Sarah Vaughan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sarah Vaughan
Sarah Vaughan proks. aŭguston de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
Sarah Vaughan proks. aŭguston de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.
Bazaj informoj
Naskiĝo 27-an de marto 1924
Newark, Nov-Ĵerzejo
Morto 3-an de aprilo 1990
Los-Anĝeleso, Kalifornio
Ĝenroj ĵazo, malpasia ĵazo, bibopo, popmuziko
Profesio kantistino
Instrumentoj voĉo
Aktivaj jaroj 1942–1989
v  d  r
Information icon.svg

Sarah Lois VAUGHAN (naskiĝis la 27-an de marto 1924 en Newark, Nov-Ĵerzejo; mortis la 3-an de aprilo 1990 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵaz-kantistino kaj pianistino. Ŝi estas rigardata krom Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald kiel unu el la plej elstaraj kantistoj de ĵazo.[Cook/Morton 1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Urbocentro de Newark (Broad Street)

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

La patro de Sarah Vaughan, Asbury „Jake“ Vaughan, estis ĉarpentisto kaj amatora gitaristo. Ŝia patrino Ada estis lavistino kaj kantis en la preĝeja ĥoro. Jake kaj Ada Vaughan estis transloĝigintaj dum la Unua Mondmilito ekde Virginio al Newark. Sarah estis ilia ununura gefilo. La Voganoj loĝis en la Strato Brunswick, kie Sarah pasigis sian fruan infanecon. Jake Vaughan estis profunde religia, kaj la familio aktivis en la Baptisma Eklezio Nova Monto Ciono, kiu troviĝis en la Thomas-Strato n-ro 186. Sarah sekvis jam en la aĝo de sep jaroj pianolecionojn, kantis en la preĝeja ĥoro kaj ludis laŭokaze dum la ekzercadoj pianon aŭ orgenon.[Kunzler 1]

Vaughan malvolvis junaĝe preferon de populara muziko sur sondiskoj kaj je la radio. Dum la 1930-aj jaroj Newark tenis viglan koncertvivon, kaj Vaughan vidis regule lokajn kaj vojaĝajn bandojn, kiuj prezentis en la urbo. Kvankam estis kontraŭleĝe pro ŝia aĝo, ŝi komencis prezenti en la noktoklubejoj de Newark kiel pianisto kaj foje ankaŭ kiel kantisto, ekzemple en Piccadilly Club kaj ĉe la flughaveno de Newark ĉe la USO.

Teatrejo Apollo en Harlemo

Vaughan lernis en Newark komence ĉe la Orientflanka Gimnazio, pli malfrue ĉe la Arta Gimnazio je Newark, kiu malfermiĝis en 1931 kiel unua arta gimnazio en Usono.[Newark Schools 1] Ŝiaj noktaj prezentadoj tamen rezultigis ŝian eksigon el la gimnazio. Tiutempe Sarah Vaughan kaj ŝiaj amikoj vizitis Novjorkon, por aŭskulti tie la bandegojn en Harlemo, kiuj muzikis en Savoy Ballroom kaj Apollo Theater.

Biografistino Leslie Gourse rakontas la komplikan historion de ŝia malkovro: Vaughan ĉiam iris al Novjorko kun sia amikino Doris Robinson. Iam en aŭtuno de 1942, kiam Sarah ĵus aĝis 18 jarojn, ŝi proponis al sia amikino partopreni je nokta amatora konkurso en Apollo; ŝi mem akompanis ĉe piano Dorison, kiu je tio akiris rangon du de la konskurso. Pli malfrue Sarah decidiĝis mem surscenejiĝi, tiam kiel kantisto; Vaughan kantis la normkanton „Body and Soul“ kaj gajnis. La premio estis, laŭ kion Vaughan poste rakontis al Marian McPartland, 10 dolaroj kaj la konsento por unusemajna dungiteco en Apollo. Printempon de 1943 Sarah Vaughan finfine prezentis unuan fojon en Apollo, kie ŝi anstataŭis Elan Ficĝeraldon.

Dum ĉi tiu semajno en la aŭskultantaro sidis ankaŭ kantisto Billy Eckstine, kiu je tiu tempo estis ĉe Earl Hines; li atentiĝis pri la talento kaj rekomendis ŝin al Hines. Ĉi tiu pli malfrue gloris sin, ke li estas malkovrinta ŝin kaj propronis al ŝi la postenon de pianisto en sia bando. La 4-an de aprilo 1943 finfine li anstataŭis sian bandan kantistinon per Sarah Vaughan.

