Santiago de Kubo (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj urboj nomataj Santiago vidu apartigilon

Santiago de Kubo aŭ pli ĝuste Santjago de Kubo (en la hispana: Santiago de Cuba [elparolu: santjAgo de kUba] estas la historie dua plej grava urbo en Kubo. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco, en la sudoriento de la insulo.

  • Situo: 20,01° N, 75,82° O.
  • Loĝantaro: ĉ. 500.0000

Santiago troviĝas ĉe golfeto en la Kariba Maro. Ĝi estas krome grava haveno.

Historio

Santiago de Kubo estis fondita de la hispana konkeranto Diego Velázquez De Cuéllar je la 28-a de junio de 1514. Inter 1522 kaj 1589 Santiago estis la ĉefurbo de la kuba kolonio.

En ĝia golfo okazis la plej grava batalo de la kuba sendependenco, en kiu usonaj kirasŝipoj dronigis la hispanajn navigajn fortojn.

En Santiago troviĝas la Kazerno Moncada, kiu estis atakita je la 26-a de julio de 1953 de grupo de revoluciuloj, sub la komando de juna Fidel Castro, kio fariĝis la unua agado post kelkaj jaroj kondukanta al la forigo de la diktatora reĝimo de Fulgencio Batista.

Vidindaĵoj

Du gravaj lokoj de Santiago, la fortreso de San Pedro de la Roca del Morro kaj la aro de ruinoj de francaj kafplantejoj, donis al ĝi la kategorion de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Aliaj lokoj: la Domo de la Trova (kanto), la Muzeo de la Rumo, la Tombejo de Sankta Ifigenia kaj la Baziliko de la Kupro (Santuario de la Virgen de la Caridad del Cobre).

Famuloj

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj

greke http://santiagodecubacu.ags.myareaguide.com greke http://dmoz.org/World/Fran%c3%a7ais/R%c3%a9gional/Am%c3%a9rique/Cuba greke http://perso.wanadoo.fr/cuba.libre