Santiago de Compostela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri artikoloj samtemaj vidu la apartigan paĝon Santiago.
Santiago de Compostela

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Hispanio
Regiono Galegio (ĉefurbo)
Patrono
Poŝtkodo 15700
Politiko
Urbestro S-ro Xosé Antonio Sánchez Bugallo
(PSdeG-PSOE)
Demografio
Loĝantaro 92 919  (2005)
Loĝdenso 414,19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 53′ N, 8° 32′ U (mapo)42.883333333333-8.5333333333333Koordinatoj: 42° 53′ N, 8° 32′ U (mapo)
Alto 260 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 223 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Santiago de Compostela (Hispanio)
Santiago de Compostela (Hispanio)
DEC
Santiago de Compostela
Santiago de Compostela
Situo de Santiago de Compostela
<mapframe>: The JSON content is not valid GeoJSON+simplestyle. The list below shows all attempts to interpret it according to the JSON Schema. Not all are errors.
  • /0/query: The property query is required
  • /0/ids: The property ids is required
  • /0: Failed to match at least one schema
  • /0/title: The property title is required
  • /0/service: Does not have a value in the enumeration ["page"]
  • /0: Failed to match exactly one schema
  • /0/geometries: The property geometries is required
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["GeometryCollection"]
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["MultiPolygon"]
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["Point"]
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["MultiPoint"]
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["LineString"]
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["MultiLineString"]
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["Polygon"]
  • /0/coordinates: The property coordinates is required
  • /0/geometry: The property geometry is required
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["Feature"]
  • /0/features: The property features is required
  • /0/type: Does not have a value in the enumeration ["FeatureCollection"]
vdr

Santiago de Compostela [san'tjago de kompos'tela], foje nomata en esperanto Santiago de Kampustelo[1], estas hispana urbo, en la provinco Korunjo. Ĝi estas la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono de Galegio. En ĝi loĝas ĉ. 100 000 homoj. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 42° 53′ N 8° 33′ U / 42.883 °N, 8.550 °U / 42.883; -8.550 (mapo).

La signifo de la nomo estas eble Sankta Jakobo de la kampo de steloj.[2] Santiago estas konata ekde la mezepoko, ĉar la urbo estas la celo de la Jakoba Vojo. Laŭ la tradicio, en la urbo estis trovita la tombo de la apostolo Jakobo la Granda.

La malnova kvartalo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, kaj en ĝi elstaras la gotika katedralo. Ties bildo ornamas la hispanajn monerojn de 1, 2 kaj 5 cendoj.

Gravan historian tradicion posedas la universitato.

Deveno de la nomo

La nomo estas kunmetaĵo el "Santiago" (t.e. Sankta Jakobo), kio venis tra la formo "Sant Jago", el la latina "Sanctus Iacobus" kaj "Compostela". Al tiu dua ero oni donas diversajn signifojn. Laŭ popola tradicio, kaj pro ia lumaĵo ligita al la tombo de Jakobo, oni emas supozi ke ĝi devenas el la latina "campus stellae", t.e. stelkampo (vidu la urban blazonon: stelo kaj relikvujo). Kutime nuntempe oni supozas ke la nomo devenas de tombejo - la romianoj entombigis siajn mortintojn ĉe vojoj kaj krucvojoj - apud vojo, la signifo estanta "compostum" (latina vorto por tombejo). En la muzeo de la katedralo videblas la malnova vojo sub la katedralo. Ĉar ankaŭ tiu klarigo ne praveblas, kaj tial troviĝas multaj diversaj provoj klarigi la devenon en la faka literaturo.

Historio

La nuntempa Santiago evoluis el antikva ĉevalstacio de la romia poŝto. Ĝi troviĝis je la vojkruco inter la ekspresvojo XIX (19) de Bracara Augustus tra Lucus Augustus al Asturica Augustaa, nuntempe Braga, Lugo kaj Astorga respektive, kaj la vojo al Iria Flavia, la plej grava haveno de Gallaecia (proksimume la nuna Galegio) kaj al Brigantium. Nuntempe oni emas identigi tiun ĉevalstacion kaj la tiean postan loĝlokon kun Asseconia.

