Saparmurat Nijazov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saparmurat Nijazov
Saparmurat Nijazov

1-a Prezidanto de Turkmenio
En funkcio:
27-a de oktobro 1990 – 21-a de decembro 2006
Sekvanto Gurbanguli Berdimuĥamedov

En funkcio:
1985 – 1990
Antaŭulo Muhammetnazar Gapurov

Naskiĝo 19-an de februaro 1940
en vilaĝo Kipĉak, Turkmena SSR, Sovetunio
Morto 21-an de decembro 2006
en Flago de Turkmenio Turkmenio
Nacieco turkmeno
Politika partio Demokrata Partio de Turkmenio
Edzo/ino Muza Sokolova
Infanoj filo Murad, filino Irina
v  d  r
Information icon.svg

Saparmurat Nijazov (turkmene Saparmyrat Nyýazow; ankaŭ konata kiel Turkmen-Baŝi, tio estas „estro (kapo) de turkmenoj“; naskiĝis la 19-an de februaro 1940, mortis la 21-an de decembro 2006, estis politikisto, diktatoro, ĉiopova prezidento de Turkmenio, kun forta persona kulto.

Li plenkreskis en orfejo, post kiam lia patro mortis en la Dua mondmilito apud Ĉikola (Nord-Osetio) kaj la patrino pereis en tertremo de Aŝgabato de 1948.

Li estis ekde 1985 ĉefgvidanto de la Turkmena respubliko, kiel unua sekretario de la Turkmena Komunista Partio (1985-1990), ekde 1991 kiel prezidento de la sendependa Turkmena Respubliko. Li estis samtempe ĉefministro de la lando. Lian regadon kaj personan riĉiĝon helpis la tergasa resurso de la lando.

Li mortis pro kormalsano. Oni entombigas lin en familia maŭzoleo, konstruita en Kipĉak, je 100 milionoj da usonaj dolaroj.

Persona kulto kaj bizaraj decidoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia aŭtoritata regado li konstruis ĉirkaŭ si bizaran kulton de personeco, kiu tre superis Hitleron aŭ Stalinon, kaj li nomis sin mem kiel Türkmenbaŝi (turkmene Patro de ĉiuj turkmenoj). Li eĉ alinomis tagojn en semajno kaj monatojn en jaro. Lundo estas juna tago, merkredo estas ŝatata tago, januaro turkmenbaŝi, aprilo gurbansoltan - memoro al lia patrino. Unu turkmena ĵurnalistino prezentis sin al raportistoj de AFP: "Mi naskiĝis en la monato turkmenbaŝi, mi vivas en la urbo Turkmenbaŝi kaj mia adreso estas Strato de Turkmenbaŝi." Plua el ekzemploj de la kulto de personeco de Nijazov estis tio, ke li lasis konstrui sur la placo en la ĉefurbo de sia lando sian orumitan statuon (12 m alta) turniĝantan post la suno.

Krom tiu ĉi kulto de personeco Nijazov famiĝis pro plej strangaj decidoj. Krom nepotismo tio estis ekz. ideo lasi transloĝigi pingvenojn endanĝerigataj pro globala varmigado en turkmenan deserton, sed tie somere estadas temperaturo ĉirkaŭ 50 °C, malpermeso porti orajn dentojn, permeso de ekzistado de nur unu malsanulejo en la lando, kiu estis en la ĉefurbo, aŭ konstruo de nova ĉefurbo laŭ okcidenta stilo, en kiu estis por ordinaraj turkmenoj tiel multekoste, ke neniu vivis en ĝi, do tiu ĉi urbo aspektis prefere kiel urbo de spiritoj.

Turkmenbaŝi malpermesis kinejojn, videoludojn, librojn kaj hundojn. Se tio tiel bele sukcesis al li, li ankaŭ nuligis ĵurnalojn kaj opozicion. Dum granda ordigado li malpermesis ankaŭ cirkon, baleton, fumadon en publiko kaj operon. Li krome verkis libron pri la turkmena popolo „Ruhnama“ (Spirita Libro; 2001), kiu iĝis laŭdata sanktaĵo enlande, i. a. monumento estis starigita omaĝe al ĝi en la ĉefurbo, la libron devige studis lernejanoj.

Sed post la morto de Turkmenbaŝi lia kulto de personeco komencis fali danke al nova reganto de Turkmenio Gurbanguli Berdimuĥamedov. Atenditaj sporadaj protestoj post la morto de Nijazov ne okazis.