereto) inter Cali kaj Yumbo. Ĉi centro havas spacon por pli ol 11 000 personoj en diversaj aŭditorioj, kaj de ĝia inaŭguracio estas unu el la zonoj de disvolviĝo de la regiono altiranta negocojn, investadojn kaj turismo.

Parkoj kaj verdaj zonoj[redakti | redakti fonton]

La verdaj zonoj de la urbo sumigas 10 914 985 m². Kio estas averaĝe po 5,33 m² je loĝanto.[20] Inter la elstarigitaj parkoj estas:

  • Plaza de Caicedo (Placo de Kajcedo): Estadas la centro de la urbo de sia fondiĝo. Estis nomita la "Placo de la Konstitucio" ĝis 1913 kiam ĝi estis rebaptita en omaĝo al Cali-ana eminentulo Joaquín de Caycedo y Cuero, kaj oni lokis monumenton en sia omaĝo en la centro de la placo.
  • Parque de la Retreta (Parko de la Retreto): Apud la Cali Rivero, ĝi havas kioskon de novklasika stilo donita al la urbo en siaj 450 jaroj de fondiĝo.
  • Parque Panamericano (Tutamerika Parko): Ĝi estas parto el la Komplekso Deportiva Sankta Fernando kiu enhavas la Stadionon kaj la Koloseon Evangelista Mora. Ĝi estas ankaŭ nomata kiel Parque de las Banderas (Parko de la Flagoj) kaj estis la ejo kie oni ekbruligis la olimpikan flamon en la Tut-Amerikaj Ludoj de 1971.
Placo de Caycedo.
Busto de la poeto Isaías Gamboa.
  • Parque del Perro (Parko de la Hundo): La parko estas omaĝo al hundo nomita 'Teddy kiu estis maskoto kaj amiko de la vizitantoj de la parko. Nun ĝi estas zono de restoracioj kaj kluboj.
  • Parque Eloy Obrero (Parko Eloy Obrero): konata kiel Parque Obrero (Parko Laboristo), ĝi estas en unu el la plej antikvaj sektoroj de la urbo.
  • Parque de los Poetas (Parko de la Poetoj): Konstruita en 1995, ĝi estas placeto por kulturaj prezentadoj de diversaj stiloj, oni konstruis ĝin omaĝe al la valakaŭkanaj poetoj.
  • Parque La Flora (Parko la Plantaro): Ĝi estas sur la Kvartalo la Plantaro, unu el la plej tradiciaj kvartaloj el la urbo, ĝi estas parko de amuziĝo kun atleta vojo kaj diversaj stacioj de ekzerco.
  • Parque Artesanal Loma de la Cruz (Metia Parko Monteto de la Kruc'): ĝi estas unu el la famaj turismaj lokoj de la urbo kaj kie la manlaboristoj povas vendi kaj montri siajn verkojn.
  • 'Akvoparko de la Kano: fondinta en 1983, ĝi havas naĝejoj eĉ unu de ondoj.
  • Parque del Avión (Parko de la Aviadilo): En tiu parko estas aviadilo sendita por la generalo Omar Torrijos al lia kuba amiko José Pardo Llada.

Ankaŭ ekzistas multaj pli da parkoj en la urbo.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Ceremonio Inaŭgura de la 6-a Tut-Amerikaj Ludoj , Cali 1971.
La Toreejo, la Gimnazio de la Popolo kaj la Ciklodromo.

Cali estas konata kiel la "La Ciudad Deportiva de América" (La Sporta Urbo de Ameriko). La urbo festis la Juegos Deportivos Nacionales de Colombia (Naciaj Kolombiaj Sportaj Ludoj) en tri fojoj, 1928, 1954 kaj 2008, en ĉi lasta Cali dividis la sidejon de la 18-aj ludoj kune kun la urboj de Buenaventura, Sankta Andreo, Providenco kaj Sankta Katalino. Cali kaj la Valo de Kaŭko partoprenis en 11 el la 13 ludoj kaj sepfoje ĝi estis la ĉampiono.

Cali estas la nura Kolombia urbi kiu organizis la Tut-Amerikaj Ludoj, en 1971 realiĝis la ludojn en sia 6-a versio, post kandidatiĝi kaj gajni la sidejon de la evento al la Kanada urbo de Vinipego.

