Sardio aŭ Sardujo (sarde Sardigna aŭ Sardinna; itale Sardegna [saDEnja]) estas la dua insulo plej vasta el la Mediteraneo post Sicilio kaj aŭtonoma regiono de Italio. Krom la itala tie parolatas la sarda lingvo. Ekzistas ankaŭ lingvaj malplimultoj kataluna, en kaj apud Alghero, kaj ĝenova, en Carloforte.
Sardio havas surfacon je 24.090 km² kaj estas la tria regiono post Sicilio kaj Piemonto pri plivastiĝo. La loĝantoj estas 1,68 milionoj, kun demografia denseco je 69 loğantoj da km². La teritorio konsistas el montoj kaj montetoj por la 8o%, dume el ebenajo por la 18,5% (la plej vastigita ebenajo estas Campidano). La plej gravaj riveroj estas Tirso, Flumendosa kaj Coghinas. La bordoj etendiĝas por 1897 km: estas altaj kaj rokaj. Sardio ankaû estas ĉirkaûata de multnombraj insuloj kaj la plej vasta estas Sankta Antioko.
La mediteranea klimato karakterizas Sardion. La urboj apude de maro ĝuas mildajn vintrojn, dume la someraj estas varmaj kaj sekaj, sed mildigata de maraj brizoj. Eĉ en la ebenaj internaj zonoj, la klimato estas mediteranea, kvankam la vintroj estas pli severaj kaj la someraj estas pli varmaj. En la centraj zonoj, la klimato registras intensajn termikajn variadojn, kun temperaturoj de -10°C vintre, ĝis +41°C somere. En la montaj masivoj neĝas kun temperaturo êc sub nulo, sed somere estas malvarmete ĉefe nokte. La precipitajoj estas neregulaj kaj sin koncentras de oktobro ĝis aprilo. La neĝo estas ofta super 500-600 m, ekstreme abunda super 1000 m.
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
Aliaj projektoj[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Oficiala paĝaro de la regiona registaro
Arkeologio kaj mallonga historio de Sardio
Tipaj tradiciaj vestoj de Sardio