Kun Earl Hines kaj Billy Eckstine: 1943 - 1944[redakti | redakti fonton]

Sarah Vaughan koncertvojaĝis post ŝia kontrakto kun Apollo fine de 1943 kaj komence de 1944 kun la bandego de Earl Hines. Vaughan tenis la postenon de pianisto, sed post kiam Cliff Smalls eniris la bandon kiel trombonisto kaj pianisto, Vaughan estis la kantistino de Hines-Bando. Tiu ĉi nuntempe validas kiel iaspeca „inspirejo“ de bibopo, ĉar en ĝi muzikis tiam renomaj muzikistoj de bibopo kiel ekzemple trumpetisto Dizzy Gillespie kaj saksofonisto Charlie Parker same kiel trombonisto Bennie Green.[Polillo 1] Gillespie verkis ankaŭ muzikaranĝojn por la bando; ĝenerala striko (sonregistrada bojkoto) malebligis tamen, ke ekestus sondiskoj de ĉi tiu ensemblo.

Fine de 1943 Eckstine forlasis la bandon de Hines kaj fondis sian propran bandegon kun Gillespie, kiu ankaŭ forlasis Hines, por fariĝi muzika direktisto de la nova bando. Charlie Parker ankaŭ aliĝis, kaj la bando de Eckstine estis dum la venontaj jaroj kolektujo de junaj ĵaztalentoj: Miles Davis, Kenny Dorham, Art Blakey, Lucky Thompson, Gene Ammons kaj Dexter Gordon muzikis en ĝi.

Vaughan aliĝis en 1944 al la novfondita bando de Eckstine; Tio donis al ŝi la eblecon pluevoluigi sian stilon. Kun la bando de Eckstine do ekestis unuaj surdiskigo; dum registrado la 5-an de decembro 1944 ekestis la kanto „I’ll Wait and Pray“ por diskeldonejo Deluxe. Tiu ĉi disko atentigis pri ŝi ankaŭ recenziston kaj produktiston Leonard Feather, kiu ŝin demandis, ĉu ŝi volas verki kun li kvar sondiskofacojn je propra nomo, kiuj poste aperis ĉe diskeldonejo Continental. Je tio ŝin akompanis sepopo kun i. a. Dizzy Gillespie kaj Georgie Auld. Onidire la tiama bandopianisto John Malachi donis al ŝi la ŝercnomon „Sassy“. Fine de 1944 Vaughan oficiale forlasis la bandon de Eckstine, por komenci solokarieron, restis tamen kiel antaue en ligo kun li kaj verkis pli malfrue sondiskojn kun li.

Ŝia frua solokariero: 1945 - 1948[redakti | redakti fonton]

Sarah Vaughan, Cafe Society, proks. septembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb

Sarah Vaughan komencis sian solokarieron kiel liberprofesia kantisto en 1945 en la novjorkaj ĵazklubejoj de la 52-a Strato kiel ekzemple en Three Deuces, en Famous Door, en Downbeat kaj en Onyx Club. Vaughan prezentis ankaŭ en Braddock Grill, malproksime de Teatro Apollo en Harlemo. La 11-an de majo 1945 Vaughan surdiskigis „Lover Man“ por la malgranda diskeldonejo Guild, akompanate de kvinopo kun Gillespie kaj Parker, krome kunverkis pianisto Al Haig, kontrabasisto Curly Russell kaj frapinstrumentisto Sid Catlett. Mallonge post tio ŝi denove enstudiiĝis kun Gillespie/Parker kaj surbendigis tri kromajn titolojn.[Polillo 2]

Post mallonga gastmuzikado en la bando de John Kirby kaj sonregistrado kun violonisto Stuff Smith, je kiu en oktobro ekestis la kanto „Time and Again“, diskeldonejo Musicraft proponis al ŝi sondisko-kontrakton. Antaŭ ol ĉi tiu kontrakto ekfunkciis en 1946, ŝi surdiskigis por la eldonejoj Crown kaj Gotham kaj koncertis regule en ĵazklubejo Cafe Society en la urbocentro, en klubejo ĉe Sheridan Square, en kiu ne ekzistis rasaj limigoj.

Ŝelakdisko de eldonejo Musicraft:
„I Cover the Waterfront“

Dum sia dungiteco en Cafe Society Vaughan konatiĝis kun trumpetisto George Treadwell. Ĉi tiu finfine fariĝis la organizanto de Vaughan, ŝia muzika direktisto je multaj sonregistradoj kaj prizorganto de ŝia ekstera prezentado inkluzive ŝian vestaron, ŝian hararanĝon kaj ankaŭ la reguligon de ŝia dentaro.

Publiko kaj recenzo egale laŭdis ŝiajn titolojn en 1946 registritajn por Musicraft; tiuj ĉi estis „If You Could See Me Now“ (kiun estis verkinta kaj aranĝinta Tadd Dameron), „Don’t Blame Me“, „I’ve Got a Crush on You“, „Everything I Have is Yours“ kaj denove „Body and Soul“. Vaughan kaj Treadwell geedziĝis finfine la 16-an de septembro 1946.

