Sarganslando (elektodistrikto)
| Elektodistrikto Sarganslando | |
|---|---|
| Kantono | Sankt-Galo |
| Ĉefloko | Ne estas ĉefloko |
| Koordinatoj | 47°2′N 9°26′O / 47.033°N, 9.433°OKoordinatoj: 47°2′N 9°26′O / 47.033°N, 9.433°O |
| Nombro de enloĝantoj | 37255 (2009-12-31) |
| Areo | 517,92 km² |
| Loĝantardenseco | 71,9 loĝantoj/km² |
| Federacia Kodo | 1725 |
La Elektodistrikto Sarganslando (germane Wahlbezirk Sarganserland) estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi estis kreita el post la akcepto de la nova kantona konstitucio la 10-an de junio 2001 el la malnova distrikto Sargans. La elektodistrikto havis 36328 loĝantojn la 31-an de decembro 2006 kaj kovras areon de 517.92 km². Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 37255 personoj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Sarganslando situas en la regiono de la historia urbo Sargans inter la Glarusaj Alpoj kaj la Churfirsten. Sude ĝi atingas la Alpan Rejnon kaj limas al Kantono Grizono norde ĝin limigas la Valenlago je kies alia fino situas la elektodistrikto See-Gaster.
En Sarganslando situas la plej altaj montoj de Kantono Sankt-Galo kun la plej alta pinto Ringelspitz kun alteco de 3247 m s.m., kaj ankaŭ du glaĉeroj, nome Pizol-Glaĉero kaj Sardona-Glaĉero.
Historio [redakti]
Sarganserlando estas historie kreskinta kulturregiono kun propra identeco. De la 13-a ĝis 15-a jarcento ĝi apartenis al la iama Grafejo Sargans, poste ĝi estis ĝis la 18-a jarcento komunue administrita teritorio de la Svisa Ĵurkomunumo. En la jaro 1803 Sarganslando estis aldonita al la nove fondita Kantono Sankt-Galo, konservis tamen ĝis hodiaŭ sian statuson kiel aparta regiono kun propra politika vivo kaj kulturo.
Komunumoj de la elektodistrikto Sarganslando [redakti]
La elektodistrikto konsistas el la sekvantaj komunumoj: La nombroj de la loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006
Bad Ragaz, 5165 loĝantoj
Flums, 4862 loĝantoj
Mels, 8026 loĝantoj
Pfäfers, 1716 loĝantoj
Quarten, 2772 loĝantoj
Sargans, 5085 loĝantoj
Vilters-Wangs, 4078 loĝantoj
Valenurbo, 4892 loĝantoj
Monda naturheredaĵo [redakti]
Sarganslando apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Vidu ankau [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Sarganslando
|
||||||
|
||||||

