Santovka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Santovka, hungare Szántó estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Santovka situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Šahy troviĝas 22 km-ojn for.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1245. La kampoj apartenis al fora abatejo. La abato funkciigis lernejon ekde la 15-a jarcento. En 1552 la turkoj okupis la vilaĝon. La kuracakvo malkovriĝis ekde la 16-a jarcento. En 1910 loĝis tie 485 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis laŭ la nova landolimo en la slovaka flanko. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, apartenu al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 864 da homoj, (756 slovakoj, 79 hungaroj).

Vidindaĵoj