La komerca sukceso Vaughan ĉe Musicraft kontinuis en 1947 kaj 1948; ŝia interpretaĵo de „Tenderly“ fariĝis fine de 1947 neatendita furoraĵo (rango 27). Eĉ pli sukcesis la kanto „It’s Magic“ de Jule Styne el la filmo Romance on the High Seas kun Doris Day, registrita la 27-an de decembro 1947; ĝi sukcesegis komence de 1948 en la furorkanta ranglisto de popularmuziko. Alia furorkanto tiutempa estis „Nature Boy“ (ekestinta la 8-an de aprilo 1948). La kanto „Nature Boy“, unuafoje registrita de Nat King Cole, validis kiel unua stilmiksita titolo, kiun nigrula muzikisto surdiskigis kaj kiu sukcesis je blankula publiko. Mallonge post kiam ankaŭ Ella Fitzgerald sukcesis per la kanto, ĝin surdiskigis Frank Sinatra por Capitol, Sarah Vaughan same kiel Dick Haymes por Decca.

La jaroj ĉe Columbia: 1948 - 1953[redakti | redakti fonton]

Post la dem bankroto de la firmao Musicraft ŝi ricevis la eblecon kontrakti kun la granda diskeldonejo Columbia Records; someron de 1949 ŝi lanĉis per „Black Coffee“ ranglistan furoraĵon. Dum ŝiaj jaroj ĉe Columbia ĝis 1953 Vaughan surdiskigis multajn komercemajn popularmuzikajn baladojn kiel ekz. „That Lucky Old Sun“, „Make Believe (You Are Glad When You’re Sorry)“, „I’m Crazy to Love You“, „Our Very Own“, „I Love the Guy“, „Thinking of You“ (kun pianisto Bud Powell), „I Cried for You“, „These Things I Offer You“, „Vanity“, „I Ran All the Way Home“, „Saint or Sinner“, „My Tormented Heart“, „Time“ kaj multajn aliajn.

Je la ĵazrecenzistoj ŝi tamen akiris egan akcepton: ekzemple en 1947 ŝi gajnis la novstelulan premion de la revuo Esquire, krome tiun kiel plej bona kantisto de la revuo Down Beat regule revenante ekde 1947 ĝis 1952; ankaŭ de la revuo Metronome ekde 1948 ĝis 1953. Kelkaj recenzistoj tamen ne ŝatis ŝian kantostilon kaj nomis ĝi „trostiligita“. Tamen la baza interkonsento ĝenerala de la jazrecenzo estis plejparte pozitiva. Ŝia sukceso je recenzo kaj publiko estis kaŭzo de multaj malicaj rimarkoj de ŝia „konkurantino“ Billie Holiday, kiu tiutempe devis timi pri sia renomo kiel „plej bona ĵazkantisto“.

Ligita kun ĉi tiu sukceso estis la ebleco de multaj prezentadoj kaj sonregistradoj. Someron 1949 Vaughan unuafoje koncertis kun simfoniorkestro; estis beneficevento por la Filadelfia Orkestro sub la devizo „100 viroj kaj unu knabino“. Tiutempe entuziasmuloj ŝin ankaŭ nomis „la diulino“, kromnomo, kiu akompanis ŝin tra ŝia plua kariero. En 1951 ŝi entreprenis sian unuan koncertvojaĝon tra Eŭropo.

Miles Davis meze de la 1950-aj jaroj

La sukcesopremo kaj personaj konfliktoj kaŭzis streĉojn inter Treadwell kaj Sarah Vaughan. Treadwell dungis vojaĝorganizanton, kiu prizorgis la koncertvojaĝojn de la kantistino, kaj malfermis organizejon en Manhatano, por labori kun aliaj muzikistoj krom Sarah Vaughan.

La rilato de Vaughan al diskeldonejo Columbia fariĝis malgraŭ ŝia sukceso pli kaj pli malkontentiga por la kantistino, ĉar ŝi laŭ sia opinio ricevis tro multan komerceman kantmaterialon. Escepto restis la sonregistrado el 1950, je kiu muzikistoj kiel Miles Davis, Tony Scott, Benny Green kaj Budd Johnson akompanis ŝin. La sonregistraĵoj kiel „East of the Sun (and West of the Moon)“ aŭ „Ain’t Misbehavin’“ apartenas al la plej bonaj el ŝia kariero,[Kunzler 2] restis tamen maltipaj esceptoj de ŝia epoko ĉe Columbia.

