Sarah Winchester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Winchester

Sarah Winchester (sera ŭinĉester) (naskiĝis ĉ. 1837 kiel Sarah Lockwood Pardee, mortis en San-Joseo (Kalifornio) la 5-an de septembro 1922) estis posedanto kaj konstruiganto de la domo Winchester Mystery House.

Ŝi edziniĝis en 1862 al William Winchester, la sola filo de Oliver Winchester, posedanto de Winchester Repeating Arms Company, kiu produktis la famajn samnomajn karabenojn. Ili havis unu filinon Annie, kiu frue mortis. Sarah ne havis pluajn infanojn, falis en depresion. Oliver mortis en 1880, baldaŭ sekvis lin en marto 1881 lia filo William, kiu mortis pro tuberkulozo. Sarah heredis ĉ. 50 procentojn de la kompanio Winchester kaj per tio tagan enspezon de 1.000 dolaroj, tiam riĉaĵo.

La trista Sarah pensis, ke ŝia familio estas malbenita, kaj petis helpon de spiritistoj. Mediumo sciigis al Sarah, ke la Winchester-familion malbenis la spiritoj de ĉiuj homoj, kiujn la vinĉestro-pafilo mortigis. Ke ŝi devas veturi okcidenten kaj konstrui tie domon por si kaj por la spiritoj. La mediumo sciigis ankaŭ, ke la konstruado neniam haltu; alie ŝi tuj mortus.

En 1884 Sarah translokiĝis al Kalifornio kaj aĉetis sesĉambran biendonon ankoraŭ konstruatan. Ŝi komencis elspezi sian heredaĵon (20 milionoj da dolaroj) por rekonstruo de la domo. La laboro daŭris en 24 horoj de la tago, 7 tagojn de la semajno kaj 365 tagojn de la jaro dum la sekvaj 38 jaroj. La konstruadon haltigis ŝia morto en 1922, kiam la laboristoj tuj finis la laboron, lasante iujn najlojn nur duone martelitajn.

Ŝi dormis ĉiutage en alia ĉambro kaj ŝin fascinis la nombro 13.

La domo estas nun kuriozaĵo publike vizitebla. Ĝia adreso estas "525 S. Winchester Boulevard" en San-Joseo; la strato estis nomita laŭ Sarah Winchester.