Sardia silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sarda silvio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sardia silvio
Sardia silvio
Sardia silvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. sarda'
Sylvia sarda
(Temminck, 1820, Sardio)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Sylvia sarda - Muzeo de Tuluzo

Sardia silvio, Sylvia sarda, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Tiu reproduktiĝas en insuloj de Mediteraneo nome Korsiko kaj Sardio. La pli malgranda subspecio de Balearoj estas pli kaj pli ricevante specifan statuson kiel Baleara silvio, Sylvia balearica. Tiu du ŝajne formas superspecion kiu siavice grupiĝas kun la Atlassilvio kaj kun la Purpura silvio (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006). Ili estas ĝenerale loĝantaj birdoj, sed kelkaj migras suden por vintrumi en norda Afriko. Ili estas raraj vagantoj en norda kaj okcidenta Eŭropo.

Tiuj estas malgrandaj, longvostaj, grandkapaj birdoj, kun supraj partoj tre similaj al tiuj de la plej proksimaj parencoj en la grupo de la Purpura silvio. La Sardiaj silvioj estas grizaj supre kaj sube, kaj ne havas la brikoruĝajn subajn partojn de la Purpura silvio. Masklaj plenkreskuloj havas malhelajn makulojn en frunto (kio raras inter silvioj) kaj inter okulo kaj la pinteca beko. La kruroj kaj irisoj estas ruĝaj.

La kanto estas rapida sonorado. Nematuruloj povas esti konfuzataj kun tiuj de la Purpura silvio, kiuj estas ankaŭ grizaj sube, sed la Sardia silvio havas pli palan gorĝon. Ties iriso estas malhela.

La Baleara silvio estas 20 % pli malgranda ol la nomiga formo. Ankaŭ ĝi estas pli pala sube, kun rozkoloreca nuanco.

Tiuj malgrandaj paserinaj birdoj troviĝas en malferma kamparo kun dornaj arbustoj kaj makiso. La ino demetas 3-5 ovojn en nesto en arbusto. Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiuj ĉi estas insektovoraj.

Tiu palearktisa birdo ricevis la sciencan nomon laŭ la itala naturalisto Alberto della Marmora.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52842, Sylvia sarda, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]