La jaroj ĉe Mercury: 1954 - 1959[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1953 Treadwell negocis pri sondisko-kontrakto ĉe Mercury Records. Ŝi publikigu ekde tiam komercajn kantojn por la ĉefeldonejo Mercury kaj pli ĵazajn kantojn per ties subeldonejo EmArcy. Vaughan kunlaboris de tiam kun muzikproduktisto Bob Shad; ilia kunlaboro estis kaj finance kaj arte sukcesa. La unua registrado ĉe Mercury okazis februaron de 1954, ŝia lasta en 1959. Post mallonga kunlaboro kun Roulette Records (de 1960 ĝis 1963) ŝi revenis en 1964 al Mercury, kie ŝi restis ĝis 1967.

Count Basie (maldekstre) en 1975 dum koncerto en Kolonjo

Someron de 1954 ŝi koncertis je la Newport Jazz Festival. La granda sukceso de Vaughan ĉe Mercury komencis per la furoraĵo „Make Yourself Comfortable“, kiun ŝi surbendigis aŭtunon de 1954; aliaj sukcesoj estis „How Important Can It Be“ (kun Count Basie), „Whatever Lola Wants“, „The Banana Boat Song“, „You Ought to Have A Wife“ kaj „Misty“ de Erroll Garner. Aŭtunon de 1954 ŝi koncertis en Carnegie Hall kun la Count Basie Orchestra; kunestis je tio ankaŭ Billie Holiday, Charlie Parker, Lester Young kaj Modern Jazz Quartet.[Polillo 3] Multaj ĵazrecenzistoj rigardas kiel supron de ŝia arta kariero ŝian albumon Sarah Vaughan (with Clifford Brown), kiu ekestis decembron de 1954. Ĝi enhavas la titolon „Lullaby of Birdland“ kun unu el ŝiaj maloftaj skatkantadoj.[Cook/Morton 2] Post tio ŝi denove entreprenis sukcesan koncertaron en Eŭropo kaj vojaĝis poste tra Usono per koncertprogramo kun Count Basie, George Shearing, Erroll Garner kaj Jimmy Rushing. En 1955 ŝi koncertis dum la Novjorka Ĵazfestivalo sur Randalls Island. En la dua duono de la 1950-aj jaroj Sarah Vaughan surdiskigis je akompano de multaj renomaj ĵazmuzikistoj, ekzemple en 1957 kun Billy Eckstine denove aron da duopaĵoj, inter ili la furorkanton „Passing Strangers“. Ŝi koncertvojaĝis kun triopo, en kiu muzikis krom pianisto Jimmy Jones ankaŭ Roy Haynes kaj Jimmy Cobb,[Carr/Fairweather/Priestley 1] poste en triopo kun Ronnell Bright.[1] Kiel unu el ŝiaj sukcesaj ekzemploj de ŝiaj koncertoj validas la koncertregistraĵo At Mr. Kelly’s el 1957 kun Richard Davis kaj Roy Haynes.[Cook/Morton 3] Ŝia komerca sukceso atingis sian supron en 1959 per la kanto „Broken Hearted Melody“, kiu rikoltigis pli ol milionon da dolaroj kaj por kiu ŝi ricevis sian unuan oran diskon.[2] Ĝi do apartenis ekde tiam al ŝia ĉiama ero de ŝia repertuaro. La komercajn sonregistraĵon de Vaughan surbendigis diversaj muzikaranĝistoj kaj orkestrestroj, ekzemple Hugo Peretti kaj Hal Mooney.

Kvankam la negocaj rilatoj inter Vaughan kaj Treadwell dum la 1950-aj jaroj estis sukcesaj, la kantistino eksedziniĝis de li en 1958 kaj finis tiam ankaŭ la negocan kunlaboron.

La 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post separo de Treadwell en la vivon de Sarah Vaughan eniĝis Clyde „C.B.“ Atkins, kiun ŝi ekkonis en Ĉikago kaj kiun ŝi edzigis la 4-an de septembro 1959.[Bloom 1] Kvankam Atkins disponis pri neniaj spertoj pri artistodirektado aŭ muziknegoco, Vaughan volis fondi kun li same personan kaj negocan rilaton kiel antaŭe kun Treadwell. Ŝi faris lin sia organizanto; Vaughan kaj Atkins transloĝiĝis al Englewood Cliffs en Nov-Ĵerzejo.

Kiam en 1959 finiĝis ŝia kontrakto kun Mercury Records, ŝi subskribis je Roulette, eta diskeldonejo de Morris Levy, unu el la propruloj de la novjorka ĵazklubejo Birdland, en kiu ŝi ofte koncertis. En la katalogo de Roulette ankaŭ troviĝis diskoj de Count Basie, Joe Williams, Dinah Washington, Lambert, Hendricks and Ross samkiel de Maynard Ferguson.