La bonega infrastrukturo sporta permesis al Cali estis sidejo de gravaj mondpĉampionadoj, inter ili:

  • 2-a Campeonato Mundial de Natación, 1973 (Mondpokalo de Naĝado)
  • 7-a Campeonato Mundial de Baloncesto Femenino, 1975 (Mondpokalo de Ina Korbopilkado)
  • 9-a Campeonato Mundial de Baloncesto Masculino, 1989 (Mondpokalo de Vira Korbopilkado)
  • Campeonato Mundial de Lucha, 1995 (Mondpokalo de Lukto)
  • Campeonato Mundial de Rugby Subacuático, 1995 (Mondpokalo de Subakva Rugbeo)
  • Primeros Juegos del Océano Pacífico, 1995 (Mondpokalo de la Unuaj Ludoj de la Pacifika Oceano)
  • Campeonato Mundial de Racquetbol, 1997 (Mondpokalo de Rakedopilkado)
  • Campeonato Mundial de Judo, 1998 (Mondpokalo de Ĵudo)
  • Copa América, 2001 (Amerika Pokalo)
  • 3-a Campeonato Mundial de Ciclismo, 2009 (Mondpokalo de Biciklado)
  • Copa Mundial de Fútbol Sub-20 de 2011 (Futbala Mondpokalo de Sub-20-jaruloj 2011)
  • 9-a Edición de los Juegos Mundiales de 2013]] (9-a versio de la Mondaj Ludoj de 2013)

Ankaŭ oni organizis 7 Monda Haltaĵojn de Biciklado en Pisto inter 1996 kaj 2002 kiuj okazis en la Ciklodromo Alcides Nieto Patiño. En la jaro 2007 Cali estis sidejo de la Mondpokalo de Sketado en la Sporta Komplekso Alberto Galindo Herrera. Oni kronis denove al Kolombio kiel ĉampiono en tiu sporto.

La plej popola sporto el la urbo estas la futbalo. La profesiaj teamoj el la urbo atingis dudek-unufoje ĉampionoj de la Kolombia Futbala Pokalo de la plej alta sekcio. Tial Cali estas la urbo kun la plej nombro de trofeoj, poste estas Bogoto (19) kaj Medeĵino (16). Pri internacia pokaloj, la urbo estis sesfoje sidejo de la finalo de la 'Copa Libertadores de América kun egale nombro de subĉampinadoj. La tri profesiaj teamoj estas Deportivo Cali, América de Cali kaj la plej nova kaj malpli konata la Depor FC Aguablanca kiu estas en la dua sekcio.

De la jaro 2010, la urbo havas profesian teamon de basbalo nomata "Toros Cali un Nuevo Latir” (Virbovoj de Cali Nova Bato). Ĝi ludas en la Basbala Stadio Miguel Chávez, lokata en la Sporta Komplekso Jaime Aparicio kaj ĝi havas garantiatan sian eston dum 5 jaroj en la Liga Colombiana de Béisbol Profesional (Kolombia Profesia-Ligo de Basbalo).[68] La urbo ankaŭ havas teamon de mikrofutbalo profesia, kiu partoprenas en la Profesia Ina Pokalo de Mikrofutbalo. De 2011 la urbo havas profesian teamon de Salona Futbalo, kiu estis la ĉampiono de la unua versio de la Liga Argos de Futsal 2011 permesata por la Kolombia Federacio de Turbalo kaj la FIFA.

Sporta infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

La Sekretariejo de la Sporto kaj Rekreado (Secretaría del Deporte y Recreación) kontrolas 39 popolaj centroj de rekreado distribuitaj en la 22 komunumoj de la urbo.[69] Pri atlrendimenta sporto, Cali havas tri sportaj centroj en la suda parto de la urbo.[69] Unidad deportiva San Fernando (Sporta Centro Sankta Fernando). Ĝi enhavas la Olimpika Stadio Pascual Guerrero-n, la Olimpikajn Naĝejojn Alberto Galindo Herrera, la Koloseon Evangelista Mora kaj la Casa del Deporte (Domo de la Sporto).

