Sardent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sardent
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Pontarion
INSEE kodo 23168 [+]
Poŝtkodo 23250
Kodo laŭ INSEE 23168
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Thierry Gaillard
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 801 (1 999)
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°03′05″N 1°51′23″O  /  46.05139°N, 1.85639°O / 46.05139; 1.85639 (Sardent) (mapo)Koordinatoj: 46°03′05″N 1°51′23″O  /  46.05139°N, 1.85639°O / 46.05139; 1.85639 (Sardent) (mapo)
Alto 455 m - 680 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 41,11 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Sardent en Francio
46° 03′ 05″ Nordo 1° 51′ 23″ Oriento / 46.0513888889 °N, 1.85638888889 °O / 46.0513888889; 1.85638888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sardent [+]
vdr

Sardent estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 801 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sardent etendiĝas sur 41,11 km², kaj havis 801 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 19 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Sardent situas je alteco de 680 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Sardent apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Thierry Gaillard, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Claude Chabrol, franca filmreĝisoro, pasis parton de sia junaĝo en Sardent. Ankaŭ tie li filmis sian unuan verkon, titolitan Le Beau Serge.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Sardent apartenas al la kantono de Pontarion, kies ĉefurbo estas Pontarion. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]