Lalo Schifrin en 2006

Vaughan komencis surdiskigi por Roulette aprilon de 1960; ekestis aro da albumoj, kiujn aranĝis resp. surbendigis Billy May, Jimmy Jones, Joe Reisman, Quincy Jones, Benny Carter, Lalo Schifrin kaj Gerald Wilson kaj kiuj validas kiel nur ĵazinfluitaj, finfine komercemaj sonregistraĵoj.[Kunzler 2] En 1960 ŝi lanĉis popularmuzikan furoraĵojn per „Serenata“ ĉe Roulette, krome per la titoloj „Eternally“ kaj „You’re My Baby“ ankoraŭ surbendigitaj je Mercury.

Kun malgranda ensemblo (kantado, gitaro, kontrabso) ŝi verkis kelkajn albumojn kun ĵazaj normkantoj, ekz. After Hours (1961) kun gitaristo Mundell Lowe kaj kontrabasisto George Duvivier. Cook kaj Morton rigardas la registraĵojn kiel la plej bonajn el la 1960-aj jaroj; Brian Priestley distingas la definitivajn interpretaĵoj de Vaughan pri „My Favorite Things“ kaj „In a Sentimental Mood“.

Ĉar Sarah Vaughan ne povis naski gefilojn, la geedzoj adoptis en 1961 filinon, Debra Lois. La rilato kun Atkins estis problema kaj finiĝis novembron de 1963 per eksgeedziĝo. Kun la helpo de amikoj kiel klubejo-posedantoj John „Preacher“ Wells kaj Clyde „Pumpkin“ Golden la pli juna ŝi sukcesis venki sian postgeedzecajn financproblemojn. Wells kaj Golden registris, ke Atkins friponis al ŝi monhavaĵon 150.000 dolaroj per hazardludoj kaj mondonacoj. Vaughan ricevis la zorgorajton por la adoptita infano; Golden fariĝis ekde tiam ŝia organizanto kaj vivkunulo por la resto de la jardeko.

Dum la tempo de sia dua eksgeedziĝo ŝi ankaŭ separiĝis de Roulette Records, ĉar la firmao al ŝi ne pagis sufiĉe da honorarion por ŝiaj sukcesaj diskoj. Post fino de la kontrakto en 1963 Vaughan reiris al Mercury Records. Someron de 1963 Vaughan restadis en Danujo, por verki kun muzikproduktisto Quincy Jones koncertregistraĵojn kun ŝia triopo. Tiuj ĉi aperis sub la titolo Sassy Swings the Tivoli kaj estas elstara specimeno de ŝiaj tiuperiodaj koncertoj. En la postsekva jaro ŝi prezentis en la Blanka Domo antaŭ prezidanto Johnson.[Kunzler 2]

Per la ŝanĝiĝo de la publika gusto meze de la 1960-aj jaroj ankaŭ Sarah Vaughan devis – kiel multaj aliaj ĵazmuzikistoj - kun malpliiĝaj aŭskultanto-nombroj je siaj koncertoj, kaj aldoniĝis malbona muzikmaterialo. La kvalito de ŝiaj sondiskoj variis; ŝi provis perlabori per populara kaj distra muziko. Dum ĉi tiu tempo ankaŭ ŝia voĉo malheliĝis. Post fino de la kontrakto kun Mercury en 1967 ŝi ne plu havis sondisko-kontrakton por la resto de la jardeko, koncertis tamen je eŭropaj kaj usonaj ĵazfestivaloj.

En 1969 Vaughan finis siajn negocajn rilatojn kun Golden kaj ekloĝis ĉe la okcidenta marbordo, proksime de Benedict Canyon ĉe Los Angeles, poste en Hidden Hills.

Re-surscenejiĝo en la 1970-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post prezentado en la kazino en Las-Vegaso ŝi konatiĝis kun Marshall Fisher; ĉi tiu okupis nun la jam konatan duoblan rolon kiel vivkunulo kaj organizanto de Vaughan. Fisher ja ankaŭ ne havis spertojn en la distra industrio, estis tamen treega entuziasmulo de ŝi kaj antaŭenigis ekde tiam ŝian re-surscenejiĝon.

