Karneolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sardo)
Kolringo kun bidoj el oro kaj el karneolo, kipra artaĵo kun inspiro el Mikeno, ĉ. 1400–1200 a.K. El Enkomi. Brita Muzeo

Karneolo estas brunec-ruĝa mineralo kiu estas ofte uzata kiel duon-valorega gemo. Simila al karneolo estas sardo, kiu estas ĝenerale pli forta kaj pli malhela (la diferenco ne estas rigide difinita, kaj tiele ambaŭ nomoj estas ofte uzitaj interŝanĝeble). Kaj karneolo kaj sardo estas variantoj de silicia mineralo nome kalcedono kolorigita de malpuraĵoj el fera oksido. La koloro povas ege varii, range el paloranĝa al intensa preskaŭ nigra koloro. Ĝi estas plej ofte troviĝanta en Brazilo, Barato, Siberio, kaj Germanio. Oni uzas ilin ekzemple por intajloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]