Santiago Álvarez Gutiérrez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santiago Álvarez Gutiérrez
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1935 (1935-11-30)
Morto 28-an de marto 2003 (2003-03-28) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kolombio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Santiago Álvarez Gutiérrez estis granda kolombia esperantisto kiu naskiĝis en 1936 en Bogoto (Kolombio), kaj forpasis, pro malsano, la 28-an de marto de 2003 en la sama urbo.

Li estis unu el la ĉefaj motoroj de la Kolombia Esperanto-movado, precipe dum la lastaj du jardekoj de la dudeka jarcento, la plej agema kaj diligenta kunveniganto de la kolombiaj esperantistoj.

S-ro Álvarez estis honora membro de Kolombia Esperanto-Ligo.

Santiago ÁLVAREZ GUTIÉRREZ
Santiago ÁLVAREZ GUTIÉRREZ

La laboro de Santiago Álvarez estis tre grava en pluraj kampoj, precipe: kiel reprezentanto de "Monda Turismo" —organizaĵo kiu fine de 1999 donis al li Honoran Membrecon—, kiel organizanto aŭ komitatano de pluraj Esperantaj eventoj kaj societoj, kiel funkciiganto de libroservo, kiel redaktoro de bultenoj, kiel gastiganto de eksterlandaj esperantistoj en sia hejmo, kiel gastiganto en sia domo ankaŭ de Esperanto-kursoj kaj oficialaj kunsidoj de Esperanto-organizaĵoj, kaj kiel peranto de Universala Esperanto Asocio ĝis 1997.

Santiago Álvarez estis unu el la iniciatintoj de Kolombia Esperanto-Ligo.