En la 1970-aj jaroj Vaughan daŭrigis sian sonregistran agadon. En 1971 Bob Shad, kiu estis kunlaborinta kun ŝi ĉe Mercury Records, demandis ŝin, ĉu ŝi volas verki muzikalbumon por lia novfondita eldonejo Mainstream Records. La kunverkinto de Basie Ernie Wilkins aranĝis kaj direktis la registradon de la albumo A Time In My Life novembron de 1971. Aprilon de 1972 Vaughan verkis albumon kun baladoj, kiujn komponis kaj aranĝis Michel Legrand, direktanto de la sonregistradoj. En Tokio ekestis septembron de 1973 kun ŝia triopo la albumo Live in Japan, kiu estis nomumita por Grammy.[Kunzler 2]

Je siaj registradoj kun Legrand ŝi ankaŭ surbendigis la kanton „Send In The Clowns“, kiun Stephen Sondheim estis komponinta por la brodveja muzikalo A Little Night Music. La kanto farigis post tio ŝia rekonilo kaj anstataŭis la ĝisnunan titolon „Tenderly“, kiu restis ligita kun ŝi ekde la komenco de ŝia solokariero. La kunlaboro de Vaughan kun Mainstream finiĝis 1974 per disputo. Denove Vaughan estis dum tri jaroj sen sondisko-kontrakto. Decembron de 1974 Vaughan kantis je privata koncerto por la usona prezidanto Gerald Ford kaj lia franca kolego Valéry Giscard d’Estaing je ilia pinta renkontiĝo sur Martiniko.

Ankaŭ en la jaro 1974 ŝi kunmuzikis koncerton kun muziko de George Gershwin, kiun direktis dirigento Michael Tilson Thomas kun la Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro en Hollywood Bowl. La aranĝoj devenis de Marty Paich, en la akompanbando ankaŭ kunmuzikis Dave Grusin, Ray Brown kaj Shelly Manne. Post la sukceso de la koncerto Thomas kaj Vaughan ripetis la prezentadon en 1975 kaj 1976 kun diversaj simfoniaj orkestroj.

Oscar Peterson (1977)

En 1977 Vaughan finis siajn negocan kaj personan rilatojn kun Marshall Fisher. Vaughan komcenis rilaton kun Waymond Reed, trumpetisto, kiu ludis en la bandego de Count Basie. Reed nun ludis en ŝia triopo kaj estis ŝia muzika direktisto; en 1978 ili geedziĝis. En 1977 ŝin akompanis film- kaj televidproduktisto Tom Guy dum ŝia koncertvojaĝo, intervjuis multajn artistojn pri la kantistino kaj kolektis koncertregistraĵojn kaj scenojn malantaŭ la kulisoj. Rezulto estis la dokumenta filmo Listen To The Sun, kiu estis unuafoje prezentata la 21-an de septembro 1978 en la Nov-Ĵerzeja Publika Televido, tamen neniam povis esti disluita.

En 1977 ŝi subskribis ĉe Norman Granz, kiu ankaŭ estis organizanto de Ella Fitzgerald, sondisko-kontrakton je ties diskeldonejo Pablo Records. Vaughan antaŭe estis verkinta post trijara paŭzo albumon kun kantoj de la Beatles (1977) laŭ popularmuzikaj aranĝaĵoj por Atlantic. Je ŝia kontrakto kun Pablo ekestis gravaj albumoj de ŝia malfrua verkaro, ekz. Love Brazil, kiun ŝi verkis kun brazilaj muzikistoj en Rio de Janeiro aŭtunon de 1977, kaj kiu estis nomumita por Grammy. Krome ekestis How Long Has This Been Going On? (1978) kun kvaropo el Oscar Peterson, Joe Pass, Ray Brown kaj Louis Bellson; du albumoj pri Duke Ellington Songbook (1979); Send in the Clowns (1981) kun la orkestro de Count Basie Orchestra, kun aranĝoj ĉefe de Sammy Nestico; finfine la albumo Crazy and Mixed Up (1982), denove kun kvaropa akompanado de Sir Roland Hanna, Joe Pass, Andy Simpkins kaj Harold Jones. En 1981 Vaughan kaj Waymond Reed disiris.

Ŝia malfrua kariero[redakti | redakti fonton]

Sarah Vaughan restis aktiva ankaŭ en la 1980-aj jaroj; multaj honoradoj elstarigis ŝian kontribuon al la usona muziko kaj ŝian staton kiel unu el la plej gravaj ĵazkantistoj. Ekzemple someron de 1980 ŝi ricevis plakedon en la 52-a Strato ĉe la fasado de la CBS-domo, kiu memorigas pri ŝi kaj la intertempe malaperintaj ĵazklubejoj, en kiuj ŝi ofte prezentis.

En 1980 ŝi refoje koncertis kun la simfonia Gershwin-programo, akompanate de la Nov-Ĵerzeja Simfonio, en 1981 ŝi gajnis la premion Emmy laŭ la kategorio „Individual Achievement - Special Class“. Kun Michael Tilson Thomas ŝi surbendigis modifitan version de la Gershwin-programo, kune kun la Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro, kio aperis sur la albumo Gershwin Live!, per kiu Vaughan gajnis la premion Grammy kiel plej bona virina „ĵaza kantprezentado“. En 1985 ŝi ricevis stelon sur la trotuaro de famo en Holivudo. En 1988 ŝi estis akceptata en la Usonan Ĵazhalon de Famo. En 1989 ŝi ricevis la NEA Jazz Masters Fellowship.

