Sarabando

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sarabando (france sarabande, itale kaj hispane sarabanda) estas danco de hispana kaj/aŭ latinamerika origino, origine rapida (kaj en 1583 malpermesita en Hispanio, ĉar tro erotika) sed poste, en sia plej konata formo, digna kaj malrapida en 3/4-takto. Sarabandojn ofte komponis la komponistoj de la baroko, kaj ĝi regule estas parto de la baroka suito.

Unu el la plej famaj sarabandoj, origine portugala, nomiĝas portugale A Folia, hispane La Folía kaj france Folie d'Espagne; ĝian melodion uzis multaj komponistoj ekde Claudio Monteverdi kaj Arcangelo Corelli ĝis hodiaŭ.

"Sarabando" estas ankaŭ la nomo de portelevida filmo de Ingmar Bergman.


Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.streetswing.com/histmain/z3sarbn1.htm
Ekstera ligilo    http://www.folias.nl/corelli-flute.mid
Ekstera ligilo    http://www.folias.nl
Ekstera ligilo    http://www.musicfromthemovies.com/review.asp?ID=3602%7Cdate=2006-02-11