La urbo naskiĝis kiel malgranda setlejo de monaĥoj gardantaj la ĵus malkovrintan tombon de supozeble Sankta Jakobo ĉirkaŭ 820. La disvolviĝo de la urbo mezepoke estis rimarkinda danke al organizado de pilgrimadoj, kiu igis ĝin unu el la tri ĉefaj referencoj en la tiama kristanaro kun Romo kaj Jerusalemo; estus kristaj apostoloj entombigitaj en Eŭropo nur Sankta Pedro en Romo kaj Sankta Jakobo en Santiago. Unu el la ĉefaj organizantoj, politikaj kaj miltaj estroj kaj konstruigantoj estis la episkopo Gelmírez. Dum la Mezepoko la urbo kaj la areo ankaŭ suferis atakojn de hispanaj araboj kaj de vikingoj.

El la 15-a al la 19-a jarcento la urbo trapasas periodojn de dekadenco kiam malpliiĝas pilgrimado kaj de renovigo, sed la perdita gravo por pilgrimado estas anstataŭata de gravo kiel kultura kaj universitata ejo. La Renesanco kaj Baroko videblas ankoraŭ en la palacoj, preĝejoj, monaĥejoj kaj aliaj konstruaĵoj en la urbo, ĉar la religia gravo jam neniam perdiĝos.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la urbo ĝuis la renovigon de la modo de pilgrimado kaj krome pluhavis la allogon kiel turisma kaj kultura referenco. Dum la lasta kvarono de la 20-a jarcento Santiago krome estas la ĉefurbo de la regiono (aŭtonoma komunumo) de Galegio kaj ricevis ties necesajn resursojn krom aliajn, dum daŭre estas grava allogejo. Ĉefe kiam la festo de Sankta Jakobo (25a de julio) estas dimanĉo, okazas la tiel nomata Kompostela Jakoba Jaro, kiu allogas multajn turistojn aŭ pilgrimantojn kiel en 2004, 2010 ktp.

En 1985 Santiago de Compostela estis deklarita monda kulturherdaĵo de UNESKO. La pilgrimvojo al Santiago iĝis en 1987 unua eŭropa kulturvojo. En la jaro 2000 Santiago de Compostela estis la kultura ĉefurbo de Eŭropo.

Loĝantarevoluo

Demografia evoluo de Santiago de Compostela inter 1900 kaj 2005

1900 1930 1950 1981 2004 2005

24.120 38.270 55.553 82.404 92.298 92.919

Pilgrimejo

La fina pilgrimcelo: la relikvujo de la apostolo Jakobo

Santiago ŝajne estis pilgrimejo jam en antaŭkristana tempo, antaŭ la romiaj invadoj, dum la epoko de la keltoj. Tiaj paganaj influoj eble estas la deveno de la posta kristana pilgrimejo.

En 830, kiam oni trovis en tombo ostoj, laŭdire de la apostolo Jakobo, Santiago iĝis pilgrimejo. En la impresa katedralo orumita baldakeno ornamas la altaron. Konstanta pilgrimulfluo vicas antaŭ granda sidanta statuo de Sankta Jakobo, kiun oni ĉirkaŭbrakumas kaj kisas.

Santiago de Compostela estas, kiel Romo kaj Jerusalemo, unu el la plej gravaj pilgrimejoj de la kristana mezepoko. Pilgrimuloj venis el tiaj foraj landoj kiel Skandinavio aŭ la orienta Eŭropo. Ekde la 15-a jarcento ekzistas sanktaj jakobaj jaroj, kiu estas festitaj kiam la tago de Jakobo (la 25-a de julio) estas dimanĉo. Ekde la sankta jaro 1976 renaskiĝas la Jakoba Vojo. Jare ĉirkaŭ 75.000 pilgrimuloj alvenas piede, bicikle, ĉevalrajde aŭ ankaŭ rulseĝe al Santiago.

Ekde la frua 11-a jarcento la jakoba konko ('Pecten maximus) estas konata simbolo de pilgrimuloj. En 1106 oni atestas en Italio pri mirakloj okazintaj nur post tuŝo de tia pilgrimsimbolo. La konkoj estis alportitaj de la atlantika marbordo ĝis Santiago, kutime du truoj estis boritaj en ĉiu kaj oni vendis ilin al al pilgrimuloj ĉe la bazaro norde de la enirpordo de la katedralo. La konkojn oni portis antaŭe surĉapele kaj ofte entombigis ilin kun la pilgrimulo.

Alia pilgrimvojo iris de Sevilo al Santiago, la tiel nomata Ruta de la Plata (arĝenta vojo). Ĝi iris laŭ la limo al Portugalio tra Ekstremaduro kaj estis konstruita de la romianoj antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj. La Maŭroj nomis ĝin "Ruta Bal´latta", kio signifas "larĝa ŝtonita vojo".