Post finiĝo de sia kontrakto kun diskeldonejo Pablo en 1982 Sarah Vaughan verkis ankoraŭ nur malmultajn studioregistraĵojn. Si gastmuzikis je la albumo 2:00 AM Paradise Cafe de Barry Manilow, en 1984 ŝi kunmuzikis la projekton The Planet is Alive, Let It Live, simfonia peco de Tito Fontana kaj Sante Palumbo, baziĝanta sur italaj tradukaĵoj de poemoj de Karol Wojtyla, la onta papo Johano Paŭlo la 2-a. En 1986 Sarah Vaughan kantis du kantojn, „Happy Talk“ kaj „Bali Ha’i“ en la rolo de Bloody Mary je studioproduktaĵo de la brodveja muzikalo South Pacific kun opersteluloj kiel Kiri Te Kanawa kaj Jose Carreras.

Ella Fitzgerald en 1940

La lasta propra albumo deVaughan estis Brazilian Romance, produktita kaj komponita de Sérgio Mendes kaj ekestinta komence de1987 en Novjorko kaj Detrojto. En 1988 Vaughan kantis por albumo de kristnaskokantojn kun Mormona Tabernakla Ĥoro, akompanate de la Utaha Simfonia Orkestro. En 1989 ŝi mallonge prezentis gaste sur la albumo Back on the Block de Quincy Jones, kiam ŝi skatkantis duope kun Ella Fitzgerald. Tiu ĉi estis ŝia lasta studioregistraĵo kaj ankaŭ ŝia ununura kun Fitzgerald dumpase de sia kariero, kiu komencis 46 jarojn antaŭe, kiam ŝi prezentis por Ella Fitzgerald en Teatro Apollo.

La fino[redakti | redakti fonton]

Dum la paso de la jaro 1989 plimalboniĝis la sanstato de Sarah Vaughan, kvankam ŝi plue koncertis. Vaughan malaranĝis plurajn gastkoncertojn en Eŭropo, planitajn por 1989. Malgraŭ sia artrito en la mano ŝi plenumis ankoraŭ aron da koncertoj en Japanujo. Dum sia gastludo en la novjorka ĵazklubjo Blue Note ŝi ricevis la diagnozon pulma kancero (ŝi fumis po du pakaĵetojn da cigaredoj ĉiutage); Tiuj ĉi estis ŝiaj lastaj publikaj prezentadoj.

Vaughan revenis en sian domon en Kalifornio, komencis kemiterapion kaj pasigis la lastajn monatojn alterne en la malsanulejo kaj hejme. Kim ŝia fino estis antaŭvidebla, Vaughan volis resti hejme, kie ŝi mortis vesperon de la 3-a de april 1990, rigardante teldevidfilmon kune kun sia filino.

La kadavro de Vaughan estis prezentata en la First Mount Zion Baptist Church je Newark; post la ceremonio funebra ĉaro trenita de ĉevaloj transportis la ĉerkon al la Tombejo Glendale en Bloomfield (New Jersey).[findagrave 1]

Ŝiaj stilo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Sarah Vaughan kutime estas rigardata kiel ĵazkantisto, ŝi ĉiam evitis klasifiki sin mem kiel tia. Fakte ŝia ĵaza kaj ŝia pli komerca popularmuzika verkaroj tute ne malsamas. Ŝi mem do ne volis difini sin kiel ĵazkantisto:

„Mi ne scias, kial la homoj nomas min ĵazkantisto, sed mi supozas, ke ili ligas min kun ĵazo, ĉar mi en la pasinteco maturiĝis per ĝi. Mi ne volas malestimi ĵazon, sed mi ne estas ĵazkantisto. Betty Carter estas ĵazkantisto, ĉar ŝi ĉiam faras ĝin. Mi ankaŭ estis nomata bluskantisto. Mi alprenis ĉiujn specojn de muziko, sed (por ili) mi estas aŭ ĵazkantisto aŭ bluskantisto. Mi ne povas kanti la bluson – la bluson striktasence - sed mi povas enigi bluson en ĉion, kion mi kantas. Mi povus kanti ’Send In the Clowns’ (Sendu la klaŭnojn enen) kaj enigi blusecan parton aŭ en ĉiun alian kanton. Estas ĉiu speco da muziko, kiun mi ŝatas, kiun mi volas muzike fari, kaj mi ŝatas ĉiun specon da muziko.“

