Sarajevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sarajevo
serbe ciril-alfabete: Сарајево, turke: Saraybosna
urbo
Sarajevo.jpg
Panoramo de Sarajevo, Sarajeva biblioteko, Sebilj, Moskeo Ferhadija en Sarajevo, Katedralo de Koro de Jesuo, Serba ortodoksa katedralo
Flag of Sarajevo.svg
Flago
Coat of arms of Sarajevo.svg
Blazono
Oficiala nomo: Сарајево
Kromnomo: Eŭropa Jerusalemo
Ŝtato Flago de Bosnio kaj Hercegovino  Bosnio kaj Hercegovino
Duoninsulo Balkano
Entito FBH
Kantono Kantono Sarajevo
Opĉinoj
Historiaj regionoj Osmanida imperio, Reĝlando SKS, SFRJ
Montaro Dinara montaro
Memorindaĵoj
Konstruaĵoj Nacia teatro, Sarajeva biblioteko
Riveroj Bosna, Miljacka
Situo Sarajevo
 - alteco 511 m s. m.
 - koordinatoj 43°52′00″N 18°25′00″E  /  43.866667°N, 18.416667°O / 43.866667; 18.416667 (Sarajevo)
Plej alta punkto
 - situo Trebević
 - alteco 1 627 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 498 m s. m.
Areo 141,5 km² (14 150 ha)
Loĝantaro 310 605
Denseco 2 195,09 loĝ./km²
Natur-allogaĵo Vrelo Bosne
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 71000
Telefona antaŭkodo +387 (33)
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sarajevo
Retpaĝo: www.sarajevo.ba

Sarajevo estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi havas populacion de 305.242 loĝantoj ĉe la kvar municipoj kiuj formas la urbon, kun metropolita areo de 423.645 loĝantoj ene de la Kantono de Sarajevo. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la Federacio Bosnio kaj Hercegovino, kaj la centro de la Kantono de Sarajevo. Orienta Sarajevo estas la ĉefurbo de jure de la Serba Respubliko.

La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1461 de la Otomanoj.

Sarajevo situas ĉe rivereto Miljacka en valo de Dinara Montaro en la mezorienta parto de la lando kaj ĉe la montego Trebević. La centro de la urbo troviĝasje 511 metroj super marnivelo dum kelkaj kvartaloj atingas 700 metrojn, kio faras de Sarajevo unu de la urboj plej altaj en Eŭropo. La montopintoj kiuj ĉirkaŭas Sarajevon atingas kaj preterpasas 2.000 metrojn super marnivelon.

Dum jarcentoj Sarajevo estis grava vojkruciĝo de la mondkulturoj. Pro sia situo ĝi rolis kiel pordego por la popoloj migrantaj inter suda Azio kaj Eŭropo. La urbo estas konata pro sia tradicia religia diverseco, kun anoj de Islamo, ortodoksismo, katolikismo kaj judismo, kiu kunvivis tie el jarcentoj. Pro tiu longa kaj riĉa historio de religia diverseco kaj kunekzisto, Sarajevo estas konata kiel la "Eŭropa Jerusalemo".[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Sarajevo (prononce: "Sárajevo" aŭ "Sáraievo", kvankam ties loĝantoj prononcas ties nomon kiel "Sáraevo") estas slavigo fonetike de la vorto turka saraj -jedive; signife saraj: palaco kaj jedive la otomana posteno simila al vicreĝo, guberniestro aŭ vickonsulo; tiele Sarajevo etimologie signifas: Palaco de la ĝenerala guberniestro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Danke al sia geografia pozicio, ekde la fondiĝo ĝin influis granda nombro de diversaj kulturoj kaj civilizoj kiuj renkontiĝis, miksiĝis kaj paciĝis en tiu ĉi loko. La urbo kreskis ĉirkaŭ citadelo konstruita en la 13-a jarcento ĉe komercvojo tra la montaro. La lando Bosnio kaj Sarajevo apartenis al Osmanida imperio de la 15-a ĝis la 19-a jarcento.

Ekde 1878 aŭstria-hungara imperio ekregis la landon kaj multe ŝanĝis la aspekton de la urbo. En 1914 Sarajevo estis scenejo de la atenco kontraŭ habsburga tronheredanto Franz Ferdinand. Tiu evento estis la preteksto por la Unua mondmilito.

Post la Dua mondmilito, Sarajevo rapide kreskis kaj en 1984 la urbo estis loko de la 14-aj vintraj Olimpiaj ludoj. La aranĝo atingis rekordon pri la nombro de landoj kaj sportistoj partoprenintaj kaj la ludoj estis rekonitaj kiel unu el la plej bone organizitaj.

En 1992 Sarajevo estis sieĝata dum kvar jaroj. Dum tiu ĉi tragika epoko, kiu kaptis la atenton de la tuta mondo, la urbo estis grave difektita. Miloj da homoj pereis, multaj aliaj devis rifuĝi, granda nombro de kulturaj institucioj kaj historiaj konstruaĵoj estis intence detruitaj.

Nuntempe Sarajevo rekonstruas sian infrastrukturon kaj ekonomion. Tamen, spite al multaj klopodoj de militemaj kaj detruemaj fortoj por dividi tiun ĉi landon kaj bataligi ties popolojn unuj kontraŭ aliaj, la spirito de Bosnio kaj precipe de la ĉefurbo Sarajevo ankoraŭ vivas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Inter la ĝemelaj urboj de Sarajevo estas

Sarajevo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Esperanta movado en la urbo aktivas ekde 1908. Ĝi kulminis inter 1970 kaj 1991 en kiu periodo okazis, inter la aliaj eventoj, Internacia Junulara Kongreso 1973.

En aŭgusto de 2006 Sarajevo gastigis la 62-a IJK. Sarajevo estas la sola urbo kiu gastigis IJK pli ol unufoje.

En aŭgusto 2011 okazos en Sarajevo la 84-a SAT-Kongreso.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stilinovic, Josip (3a Januaro 2002). In Europe's Jerusalem Catholic World News. Konsultita la 5an de aŭgusto 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]