Historio de la pilgrimado

La historia gravo de la rio de Arousa, de la rivero Ulla kaj de la urbo Santiago de Compostela rilatas al la legendoj pri la alveno al Galegio tramare de la korpo de la apostolo Sankta Jakobo (Santiago), post lia martiro kaj mortigo en Jerusalemo la jaron 44. Li estis estinta laŭdire maristo kaj fiŝkaptisto en Galileo kaj poste disĉiplo de Kristo kaj evangeliisto okcidente. Lian mortigon ordonis Herodo Agripa, kiu laŭ la Biblio “Tiam la reĝo Herodo kaptis kelkajn ekleziulojn por fiagi ilin. Li mortigis Santan Jakobon, fraton de Johano, per glavo” (Agoj, 12, 1-2).

Baroka fasado de la katedralo

Mezepokaj legendoj plifortigitaj per iuj tekstoj asertas, ke post la martiro, kelkaj disĉiploj de Santiago prenis la senkapigitan korpon kaj translokigis ĝin al la palestina marbordo. El Jafo per ŝipo laŭiris la Mediteraneon kaj la iberian marbordon ĝis la pinto de Iberio, fino de la tiam konata eŭropa mondo. La ŝipo laŭ legendo estis “ŝtona boato” aŭ plikredebla havis la nomon de “ŝtona boato” ĉar temus pri ŝipo kiu transportus metalojn el nordokcidenta Iberio al Romo aŭ al aliaj lokoj en la Romia Imperio, sed ne tiom kredeble al Palestino. Laŭlegende tiukaze tiu ŝipo eniris en la rio de Arousa kaj poste en la rivero Ulla ĉe romiaj setlejoj de Turris Aŭgusti kaj Pontecesures. Poste ĝis Padrono, la rivera haveno de la romia urbo Iria Flavia.

La plej grava teksto kiu rakontas la translokigon de la korpo de la apostolo el Jafo al Iria kaj al la tombejo ĉe Kompostelo estus la Liber Sancti Jacobi aŭ Kaliksta Kodekso (libro 3-a, ĉapitro 1-a) verkita en la unua duono de la 12-a jarcento, tio estas multe pli da jarmilo poste. Laŭ ĝi kaj la legendoj la apostolo estus reveninta al loko kie li evangeliis kiel misiisto. La jakobaj disĉiploj estus Teodoro kaj Atanazio kaj havis malfacilaĵojn ĉe la tiamaj romiaj aŭtoritatoj kaj loĝantaroj ĝis kiam denove laŭlegende ili entombigis la jakoban korpon kie la bovoj kiuj estis eltirantaj la ĉerkoĉaron haltis lace. Tiun lokon trajarcente estis kovrita de la arbaroj kaj ĉirkaŭ la jaro 820 (tio estas preskaŭ post 8 jarcentoj) la ermito Pajo kaj la episkopo de Iria nome Teodomiro malkovris la tombon kaj helpite de la reĝo Alfonso la 2-a organizas la kulton al Sankta Jakobo.

Nuntempe oni celebras marriveran procesion laŭ la rio de Arousa kaj la rivero Ulla rememore de la supozita translokigo de la apostola korpo.

La vojoj al Santiago

La vojoj de Sankta Jakobo tra Eŭropo

Ekde la disvastigo de la malkovro de supozitaj restaĵoj de apostolo (kompreneble tiam oni komunikis tion kiel certege) en la komenco de la 9-a jarcento komencis organiziĝi pilgrimadoj el ĉiuj punktoj de la kristana Eŭropo. Tiele fakte oni teksis ne unikan vojon sed tutan reton de vojoj aŭ nome Vojaro al Santiago. Hegemonio de tiu agado okazis dum la 11-a, 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiam oni ricevis specialajn religiajn kaj socialajn privilegiojn por la pilgrimantoj. Je la fino de la 20-a jarcento la jam dekadenca vojaro ricevis novan modon kun la kombino de kulturaj kaj turismaj elementoj.