  • Olimpika Stadio Pascual Guerrero. Ĝi havas spacon por 45 200 pesonoj kaj ĝi estas la dua plej granda scenejo de la Surokcidenta parto de Kolombio. La nomo de la Stadio estas en omaĝo por S-ro Pascual Guerrero kiu donacis la terenojn kie oni konstruis la stadion. Ĝi malfermis siajn pordojn en 1937 kaj ĝis nun ĝi havis 4 rekonstruojn: 1951 por la 12-aj Naciaj Ludoj, 1971 por la 6-aj Tut-Amerikaj Ludoj, 2001 por la Amerika Pokalo kaj 2011 por la Futbala Mondpokalo de Sub-20-jaruloj. La Stadio estas havaĵo de la Universitato de la Valo.[27]
  • Gimnazio Evangelista Mora. Konstruita por la 12-aj Naciaj Ludoj ĝi havas spacon por 4 500 personojn, kaj ĝi strukturo estas hangarforma.
  • Olimpikaj Naĝejoj Alberto Galindo Herrera. Ĝi havas naĝejojn de 50 metroj kaj alia naĝejoj por saltoj de 5 m de profundeco, la tribunoj havas spacon por 2 000 spektantoj.

Unidad Deportiva Jaime Aparicio (Sporta Centro Jaime Aparicio). Ankaŭ konata kiel Tut-Amerika Sporta Centro, ĝi havas 14 scenejon por malsamajn sportajn kaj instruajn aferojn. Inter la scenejoj kun tribunoj estas la Tut-Amerikaj Naĝejoj Hernando Botero O’Birne (7 280 spektantoj), kaj la Gimnazio de flugpilkado (1 500 spektantoj), la Diamanto de Basbalo Miguel Chávez del Valle (4 500 spektantoj) kaj stadio de futbalo (2 000 spektantoj). Ankaŭ oni havas lokojn por praktiki teniso, tejo (teĥo la nacia sporto), Korbopilkado, karateo, flugpilkado sur sablo, softbalo, pafado, kaj sketadejo de 200 metroj de longeco.

Unidad Deportiva Alberto Galindo Herrera (Sporta Centro Alberto Galindo Herrera). Ĝi estas formata pro la Koloseo la Popolo (18 000 personoj), la Sketadejo la Diputados (Delegitoj), la Ciklodromo Alcides Nieto Patiño (7 500 spektantoj) kaj la Koloseo de Korbopilkado Ricardo H. Cobo (2 000 spektantoj).

Stadiono de la Deportivo Cali. Kun spaco por 52 000 spektantoj estas unu el plej grandaj scenejoj de la lando kaj ĝi estas havaĵo de la futbala klubo Deportivo Cali.

Sportaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Maratón de Cali (Maratono de Cali), ĝi estas la sporta evento de plej kunvoko de la sud-okcidento kaj oni festas ĝin de 2002.
  • La Carrera de la Luz (La Lumkurado) tra la Avenuo Ciudad de Cali (Urbo de Cali) estas la plej grava socia evento de la Distrikto de Aguablanca.
  • Ĝi gastigos la Mondajn Ludojn de 2013.
Nokta panorama vido de Kalio el Monteto Kristo Reĝo.
Centro de Cali de la Monteto de Sankta Antonio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo ekzistas esperanta grupo filia de la Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), nomata KEL-Kalio, la grupo kunvenas ĉiu-sabate en la Liceo Departamental (Departementa Liceo). Unu el la plej elstarataj membroj estas la S-ro Libardo Mejía, li estas honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katalin Kováts (2013-06-10). Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno. Alirita 2013-06-12.
  2. Katalin Kováts (2013-06-12). La dua Tutmonda KER-ekzameno. Alirita 2013-06-12.
  3. 3,0 3,1 Slocum, Mariana C.; Gerdel Florence L., Yonda-Güejia Rogelio, Ocaña-Nache Porfirio (1983). Diccionario: Páez-Español / Español-Páez (Vortaro: Paeza-Hispana / Hispana-Paeza). Lomalinda: Townsend. ISBN 0883122774.
  4. Buga (Granda ter-poto), Ĵumbo (inundo, riverbordo, granda rivero), Sonso (rano), Dagŭa (specio de arbo), Anĉikajao (tro kurkulioj), Petekue' (vir-Arao, maljunulo), Tuluo (horto), Ĉipiĉapo (kuirita nematura maiz-spadiko), Ĵotoco (flamigu la flamon), Kiliĉao (verŝu la flamon), Ĉangos (mortezilo )
  5. Castillo y Orozco, Eugenio (1877). Vocabulario Páez-Castellano (Terminaro Paeza-Kastela). Parizo: Maisonneuve y Cía Libreros Editores.
  6. 6,0 6,1 Rodríguez, Carlos Armando (1992). Instituto Vallecaucana de investigaciones científicas INCIVA, Fundación hispanoamericana de Cali, Embajada de España en Colombia. ed. Tras las huellas del hombre prehispánico y su cultura en el valle del Cauca (Tra la spuro de la prahispana homo kaj sia kulturo en la Valo de Kaŭko). Cali. hispane
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Gómez, A (1985). Historia de Cali. Cali: Ediciones Andinas.
  8. Zawadzky C., Alfonso, Comentario al libro Las Ciudades Confederadas del Valle del Cauca en 1811. Bogotá, Editorial Librería Voluntad, S.A., 1943.
  9. Centro de Estudios de Ingeniería Química; Universidad del Valle. «Lixiviados de Navarro envenenan al río Cauca» (Hispane).
  10. IDEAM. «Atlas Climatológico de Colombia» hispane.
  11. Ingeominas. «Portal Corporativo de INGEOMINAS» hispane.
  12. 12,0 12,1 DAGMA. «Requerimientos sobre Impacto Ambiental en Cali» (Power Point). Cali Como Vamos.
  13. Bogotá Cómo Vamos. «En 2004 disminuyeron los niveles de Contaminación» hispane. Bogotá Cómo Vamos.
  14. Medellín Cómo Vamos. «Cómo vamos en medio ambiente» hispane (PDF). Medellín Cómo Vamos.
  15. 15,0 15,1 15,2 GLORIA ELIANA ESPINOSA PINTO. «EVALUACIÓN 2006: INDICADORES DE RESULTADOS E IMPACTO DE LA CALIDAD DE VIDA EN CALI» hispane (PDF). Cali Cómo Vamos.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 Cámara de Comercio de Cali; Fundación Alvar Alice, El País, Casa Editorial El Tiempo, Fundación Corona, Cámara de Comercio de Bogotá. «INFORME DE EVALUACIÓN 2006: INDICADORES DE RESULTADOS E IMPACTO DE LA CALIDAD DE VIDA EN CALI» hispane (PDF). Cali Cómo Vamos
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 17,5 Fundación Foro Nacional por Colombia; Asociación de Trabajo Interdisciplinario - A.T.I., Fedevivienda, Campaña del Milenio Colombia “Sin Exclusas 2015 "Por una Colombia sin pobreza", Oxfam Novib. «Pobreza y exclusión social en Bogotá, Medellín y Cali» hispane (PDF).
  18. Alcaldes de Cali (1990-2010)
  19. Secretaria de Salud Pública, Santiago de Cali. «SALUD EN CIFRAS 2005» hispane. CALISALUDABLE.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Cámara de Comercio de Cali, Fundación AlvarAlice, El País, Casa Editorial El Tiempo, Fundación Corona, Cámara de Comercio de Bogotá. «INFORME DE EVALUACIÓN - BALANCE FINAL DE LA ADMINISTRACIÓN MUNICIPAL 2004-2007» hispane (PDF). Cali cómo vamos.
  21. Secretaría de Gobierno - alcaldía de Bogotá; SISTEMA UNIFICADO DE INFORMACIÓN DE VIOLENCIA Y DELINCUENCIA. «ESTADÍSTICAS COMPARATIVAS DE BOGOTÁ - BALANCE ANUAL 2005-2006» hispane.
  22. Medellín Cómo Vamos; Alcaldía de Medellín. «Cómo Vamos en Seguridad Ciudadana» hispane
  23. Fundación Carvajal. «Informe sobre calidad de vida en Cali en 2008» hispane(PDF).
  24. Diario El País. «Policía entregó balance de seguridad del 2009» hispane.
  25. 25,0 25,1 25,2 Congreso de Colombia (2007). «LEY 136 DE 1994 (Principios Generales Sobre la Organización y el Funcionamiento de los Municipios)» hispane. «NOTO: Ĉi leĝo nun estis modifita kekaj fojoj, en 2002 la periodo de la Urbestro, Konsilo, kaj la Administrantaj Juntoj oni plimultigis ĝis kvar jaroj».
  26. 26,0 26,1 26,2 Congreso de Colombia (2002). «ACTO LEGISLATIVO 02 DE 2002 (Por el cual se modifica el período de los gobernadores, diputados, alcaldes, concejales y ediles.)» hispane. «Dekreto per kiu oni plimultigas la periodo de guvernantoj, deputitoj, urbestroj, konsilantoj, kaj magistratanoj ĝis kvar jaroj.»