Leonard Feather priskribis ŝiajn kapablojn: „Antaŭ nelonge mi aŭdis klasikmuzikan, popularmuzikan kaj ĵazmuzikan kantistinojn. Sopranon, kontraldon kaj koloraturkantistinon. Kantistinon kun la spontaneco de Ella Fitzgerald, kun la animo de Aretha Franklin, la varmo de Peggy Lee kaj la senmakula frazigo de Carmen McRae. Ili ĉiuj estis en la sama spektaklo kaj ĉiuj estis Sarah Vaughan“.[Kunzler 1] Kunzler vidas ŝiajn radikojn dum la ekesto de bibopo, kiam ŝi kun siaj kolegoj Gillespie kaj Parker kune plenumis la harmoniajn kaj melodiajn kaj ĉefe ritmajn novigojn de la bibopaj instrumentistoj. Por li ŝi kiel originala talentulo samrangas kun Bessie Smith, Billie Holiday kaj Ella Fitzgerald. Pli junaj koleginoj kiel Dee Dee BridgewaterFlora Purim nomas Vogenon kaj ŝian instrumentan komprenon kiel „modela, precipe ŝian ritman fleksiĝemon kaj la rafinitecon. (…)“[Kunzler 3]. Kunzler aldonas: „Je perfekta entonigo ankaŭ en vastintervale strukturitaj improvizlinioj kaj je spirraba fleksiĝemo ĉi tiu voĉo etendiĝis trans tri oktoj dekde la alda ĝis en la plej altan sopranan registron.“[Kunzler 3]

Ŝia distingilo estis la glitsono, kiu kondukas en la plej malaltajn voĉregistrojn. Vaughan rigardis sian voĉon ĉiam pli kiel melodiinstrumenton ol kiel ilo por drameca interpretado de kantotekstoj. Jam dum sia infanaĝo ŝi estis influata kaj de la populara muziko de tiu tempo kaj ankaŭ – pro la fundamente religiema patro – per la gospelotradicioj, kiujn ŝi travivis en la baptista paroko, en kiu ŝi alkreskis. Alia frua influo, kiu evoluis en multaj registradoj de duopaĵoj, estis tiu de ŝia frua amiko kaj protektanto Billy Eckstine.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1953: The Divine Sarah Vaughan - The Columbia Years 1949 -1953 (Columbia)
  • 1954: Swingin’ Easy (EmArcy)
  • 1954: Sarah Vaughan with Clifford Brown (EmArcy/Verve)
  • 1954: The Gershwin Songbook (Mercury)
  • 1955: In the Land of Hi-Fi (EmArcy)
  • 1957: At Mister Kelly’s [koncerte] (EmArcy)
  • 1958: No Count Sarah (EmArcy)
  • 1963: Sarah Sings Soulfully (Roulette)
  • 1963: Sassy Swings the Tivoli [koncerte] (EmArcy)
  • 1978: How Long Has This Been Going On? (Pablo)
  • 1979: The Duke Ellington Songbook, Vol. 1-2 (Pablo)
  • 1982: Crazy and Mixed Up (Pablo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. p. 1492 Ĵazrecenzistoj Richard Cook kaj Brian Morton juĝis: „Neniam tiel populara kiel Billie Holiday aŭ Ella Fitzgerald, kaj – kelkaj dirus – pli bona ol ĉiu el la du.“
  2. p. 1492 Cook kaj Morton donis al la albumo en sia Penguin Guide to Jazz la plej altan noton krom aldona „krono“.
  3. p. 1493
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Rowohlt, Reinbek 1988
  1. 1,0 1,1 p. 1218
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 p. 1219
  3. 3,0 3,1 S. 1217
  • The Newark Public Schools Website:
  1. A Brief History
  1. S. 345
  2. s. 506
  3. p. 498
  • Ken Bloom: The American Songbook - The Singers, the Songwriters, and the Songs - 100 Years of American Popular Music - The Stories of the Creators and Performers. Black Dog & Leventhal, New York City 2005
  1. Laŭ Bloom Atkins estis iama usonpiedpilko-ludisto de en tio nekonata pasinteco.
  • J. Haskins: Ella Fitzgerald. Heyne, München 1994
  • Donald Clarke: Billie Holiday – Wishing on the Moon. Eine Biographie, Piper Verlag 1995, ISBN 3-492-03756-9
  1. S. 661
  • www.findagrave.com:
  1. Sarah Vaughan
  • aliaj
  1. Laŭ Bright ŝi ŝatis kaŝi la ŝuojn de siaj kunmuzikistoj antaŭ la prezentadoj, tiel ke ili foje ankaŭ devis prezenti pied-enŝtrumpe. Komp. intervjuo de Bright kun Marc Myers (2008)
  2. Komp. Biografio ĉe allaboutjazz.com

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Leslie Gourse: „Sassy – The Life of Sarah Vaughan“, Scribners 1992, Da Capo Press 1994, ISBN 0-306-80578-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.