Dum la epoko de hegemonio de la jakoba vojaro fluis tra tiu reto granda kvanto de kultura informaro, oni organizis la unuan asistan kaj turisman reton, oni kreis monaĥejojn, katedralojn kaj eĉ novajn urbojn. Eĉ la unuaj suveniroj datiĝas el la pilgrimoj nome la Jakoba pekteno. La vojoj komencis en suda Britio, suda Skandinavio, Latvio, Hungario kaj eĉ Konstantinopolo (tiam kristana), Ateno kaj eĉ Andaluzio (tiam islama sed kun kristana loĝantaro). Ĉefe trapasis Francion, Germanion kaj Italion. Kiam oni eniras en Galegio jam funkciis reto de vojaro al Santiago komponita nome el la plej uzata Franca vojo el oriento, la Norda vojo el nordoriento, la Angla vojo el maro kaj nordo, la Portugala vojo el sudo, kaj la Sudorienta vojo el la Vía de la Plata, krom la apartaj Fistera vojo el maro kaj okcidento kaj la Arosa vojo laŭ la rio de Aroso. Ĉiuj trapasas kaj la urbon kaj la urbareon al la katedralo.

Vidindaĵoj

Vidinda estas la katedralo kun ĝiaj relikvoj. La fronta muro de la katedralo troviĝas sur la hispanaj moneroj (0,01 € ĝis 0,05 €).

Apud la katedralo troviĝas la 'Hostal de los Reyes Católicos', kiu ekde 1499 estas reĝa hospico por akcepti vojaĝantojn. Nuntempe ĝi estas unu el la plej famaj kaj luksaj Parador-hoteloj. La hotelo estas unu el la plej malnovaj de la mondo. Troviĝas en ĝi kvar belegaj renesancaj klostroj, elegantaj ĉambroj kaj ĉambregoj kaj granda festsalono.

Tre vidinda estas la tuta de UNESKO protektita malnova urbocentro, kiu kun la katedralo kaj la jakoba vojo estas monda heredaĵo.

Kelkaj vidindaĵoj de Santiago

La plej viva strato de la urbocentro de Santiago estas la Rúa de Franco, kiu rekte kondukas al la katedrala placo. Tie troviĝas multaj multkostaj restoracioj, kiuj proponas galegiajn specialaĵojn (Pulpo cocido, Vieira ktp.).

De la katedralo, laŭ la Rúa de Franco oni eliras la urbocentron kaj maldekstre, laŭ la Praza de Galicia (kie troviĝas informejo) oni atingas la novan urbon. Dekstren oni atingas la AlameidaParque do Ferradura, de kie ebligas ĝui belan vidon de la malnova urbocentro kaj la katedralo. Sub la ombro de la arboj okazis ĝis la dua duono de la 20-a jarcento la tradicia bestbazaro.

La katedralo

Ĝia konstruado komencis en 1075 kaj nun arigas diversajn stilojn sed ĉefe romanikon kaj barokon ekzemple en la fasado Obradoiro (1738-1750). Dum la vizito al la katedralo la pilgrimanto vizitas ĉe la ĉefaltaro la romanikan skulptaĵon de Sankta Jakobo kaj eĉ brakumas ĝin, vizitas la supozitajn restaĵojn en la subtera tombejo, vizitas la romanikan enirejon de Gloro (nun ne videbla de ekstere pro kaŝo fare de baroka fasado), ĉeestas la pilgriman meson kaj se havas sorton vidas la spektaklan ceremonion de giganta incensujo nome Botafumeiro. Poste povas peti de la ekleziaj instancoj dokumenton kiu utilas kiel atestilo de pilgrimado.

Santiago kaj Esperanto

Krom organizoj kaj aliaj eventoj en Santiago okazis la 69-a Hispana Kongreso de Esperanto el la 2-a al la 5-a de julio de 2010 organizita de galegaj esperantistoj el la Galega Esperanto-Asocio. Inter aliaj programeroj kaj prelegoj okazis prelegoj pri la Jakoba Vojo, meso en Esperanto en la katedralo nome en la kapelo de Sankta Andreo, vizito al la Rio de Arousa kie la kongresanoj povis viziti domon de Rosalía de Castro kaj gustumegi tie bredatajn mitulojn surŝipe kaj vizito al la urbo gvidate de historiistino Gualteria Muiños, kiu same prelegis pri la malbonaj virinoj ĉe la katedralo.

Fotaro

Referencoj

  1. Ekz.: [1] [2] [3]
  2. Pli pri la nomo en la ĉapitro Deveno de la nomo.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.santiagodecompostela.org greke http://www.auditoriodegalicia.org greke http://www.crtvg.es/camweb/camweb.html greke Turismoficejo de Santiago de Compostela


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.