  27. 27,0 27,1 27,2 Sistema de Información Local; Alcaldía de Cali. «Sistema de Información Local de Santiago de Cali» hispane.
  28. Departamento Administrativo de Planeación Municipal; Alcaldía de Santiago de Cali. «Distribución de lados de manzana por estrato» hispane.
  29. 29,0 29,1 29,2 Departamento Administrativo de Planeación Municipal; Alcaldía de Cali (2005). «Cali en cifras por comunas» hispane.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 30,4 30,5 30,6 30,7 The World Bank, Tim Campbell. «Cali Colombia - Toward a City Development and Strategy» angle (PDF). A World Bank Country Study.
  31. Proexport Colombia. «Panorama Económico Medellín-Antioquia» hispane.
  32. Secretaría Distrital de Planeación, Subsecretaría de Planeación Económica. «Comportamiento del producto interno bruto, inflación y tasa de cambio - Síntesis de Coyuntura Dirección de Políticas Sectoriles» hispane (PDF).
  33. 33,0 33,1 DANE. «ICER segundo semestre 2005» hispane (PDF).
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 DANE. «Cuentas nacionales departamentales» hispane.
  35. Dum la tuta jaro 2006 la urbo vivis la pli malbonan el siaj krizoj al pureca nivelo, ĉar la kompanio komisita (EMSIRVA), spite la ŝtata interveno, ne faris la servon bone, lasinta montoj da ruboj en preskaŭ ĉiuj anguloj el la urbo, do la civitanoj akumulis la rubojn en stratoj kaj avenuoj por protesti pri la malbona servo.
  36. 36,0 36,1 36,2 Alcaldía de Cali, Departmento de Planeación. «Composición parque automotor Cali»
  37. DANE. «ICER primer semestre 2006» hispane (PDF).
  38. Kaŭze la laboroj por la starigo de la sistemo de masiva transportado (MIO) kaj la anstataŭo de la antikva kloako-sistemo, oni alfrontis problemojn de movebleco de la jaro 2004, kontinuaj malfermoj kaj devio-vojoj faras kiu mobilizi por kelkaj sektoroj de la urbo bezonu pli tempoj.
  39. ŝajne DANE misnombris la nombron de doktoroj
  40. Oficina de Planeación y Desarrollo Institucional; Universidad del Valle (01-03-2007). «Entorno Universitario No. 1-07» hispane (PDF).
  41. Oficina de Planeación y Desarrollo Institucional; Universidad del Valle (01-03-2007). «Universidad del Valle en cifras, 2006 Semestre II» hispane (PDF)
  42. 42,0 42,1 Biblioteca Mario Carvajal; Universidad del Valle. «Informe de Gestión 2006hispane (PDF)
  43. Universidad ICESI, Cali. «ICESI en Cifras» hispane (PDF). Boletín Estadístico 2006
  44. Universidad ICESI, Cali. «Infraestructura, Recursos Físicos y Tecnológicos» (hispane (PDF). Boletín Estadístico 2006
  45. Pontificia Universidad Javeriana, Cali. «Acerca de la Universidad» hispane
  46. Pontificia Universidad Javeriana Cali - Biblioteca. «Colecciones - Biblioteca Javeriana Cali - Papyrus» hispane. Portal Papyrus - Informativo de la Biblioteca
  47. Universidad Autónoma de Occidente; Oficina de Planeación y Desarrollo Institucional. «Universidad Autónoma en Cifras 2010-1» hispane (PDF)
  48. Universidad Cooperativa de Colombia - Seccional Santiago de Cali. «INFORME DE GESTIÓN 2006»
  49. Universidad Antonio Nariño hispane
  50. Universia; Ranking Iberoamericano de Instituciones de Investigación - RI3. «RANKING DE INSTITUCIONES DE INVESTIGACIÓN DE COLOMBIA» hispane
  51. CINARA; Universidad del Valle.. «Instituto de Investigación y Desarrollo en Abastecimiento de Agua, Saneamiento Ambiental y Conservación del Recurso Hídrico.» hispane
  52. OSSO; Universidad del Valle. «OSSO, Observatorio sismológico del suroccidente Colombiano» hispane
  53. IIV; Universidad del Valle. «Instituto de Inmunología del Valle» hispane
  54. CENM; Universidad del Valle. «Centro de excelencia en Nuevos Materiales» hispane
  55. CIM; Universidad del Valle. «Centro de Investigación de Materiales» hispane
  56. GPD; Universidad del Valle. «Grupo de Películas Delgadas» hispane
  57. GICH; Universidad del Valle. «Grupo de Investigación de Compuestos Heterocíclicos» hispane
  58. CIAT. «Centro Internacional de Agricultura Tropical» hispane
  59. 59,0 59,1 59,2 59,3 59,4 59,5 59,6 59,7 Santiago, Sebastián (1965). Arquitectura Colonial en Popayán y el Valle del Cauca. Cali: Universidad del Valle.
  60. 60,00 60,01 60,02 60,03 60,04 60,05 60,06 60,07 60,08 60,09 60,10 Alcaldía de Cali. «NUESTROS SITIOS TURÍSTICOS Y DEPORTIVOS: SANTIAGO DE CALI TIENE 470 AÑOS» hispane
  61. Emporis.com. «Torre De Cali» angle
  62. Skyscraperpage.com. «Torre de Cali» angle
  63. Fundación Festival Teatro de Cali. «Festival de Teatro de Cali» hispane
  64. Fundación Jardín Botánico de Cali. «Jardín Botánico de Cali» hispane
  65. Fundación Zoológico de Cali. «Zoológico de Cali» hispane
  66. Asociación Hotelera del Valle del Cauca. «Cotel Valle, Cali-Atractivos Naturales» (en español).
  67. Cámara de Comercio de Cali. «Centro de Eventos Valle del Pacífico» hispane.
  68. Liga Colombiana de Béisbol Profesional. «Toros se mudan a Cali» hispane
  69. 69,0 69,1 Alcaldía de Santiago de Cali. «Escenarios Deportivos» hispane
  70. Excmo. Ayto. de Palos de la Frontera. «Menú: Turismo, Ciudades hermanas, América, Santiago de Cali. Ciudades Hermanadas con Palos de la Frontera» hispane

