Sapotacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sapotacoj
Manilkara jaimiqui
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: sapotacoj Sapotaceae
Juss. [1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Manikara zapota
Palaquium treubii - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-100.jpg
Palaquium treubii - Köhler–s Medizinal-Pflanzen-100

La sapotacoj[2] (latine Sapotaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 60 genrojn kaj preskaŭ 1350 speciojn[1],[3].

Tiuj plantoj havas laktosukon kaŭĉuksimilan. Ili kreskas preskaŭ senescepte (Argania spinosa en Sudokcidenta Maroko formas duonarbarojn; Bulamio (Bulamia) en Ameriko) en la tropika aŭ subtropika zono. Ili havas ledecajn, grandajn foliojn, supre starantan ovarion, kiu estas ĉiam plurĉambra (el 4-12 fruktofolio) kaj entenanta unu pregrajnon je ĉambro. La specioj de la familio havas valorajn lignojn kaj fruktojn.

Oni ne povas klare disigi la speciojn el genroj pro la diversa evolua tendenco en la familio.

Sapoto estas nomo de multaj diversaj tropikaj fruktoplantoj.

Gutaperko estas rezina gumo, speca izomero de kaŭĉuko, uzata precipe por tegi elektrajn kablojn (C2H8)n. Ĝi malmoliĝas en malpli alta temperaturo ol kaŭĉuko kaj ĝi ne estas elasteca, sed ĝi iĝas formebla en varmega akvo. Oni uzas ankaŭ en la dentoteknologio. Gutaperkon donas la arboj gutaperka arbo (Palaquim gutta) kaj Payena leerii en Sud-Ost-Azio. Nuntempe oni prenas la sukon nur el la folio kaj la arbojn kultivas en plantaĝoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (18 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

  • Manilkara bidentata (balato) la gutaperkosimila materilao de tiu ĉi arbo uzatas por pneŭmoj, transporta bendo. Kreskas en okcidenta Hindio.
  • Achras zapotaManilkara zapota: la arbo havas 5-10 cm grandajn rustebrunajn, ovalajn aŭ ovoformajn, dolĉajn fruktojn. La solidiĝinta laktosuko de la arbo (ĉiklo) estis la bazmaterialo de la maĉgumo. (Kreskas en Mez-Ameriko, Gvatemalo). La arba ligno entenas saponinojn, tiel ĝin ne voras eĉ la termitoj.
  • Pouteria specioj havas prunosimilajn fruktojn, manĝeblajn kiel deserton.
  • Butyrospermum parkii (ButerarboKarité) : ĝi defaligas la foliojn en la seka sezono. Ĝi havas fruktojn kaŝtansimilajn (3-4 cm), kiuj enhavas (senŝeligite) 60-70 % grasoentenon. Ĝi estas buterosimila grasaĵo, uzata ĉefe por nutrado (malofte por lumigo) en Afriko, kaj en Eŭropo por kosmetikaĵoj. Kreskas en Afriko.
  • Diploknema butyraca havas similan rolon en Hindio kiel Butyrospermum parkii en Afriko. El ĝi oni prenas la fulva-buteron.
  • Madhuca longifolia (ankaŭ konata kiel Bassia latifolia aŭ kiel Madhuca indica) havas grasajn fruktojn kaj sukerriĉajn florojn, kiuj uzatas por alkoholaĵoj aŭ por nutrado.
  • Synsepalum dulcificum (mirbera arbo?) kreskas en okcidenta Afriko. Ĝi dolĉigas la acidan vinon, nutraĵon per glikoproteino (mirakulino).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]