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gómez, A (1985). Historia de Cali. Cali: Ediciones Andinas.
  • Rodríguez, Carlos Armando (1992). Instituto Vallecaucana de investigaciones científicas INCIVA, Fundación hispanoamericana de Cali, Embajada de España en Colombia. ed. Tras las huellas del hombre prehispánico y su cultura en el valle del Cauca. Cali.
  • Santiago, Sebastián (1965). Arquitectura Colonial en Popayán y el Valle del Cauca. Cali: Universidad del Valle.
  • Slocum, Marianna C. (1983). Diccionario: Páez-Español / Español-Páez. Bogotá: ILV.
  • Castillo y Orozco, Eugenio (1877). Vocabulario Páez-Castellano. París: Ezequiel Uricoechea ed. Maisonneuve y Cia. Libreros Editores

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Registaro kaj publikaj institucioj
Televido
Ĵurnaloj
Edukado
Kulturo
Esperanto
Compass rose pale.svg Flag of La Cumbre (Valle).svg La Cumbre Flag of Yumbo (Valle del Cauca).svg Yumbo Flag of Palmira (Valle).svg Palmira Compass rose pale.svg
Flag of Dagua (Valle del Cauca).svg Dagua

North
West  Cali  East
South

Flag of Candelaria (Valle).svg Candelaria
Flag of Buenaventura.svg Buenaventura Flag of Jamundí (Valle).svg Jamundí Flag of Cauca.svgKaŭko

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santiago de Cali en la hispana Vikipedio.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.